Muzeo Somera palaco (Greiz)

La Muzeo Somera palaco (germane Staatliche Bücher- und Kupferstichsammlung Sommerpalais Greiz) gastigas kolektojn de libroj, kuprogravuraĵoj kaj karikaturoj troviĝante en Greiz, en la parko ĉe la bordo de la rivero Weiße Elster.

Muzeo Somera palaco

arkitektura strukturo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 39′ 28″ N, 12° 11′ 32″ O (mapo)50.657812.1922Koordinatoj: 50° 39′ 28″ N, 12° 11′ 32″ O (mapo)
Muzeo Somera palaco (Greiz) (Turingio)
Muzeo Somera palaco (Greiz) (Turingio)
DEC
Muzeo Somera palaco (Greiz)
Muzeo Somera palaco (Greiz)
Situo de Muzeo Somera palaco (Greiz)
Muzeo Somera palaco (Germanio)
Muzeo Somera palaco (Germanio)
DEC
Muzeo Somera palaco
Muzeo Somera palaco
Situo de Muzeo Somera palaco
Map
vdr
La Somera palaco en Greiz, ĉe la riverbordo.
Henriko la 11-a de Reuß-Greiz, la fondinto de la biblioteko.

Historio redakti

La konstruiginto Henriko la 9-a de Reuß-Greiz (1722-1800) nomis la ejon Maison de belle retraite - Domo de bela rifuĝo, kio videblas ĝis hodiaŭ per la enskribo frontona. Ĝi estis konstruita en fruklasicisma stilo inter 1769-79.

La teretaĝon dominas la sudflanka ĝardena salonego utiligita iam kiel oranĝerio. Ĝi estas riĉe ornamita per stukaĵoj en la t.n. harplektaĵa stilo kaj la ĝardena salonego kaj la aliaj princaj salonoj estas reprezentaj kaj loĝadaj (en la meza etaĝo).

La somera palaco situas idiliece en vastega parka ensemblo, kies komenco datumas de 1650. Hodiaŭ ĝi prezentas sin kiel angla pejzaĝparko, kies nuna aspekto estas produkto de aliaranĝo el 1873 farita laŭ planoj de Eduard Petzold kaj de ties disĉiplo Rudolph Reinecken. Ĝis 1918 la dinastia familio uzis la palacon por loĝi en ĝi. Post la Novembra Revolucio de 1918 kaj la sekvintaj intertraktoj inter la dinastianoj kaj la Popolŝtato Reuß la ejoj kun ĉiuj kolektoj iĝis ŝtata fondaĵo. En 1922 estis aranĝita la Somera palaco kiel muzeo kaj malfermita al la publiko. Ekde tiam ĝi sorĉas la vizitantojn per riĉeco kaj beleco.

Kolektoj redakti

Gravuroj redakti

La kolektoj pri grafikaĵoj konsistas nuntempe el pli ol 30 000 presitaj grafikaĵoj de diversaj teknikoj. La plej gravan parton konsistigas ĉ. 1200 folioj faritaj en skrapmaniero de elstaraj anglaj artistoj kiel Valentine Green, John Raphael Smith, John Faber la maljuna, Edward Fisher kaj James Watson. Tiel Greiz posedas unu el la plej ampleksaj kolektoj de tiaj gravuraĵoj en altega kvalito, kiam tiu ĉi tekniko estis en prospera stato. Ili originas el la posedo de la angla princidino Elizabeth (1770-1840), la posta landgrafino de Hessen-Homburg.

Apartenas al la kolekto krome multnombraj kuprogravuraĵoj de eminentaj artistoj kiel Wenzel Hollar, Francesco Bartolozzi, William Hogarth, Daniel Chodowiecki kaj aliaj. Kompletigas la tuton granda aro da ofte antaŭ 1850 faritaj atlasoj, mapoj, batalplanoj kaj lindaj pejzaĝbildetoj.

Biblioteko redakti

La princa biblioteko (fondita en 1747 fare de lia princa moŝto Henriko la 11-a) enhavas ĉ. 30 000 volumojn el la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj kaj entenas ankaŭ gravajn verkojn el la epoko de franca raciismo. Krome menciindas verkoj teologiaj, historiaj, natursciencaj. Aldonitis al ĝi en 1922 parto de la biblioteko de la princa gimnazio Rutheneum (Gera). Inter tiuj ĉi libroj estis ankaŭ serio da belegaj humanismaj teksteldonoj de klasikaj romiaj kaj helenaj aŭtoroj el la plej malfrua epoko de presarto, ekz. presitaĵoj el Basel kun lignogravuraj ilustraĵoj de Hans Holbein la malpliaĝa.

Krome ekzistas ampleksa libraro pri arto kaj granda nombro da monografioj kaj periodaĵoj pri satiro kaj karikaturado. La biblioteko povas esti uzata por sciencaj kialoj kaj estas parto de la tutlanda biblioteka retaro.

Kolekto SATIRICUM redakti

Pro la granda ekzisto de karikaturoj el la 17-a ĝis la 19-a jarcento oni decidis en la jaro 1975-a fondi apartan muzeosekcion nomitan Satiricum. En la kuro de la tempo alvenis multo da GDR-karikaturoj, tiel ke nuntempe la kolektoj havas pli ol 11000 ekzempleroj entute. Ekde 1980 okazis ĉiun duan jaron la festivalo Karikatur-Biennale kiuj igis la urbon Greiz ĉefurbo de la karikaturo. Tiaj festivaloj estis tre ŝatataj kaj de la artistoj kaj de la vizitantoj. Ekde 1994 tiu laŭdenda tradicio kontinuiĝas per la aranĝo de la festivalo Karikatur, Cartoon & Komische Zeichenkunst ĉiun trian jaron.

Literaturo redakti

  • Museumsverband Thüringen (eld.): Museen in Thüringen, Edition Leipzig 2006, ISBN 978-3-361-00612-0, p. 88-89

Eksteraj ligiloj redakti

Hejmpaĝo de la muzeo.