Kastelo Neuenhof (germane Schloss Neuenhof) estas monumentprotektita konstruaĵo en Eisenach-Neuenhof en Germanujo. Ĝi situas centre de la urbokvartalo ene de far Eduard Petzold aranĝita kastelparko ĉe alta bordo de la rivero Werra. Rekte apude staras la protestantisma kirko.

Kastelo Neuenhof

kastelo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 59′ 50″ N, 10° 12′ 44″ O (mapo)50.99732510.212358Koordinatoj: 50° 59′ 50″ N, 10° 12′ 44″ O (mapo)
Kastelo Neuenhof (Turingio)
Kastelo Neuenhof (Turingio)
DEC
Kastelo Neuenhof
Kastelo Neuenhof
Situo de Kastelo Neuenhof
Kastelo Neuenhof (Germanio)
Kastelo Neuenhof (Germanio)
DEC
Kastelo Neuenhof
Kastelo Neuenhof
Situo de Kastelo Neuenhof
Map
vdr
Vido ĝenerala jekastela

Historio redakti

Laŭdire estis sur la loko de la kastelo ekde Mezepoko en sprona situo ĉe la alta bordo de Werra-rivero jam eta burgo. En 1863 la kastelo venis sub la regadon de la frankonia dinastio Rotenhan. Ili malkonstruigis la kameregon mezepokan (do la lastajn malnovajn restaĵojn) kaj konstruigis la novgotikan kastelon.[1][2]

Post 1945 la familio fare de la komunistoj senproprietigitis; la kastelo venis en la posedon de la komunumo. En 1947 oni ene instalis oldulejon antaŭ ol ekgastigo de la landlimtrupoj. Ili forlasis la kastelon post finfaro de propra kazerno. La magistrato do kreis tie loĝejojn kaj kuracejon; ankaŭ klubo porjunulara rajtis ene esti kiel la buroo de la nove fondita najbara kolĥozo. Post Turniĝo la tuto mallongan tempon ne havis plu ian funkcion. Akiris ĝin la malprauloj de la iamaj posedintoj.

Kasteloparko redakti

La historia, kerne ĉ. 3,5 hektarojn granda kastelparko kreitis inter 1838 kaj 1843 fare de Eduard Petzold laŭ komisio de landmarŝalo Georg Riedesel. Estante la ununura ĉeborda parko ĉe Werra la parko nombriĝas inter la fruaj kreitaĵoj de Petzold kaj estas tamen elstara monumento de pejzaĝ-ĝardenarto de la 19-a jarcento.[3]

Dum GDR-tempo la parko neglektitis tre. Je la fino de la 1960-aj jaroj ero de la torento Grundbach metitis en tubojn kaj faritis ŝtuparo al la kirko kaj festherbaro kun festscenejo kun betonita dancejo. En 1982 oni paŝon post paŝo entreprenis la parkkonservadon kaj almenaŭ la fiherboj forigitis. Ekde aprilo 1991 ekis profundaj restaŭradlaboroj; padoj kaj lagetoj renaskiĝis ankaŭ. Okaze de la 100-a datreveno naskiĝtaga de Petzold senvualigitis memortabulo solene. En 1998 celoj restaŭradaj dififinits; en 2007 oni devis dehaki eŭropan fagon 150 jarojn aĝan pro sekureckialoj.[4]

Leonoputo redakti

Ĉerande de la kastelo troviĝas la t.n. Leona puto. Ĝia unua mencio estis en 1844; temas pri unu el la lastaj atestiloj de la origina stato de la kastelparko. En 2011 ĝi estis ankoraŭ kadukiĝema.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti