Palaco Finckenstein
La Palaco Finckenstein ([1]) (germane Schloss Finckenstein; pole Pałac w Kamieńcu), proksime de Rosenberg en Okcidenta Prusio (ekde 1946 Susz) estis baroka palaco, desegnita de la arkitekto John von Collas inter 1716 kaj 1720 en la iama Okcidenta Prusio, ĉirkaŭ 40 km sude de Elbing (ekde 1946 Elbląg) en nuntempa Pollando.
Palaco Finckenstein | |||
---|---|---|---|
Schloss Finckenstein | |||
palaco kastelo | |||
Bazaj datoj | |||
Arkitekto | Jean de Bodt vd | ||
Estiĝo | 1716 | ||
Lando | Pollando vd | ||
Situo | Kamieniec | ||
Situo | |||
Geografia situo | 53° 46′ 3″ N, 19° 22′ 28″ O (mapo)53.76741719.374444Koordinatoj: 53° 46′ 3″ N, 19° 22′ 28″ O (mapo) | ||
| |||
Posedata de | Finck von Finckenstein vd | ||
Historio
redaktiĜi estis konstruita de prusia batalkampa-marŝalo, markizo, kaj grafo Albrecht Konrad Reinhold Finck von Finckenstein kaj restis en la posedo de la familio de Finck von Finckenstein ĝis 1782.[2] Post tio la grafoj Dohna-Schlobitten loĝis en ĝi ĝis 1945. Soldatoj de la Ruĝa Armeo incendiis la palacon la 22an de Januaro 1945, dum ties konkero de Orienta Prusio.[3] La ruinoj estas ankoraŭ videblaj. La parkon aliaranĝis la fama pejzaĝarĥitekto Eduard Petzold.
Napoleonaĵoj
redaktiLa palaco famiĝis en 1807, kiam Napoleono loĝis tie el aprilo al junio tiujare. Kiam li vidis la palaco por la unua fojo, li diris: Enfin un chateau ("Finfine, jen kastelo").[4] La Traktato de Finckenstein inter Francio kaj Persio estis subskribita tie.[4] Tie, Napoleono renkontiĝis kun sia amatino Maria Walewska, kun kiu li loĝis en la palaco.[4] La holivufa filmo Conquest estis filmita en la palaco en 1937 kun Greta Garbo kaj Charles Boyer.[5]
Rilatoj al Esperanto
redaktiEn la jaro 2004 la vilaĝon kaj la ruinojn de la Palaco Finckenstein survoje inter Malborko kaj Varsovio al la Esperanto-lingvo-debato vizitis esperantistoj: la japano Etsuo Miyoshi, la argentinano Atilio Orellana Rojas kaj la polo Eduardo Kozyra.
Referencoj
redaktiEksteraj ligiloj
redakti53° 46′ 05.51″ N 19° 22′ 20.39″ O / 53.7681972 °N, 19.3723306 °O (mapo)