Rokycany

distrikta urbo en Ĉeĥio
Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en Ĉeĥio. Pri municipo en Slovakio temas artikolo Rokycany (distrikto Prešov).

Rokycany estas distrikta urbo en okcidenta Ĉeĥio. En 2023 en ĝi loĝis 14 309 loĝantoj.

Rokycany
germane Rokitzan
urbo
Urbodomo en Rokycany
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rokycany
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Rokycany
Administra municipo Rokycany
Historia regiono Bohemio
Montaro Ŝvihova montetaro
Rivero Klabava
Situo Rokycany
 - alteco 362 m s. m.
 - koordinatoj 49° 44′ 33″ N 13° 35′ 44″ O / 49.74250 °N, 13.59556 °O / 49.74250; 13.59556 (mapo)
Areo 30,98 km² (3 098 ha)
Loĝantaro 14 309 (2023)
Denseco 461,88 loĝ./km²
Unua skribmencio 1110
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 337 01
NUTS 3 CZ032
NUTS 4 CZ0326
Katastraj teritorioj 2
Partoj de urbo 4
Bazaj setlejunuoj 4
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rokycany
Retpaĝo: www.rokycany.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Mokrouše, Lhůta, Šťáhlavy, Tymákov, Raková, Kamenný Újezd, Svojkovice, Klabava, Volduchy, Litohlavy, Dobřív kaj Ejpovice.

Rokycany estas malgranda, historia, kaj belega urbeto proksimume 20 kilometrojn de la konata urbo Plzeň (esperante Pilzeno). Ĝi situas en kaldronvalo ĉe kunfluo de malgranda rivereto, kiu nomiĝas Klabava, kaj rivereto, kiu nomiĝas Holoubkovský laŭ la proksima urbeto.

Historio redakti

Trovaĵoj el la ŝtona tempo motras, ke jam en tiu tempo vivis ĉi tie homoj. Ĉirkaŭantaj muregoj de malgranda opidumo de Keltoj montras, ke ĉi tie gvidis antikva komerca vojeto. Pruvita historio ekas komence de la 10-a jarcento en la Kosmas-kroniko. Rokycany ricevis nomon laŭ la arbo saliko, specio „rokyti“ - multaj homoj erare pensas, ke Rokycany nomiĝas laŭ mezepoka episkopo Johano Rokycana.

En la kroniko de Kosmas estas jam skribite, ke imperiestro Henriko la Unua tie ĉi decidis, ke la nova ĉeĥa princo estos Vladislavo la Unua. Ĉefepiskopo Tobias el Bechyně ŝanĝis la vilaĝeton al urbeto. La eklezio ĝin posedis ĝis la husanaj militoj. Certe estas interese, ke ekde la jaro 1406 oni mastrumis laŭ la praga malnov-urba rajto. Estis strange, ke kvankam la urbo apartenis al la eklezio, en la jaro 1421 ĝi estis forbruligita kaj elrabita de pilzenaj katolikoj.

Rokycany ofte ŝanĝis posedantojn. En la jaro 1584 ĝin por multe da mono aĉetis imperiestro Rudolfo la 2-a. En tiu tempo prosperis vendado de minata fero. Estis fonditaj kelkaj ferfandejoj kaj forĝejoj pelataj per akvo.

Unu el ĝi funkcias en proksima urbeto Dobříš ĝis nun. Dum tridekjara milito Rokycany estis denove forbruligita kaj apartenis al la plej detruitaj urboj en Ĉeĥio. Poste invadoj de imperiestraj kaj svedaj soldatoj kondukis al urba bankroto.

El tiu tempo devenas tombo-monumento kun kruco. En la jaro 1642 okazis tragika dekuma ekzekuto de Madlona regimento, ĉar laŭdire kaŭzis la malvenkon de imperiestraj soldatoj ĉe la Brienfeldo en la sama jaro. Al ĉiu infanteria oficiro estis forhakita kapo kaj ĉiu deka soldato pafita. Ekzekuton faris filo de konata ekzekutisto Mydlář.

En la jaro 1784 Rokycany estis preskaŭ tute forbruligita, la urbodomo, preĝejo, komunumaj konstruaĵoj. Restis nur ok domoj.

Komence de deknaŭa jarcento Rokycany denove apartenis al la plej riĉaj kaj la plej belaj ĉeĥaj urboj. Estiĝis entreprenoj, kiuj produktas feron. Fer-donaj laminatejoj, urbaj fandejoj, ferfadejoj, kiuj eltenis fakte ĝis nuna tempo. Antaŭ kelkaj jaroj ilin aĉetis eksterlandaj fabrikantoj kaj detruigis ilin.

