Greiz

komunumo en Turingio, Germanio

Greiz estas urbo en Germanio. Ĝi troviĝas en la samnoma distrikto Greiz de la federacia lando Turingio kaj estas ties administra centro. Fine de la jaro 2022 la urba komunumo havis 20 397 loĝantojn.

Greiz
Blazono
Greiz (Germanio)
Greiz (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Distrikto Distrikto Greiz
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 03661
Poŝtkodo 07961–07973
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 66
Aŭtomobila kodo GRZ
Oficiala Municipokodo 16076022
Subdivido Urbocentro (Kernstadt) kaj 15 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Gerd Grüner
Partio de komunumestro SPD
Demografio
Loĝantaro 20397 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 50° 39′ N, 12° 12′ O (mapo)50.65472222222212.199722222222Koordinatoj: 50° 39′ N, 12° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 265 m
Areo 53,89 km²
Oficiala retejo https://www.greiz.de/
vdr

Greiz situas borde de la rivero Blanka Elster.

Priskribo redakti

Kiel ofte ankaŭ ĉe najbaraj vilaĝoj, la loknomo (originale Grouts) estas de slava origino kaj signifas burgon (gradec). Ĝi unue estis menciita en 1209. La situo ĉe la riveroj Weiße Elster kaj Göltzsch igis ĝin rapidkreskema urbo. Ĝi daŭrigis disetendiĝi dum la lastaj 1000 jaroj. Ĝi estis rekonita kiel urbo en la 13-a jarcento por la unua fojo. Poste la Domo Reuß, unu el la plej gravaj germanaj dinastioj, konstruigis du kastelojn en la urbo: "Oberes Schloss" (la Supran kastelon) kaja "Unteres Schloß" (la Malsupran kastelon). Ambaŭ estis konstruitaj fare de famaj arkitektoj kaj daŭre estas konsideritaj unikaj. Greiz iĝis la ĉefurbo de Princlando Reuß-Greiz ĝis 1918.

Greiz havas grandan parkon en sia centro kiu estas klasifikita kiel angla ĝardeno. Ĝia pejzaĝo estas unika kaj valoras la peno esti vizitata. La stratoj Thomasstraße, Burgstraße, Marktstraße, Waldstraße, kaj Leonhardtstraße kun siaj secesistilaj domoj estas famaj ekzemploj de tiu arkitektura stilo. La domo ĉe Prof.-Dr.-Friedrich-Schneider-Straße 4 ekzistas unu el la plej fruaj ekzemploj de Artdekora stilo (de 1911).

Dum la Dua mondmilito Greiz ne suferspertis multe da difekto, kvankam tri el la kvin pontoj enurbaj estis detruitaj. En 1941, Ulf Merbold naskiĝis en Greiz, kiu iĝis en 1983 la unua astronaŭto de la Federacia Respubliko de Germanio. Sigmund Jähn, la unua germana spacvojaĝanto en 1978 kaj GDR-ano naskiĝis nur je 40 km. for.

Ekonomio redakti

Aldone al kemiaj entreprenoj kaj paperfabriko ekzistas mekanikinĝenieradaj farejoj, plastaj produktado-entreprenoj, lignaj maŝinprilaboraj entreprenoj, ejoj pri medicina teknologio, provizantoj al la aŭtindustrio, presejoj kaj bierfarejoj. En la lastaj jaroj diversaj teknologiaj entreprenoj (sensiloteknologio, klimatosimuliloj, mikroĉipo-produktado) kaj mediaj teknologientreprenoj formiĝis.

Proksimaj urboj estas Elsterberg, Reichenbach, Hohenleuben kaj Werdau.

Gefiloj redakti

Vidindaĵoj redakti

 
lageto en la urba parko