Juozas Lukša (karesnomo DaumantasSkirmantas) naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1921 en vilaĝo Juodbūdis, distrikto Marijampolė kaj estis mortigita la 4-an de septembro 1951.

Juozas Lukša
Persona informo
Aliaj nomoj Даумантас
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1921 (1921-08-10)
en Juodbūdis
Morto 4-an de septembro 1951 (1951-09-04) (30-jaraĝa)
en Kaunas
Mortokialo mortis en batalo
Lingvoj litova
Ŝtataneco Litovio
Alma mater Vytautas-Magnus-Universitato
Familio
Edz(in)o Nijolė Virginija Bražėnaitė
vdr

Li estis unu el la plej gravaj kontraŭstaraj gvidantoj post la dua mondmilito en Litovio. Dum la unua okupo fare de la Sovetunio (1940-41), Lukša estis membro de la Litova Aktivista Fronto (LAF). Li venis en prizonon pro la kontraŭsoveta agado, sed post komenciĝo de la milito inter Nazia Germanio kaj Sovetunio, li liberiĝis kaj partoprenis en la kontraŭgermana kontraŭstaro.

Ekde 1944, post kiam la Ruĝa Armeo reokupis Litovion, li partoprenis en la subtera movado. Li komence agadis kiel studento, sed poste, 1946, li aliĝis al la armita batalo de la gerila movado nomata arbaraj fratoj. En 1947 li iĝis komandanto de la Birutė-brigado nomata "distrikto Tauras", aktiva ĉirkaŭ la urbo Kaŭno.

Fine de 1947, li eskapis tra la fera kurteno, esperante pri helpo por la batalantoj. Li unue alvenis en Svedio, poste kontaktis la francajn kaj usonajn sekretservojn (CIA), kiu lasta trejnis lin al agento, en okcidenta Germanio. Li renkontiĝis en Parizo kun Nijolė Bražėnaitė kaj edzinigis ŝin. Dum tiu periodo en la okcidentaj landoj, li verkis la libron Fighters for Freedom pri la vera situo en la Sovetunio. Li revenis en Litovion per paraŝuto en 1950. Post unujara ĉasado kaptis lin la soveta sekretservo kaj murdis lin en 1951.

Verkoj redakti

  • Juozas L. Daumantas (1975). Fighters for Freedom, New York: Manyland Books. ISBN 0871410494