István Kelemen (dramaturgiisto)

KELEMEN István estis rumanuja hungara dramaturgiisto, teatrestro naskiĝinta en Oradea la 25-an de decembro 1930 kaj mortinta en Debrecen la 10-an de aŭgusto 1977.

Kariero redakti

Li finis la fakon pri hungara lingvo kaj literaturo en la Universitato Babeş-Bolyai de Kluĵo en 1960. Inter 1961 kaj 1977 li estis dramaturgiisto de la Nagyváradi Állami Színház Szigligeti Társulat de Oradea, poste en jaroj 1973–1976 li estis ĝia estro. En aprilo 1977 li translokiĝis en Hungarujon, al Debrecen. Li priskribis la historion de teatroludo en Oradea de la komencoj ĝis 1970. Unu ekzemplero de la manuskripto troviĝas en Biblioteko Széchényi de Budapeŝto.

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon