Carl Eduard Adolph PETZOLD (naskiĝinta la 14-an de januaro 1815 en Lubniewice, mortinta la 10-an de aŭgusto 1891 en Dresden-Blasewitz) estis gravega germana pejzaĝarkitekto.

Eduard Petzold
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1815 (1815-01-14)
en Lubniewice
Morto 10-an de aŭgusto 1891 (1891-08-10) (76-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando PrusioGermana Regno
Memorigilo Eduard Petzold
Okupo
Okupo botanikistoPejzaĝarkitektoĝardenisto
vdr
Kastelo Ettersburg kun kastela kirko, supre de parko portanta parte la nomon de iama dunginto de Petzold Pücklerschlag; Distrikto Weimarer Land

Vivo redakti

La filo de la paroĥestro Carl Friedrich Christian Petzold venis en 1826 al Muskau, kien oni estis vokinta la patron kiel superintendanton. Samloke Eduard frekventis la lernejon antaŭ ol iri al la latina lernejo je Halle (Saale). En 1831 li iĝis lernoknabo en la ĝardenadrilata entrepreno de la parkokreinto, la princo Hermann von Pückler-Muskau. Li poste ege influis lin. Petzold estis apogata ankaŭ de ties kortega ĝardenisto (kaj posta parkinspektisto) Jacob Heinrich Rehder. En 1834 Petzold diplomiĝis je helpĝardenisteco.

 
la unua verko de Petzold - la parko de Kastelo Matzdorf en Lubomierz-Maciejowiec, Pollando

Inter 1835 kaj 1838 li kreis sian unuan parkon en Lubomierz-Maciejowiec. Poste li evoluigis la ideojn de Pückler tre memstare. Fruaj kaj variaj dungoj permesis al li multe vojaĝi stude. Inter 1844 kaj 1852 li estis grandduka vajmara kortegĝardenisto en Ettersburg kaj Vajmaro; inter 1852 kaj 1872 li deĵoris kiel parkinspektisto de princo Frederiko (Oranje-Nassau) gvidante la laborojn ĉe Parko de Muskau post kiam oni devis vendi jam en 1845 la ĉefe sorabajn teritoriojn de la Regujo muskau-a (Mužakowske stawowe knjejstwo). En 1852 la profesia kariero de Petzold kulminis per vokiĝo al Nederlando al parkdirektoreco: tiun ĉi funkcion li plenumis ĝis 1872.

Sume Petzold planis 174 parkojn kaj ĝardenareojn, ĉefe en Silezio, Turingio, Nederlando, Saksio, Okcidenta Prusio, Bohemio kaj Brandenburgio, sed ankaŭ en Kongresa Pollando, Bulgario kaj Turkio; inter ĉio tia estis multaj, ofte perintaj, bienaj parkoj.

Plurfoje li estis prezidanto kaj ĵuriano ĉe internaciaj ekspozicioj, ekz. dum la Internacia Ekspozicio de Vieno en 1873 kaj la ĝardenekspozicioj en Amsterdamo (1877) kaj en Berlino (1885). Memortabulo ĉe la Malnova kastelo en Bad Muskau rakontas pri lia graveco.

Verkoj redakti

Krome li publikigis multajn faklibrojn kaj -eseojn (kp. al liston ĉe: Rohde 1998, p. 305-306). Aperis en 1874 lia verko Fürst Hermann von Pückler-Muskau in seiner Bedeutung für die bildende Gartenkunst.

Referencoj redakti

  1. Günther Thimm: Die Allee von Weimar nach Ettersburg. Ihre Gestaltung durch Carl Eduard Petzold um 1845 im Sinne der Landesverschönerung. Ĉe: Die Gartenkunst, 18 (1/2006), p. 331–337.
  2. Schlosspark Neuenhof, rondgvidado

Literaturo redakti

laŭ alfabeta ordo
  • Ursula Gräfin zu Dohna: Gärten und Parke in Ostpreußen. 400 Jahre Gartenkunst, Herford 1993
  • Martin Dornheim, Manfred Toegl: Bahnhofstraße 49 – die Villa der Wiedemanns. Ĉe: Apoldaer Heimat. 19, 2001, ISSN 0232-8992, p. 20–23.
  • Walter Gresky: Zur Würdigung Eduard Petzolds. Mit besonderer Rücksicht auf die Zeit seines Wirkens in Thüringen. Ĉe: Die Gartenkunst, 3 (1/1991), p. 32–39.
  • Michael Rohde: Von Muskau bis Konstantinopel. Eduard Petzold ein europäischer Gartenkünstler. 1815–1891 (=Muskauer Schriften, 2). Verlag der Kunst, Dresden 1998, ISBN 90-5705-119-2.
  • Michael Rohde: Petzold, Karl Eduard Adolph. En: Nova Germana Biografio (NDB). Band 20, Duncker & Humblot, Berlin 2001, ISBN 3-428-00201-6, S. 276 f. (Digitalisat).
  • Michael Rohde: Walter Gresky. Ein Petzold-Forscher aus Thüringen. Ĉe: Die Gartenkunst, 3 (1/1991), p. 29–31.