Grandan valoron por la urbo havis konstruado de trajno, kiu gvidis de Prago al Pilzeno en la jaro 1862. Kompreneble trajno alportis al urbo pli da mono. Ĉirkaŭ la jaro 1900 oni konstruis gimnazion, kiu estis konstruita nur dum unu jaro! Biblioteko, Sokol-domo (gimnastikejo), mastrumada kaj agrokultura lernejo, kie oni instruas ĝis nun kaj ankoraŭ kelkajn valorajn domojn, kiuj staras ĝis nun. Elektron oni enkondukis en la urbon dum la jaro 1918. En la jaro 2023 ĉi tie vivis 14 309 loĝantoj. Hodiaŭ havas urbo 14 309 loĝantojn.

En la jaro 1945 la sepan de majo libergis la urbon usonaj soldatoj, kiel la lastan urbon en nia lando. Sed en la urbo la armeo haltis kaj laŭ la pakto inter la grandpotencoj atendis, ĝis kiam venos Ruĝa Armeo. Ruĝa Armeo venis al Rokycany la dekan de majo. Sur la demarkacia linio staras momumento por rememorigi renkontiĝon de ambaŭ armeoj. La 9-an de majo 1945 estis malliberigita K.H. Frank.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18694 660
18805 431
18905 554
19006 014
19107 078
19217 346
JaroLoĝantoj
19308 330
19508 789
196111 934
197012 585
198015 041
199115 188
JaroLoĝantoj
200114 305
201113 989
201414 002
201613 969
201714 014
201814 074
JaroLoĝantoj
201914 192
202014 383
202113 758
202213 826
202314 309

Geografio redakti

La urbon Rokycany ĉirkauas arbaroj sur tri montetoj Čilina, Kotel kaj la plej alta Žďár - 629m super la mar-nivelo, kie estas malgranda ŝtona maro. Kreskas ĉi tie maloftaj kreskaĵoj. Fontetoj - 13 bone signitaj kaj bontenataj. Ambaŭ estas ofte vizitataj.

Vizitindaĵoj redakti

Pri historio de la urbo atestas multaj monumentoj ĉirkaŭ la placo. Sur la placo staras preĝejo de Sankta Maria Neĝa. Proksime de preĝejo estas Maria Kolono el la 18-a jarcento. Sur la placo estas kelkaj vizitindaj urbaj domoj.

Kompreneble ĉefa domo estas la urbodomo. Proksime de la ĉefa placo troviĝas grandaj restaĵoj tre malnovaj kaj ne servas al sia celo, nur kiel interesaĵo. Apud la preĝejo estas muregoj. Super ili kreskas tre belega granda saliko antaŭ la dekanejo en baroka stilo. Necesas vidi ne nur belegan arbon sed ankaŭ malgrandajn viandajn vendejojn en tuta strateto. Inter ili domo belege ornamita en 1784, unu el malmultultaj domoj, kiuj ne forbrulis. Apude estas tre malnova lernejo, kiu ankaŭ forbrulis dum la grandega fajro. El la placo eblas iri al la nuligita tombejo, kie estas hodiaŭ parko ĉirkaŭ granga belega vilao, kiu apartenis al direktoro de minejo en proksima urbeto Mirošov. Hodiaŭ ĝi apartenas al Polico. En nove aranĝita parko surloke de malnova tombejo, staras preĝejo de plej sankta Triopo. Ĝi estas la plej historia konstruaĵo.

Oni povas reiri al la urbo por belega promeno ĉirkaŭ rivereto Klabava kaj alta deklivo kun parko ĉirkaŭ Madlona tombo-monumento (jam menciita). Poste al relative nova banejo apud baseno en la naturo. Dum la vojo oni vidos Kalvarian vojon kaj finos la pilgrimon en la plej malnova gastejo kun bona biero. Kiel ĉevalŝanĝejo ĝi apartenis al familio de Keller de 1788 ĝis la 1926.

Proksime estas vizitinda kastelo Kozel (piede ĉirkaŭ 13 kilometrojn) kaj malnova belvidejo Radyně ĉe Pilzeno. Trajne oni povas viziti kastelon Zbiroh, kie pentradis Alfons Mucha.

Fine estas necese konstati, ke multaj mondkonataj entreprenoj, ekzemple Favorit Hamiro, Marila ktp. pereis kaŭze de tio, ke novaj eksterlandaj posedantoj tute ŝanĝis produktadon laŭ sia bezono.

Fluff Fest estas sendependa hardkora punka festivalo okazanta ĉiun julion en Rokycany.