Ilm-parko (germane Park an der Ilm; Ilmpark) estas la plej granda kaj konata pejzaĝparko en Vajmaro, Germanujo. Ekde sia stariĝo en la 18-a jarcento restis kvazaŭ netuŝita nombriĝante tial inter la plej bone deorigine konserviĝintaj klasikismaj respektive romantikismaj parkoj. Helpis konsile la starigon Johann Wolfgang von Goethe. Karakterizas ĝin la enrigardaksoj, la belaj pontetoj trans la riveron Ilm, la multo de arkitekturaĵoj parkaj kaj la altvaloraj arboj kiuj parte devenis de ekstere de Eŭropo. La komplekso estas parto de la UNESKO-mondheredaĵaro ekde 1998 prizorgate de Klassik Stiftung Weimar.

Park an der Ilm
Ilmpark
eh. Lustgarten
Ilm-parko disde la Kastela ponto en la direkto de la granda stelo (maldekstre la mallonga Leutra-rojo)
Ilm-parko disde la Kastela ponto en la direkto de la granda stelo (maldekstre la mallonga Leutra-rojo)
Ilm-parko disde la Kastela ponto en la direkto de la granda stelo (maldekstre la mallonga Leutra-rojo)
Pejzaĝa parko
Situo

Geografia lokigo sur la mapo : Germanio

Park an der Ilm (Germanio)
Park an der Ilm (Germanio)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Turingio

Park an der Ilm (Turingio)
Park an der Ilm (Turingio)
DEC
Geografia situo 50° 58′ 29″ N, 11° 20′ 4″ O (mapo)50.97472222222211.334444444444Koordinatoj: 50° 58′ 29″ N, 11° 20′ 4″ O (mapo)
Map
Park an der Ilm
Urbo Weimar
Geografio
Areo 4 800 km²
Trajtoj
Kreo ekde 1776
Rearanĝo post 1945
Vizitado Piedira trafiko, libertempo
Protekto Parka areo en Weimar
vdr
Superrigardo
La Goeta ĝardendomo ĉe la eosta deklivo parka

La parko etendiĝas je supraĵo de 48 hektaroj laŭlonge de ambaŭ bordoj de Ilm kun longeco de 1,6 km kaj larĝeco de ĉ. 300 m; ĝi komenciĝas apud la Urba kastelo norde ĝis la urbokvartalo Oberweimar sude. En la pli vasta senco la striego verda plilongiĝas fakte ĝis Kastelo Belvedere (Weimar) kaj Kastelo Tiefurt. La kerno parka mem separiĝas je la t.n. Goeta parko kaj Dux-parko kiujn unuigas la Dux-ponto.

Historio

redakti
 
Plezurĝardeno posteulanta Ilm-parkon; gravuraĵo de Caspar Merian (ĉ. 1650)

Ja havis nia parko posteulan komplekson. Nome kastelaj parkoj (ekz. Baumgarten ĉ. 1370 ĝis la neniiĝo en 1613 kaj la posta, baroka ĝardeno Welsche Garten). La ĝardenaj evoluo memkompreneble ĉiam egalpaŝis la evoluon kastelan. Tamen necesas emfazo ke ili ĉiam havis ankaŭ ekonomikan profiton kaj neniam nur plezurigu la mondon. Restoj de tiaj ekz. hortikulture utiligitaj kompleksoj ne plu ekzistas ĉar antaŭ la aranĝo de Ilm-parko estis estinta jam multajn jarojn daŭrinta kaduko de la antaŭulaj ĝardenoj. Baumgarten-ĝardeno estis unue fruktuja kun flanka uzo por refreŝigado de korpaj kaj animaj fortoj. Ĝi datumas ĝis la empoj de la Vajmara burgo. La unuaj mencioj de la gazonaroj estis en la tempo kiam Vajmaron ekposedis la Dinastio Wettin. La posedaĵoj de grafo Hermano la 4-a (Vajmaro-Orlamünde) transiris post la morto 1373 en la manojn de la margrafoj Frederiko la 3-a, Baltazaro kaj Vilhelmo. Ĝi estis tuj apud la burgo. Ĉirkaŭ 1512 ĝia nomo estis Renngarten pro ke ekzistis surloke hipodromo. Abolo parka venis post la veterkatastrofo de la 29.5.1613 kun akvegoj. Pro kompleta destruo dukino Doroteo Mario (Saksio-Vajmaro) rezignis pri refaro. Poste la areo neglektita pli kaj pli kadukis kun intertempa uzo agrikultura. Ankaŭ la Tridekjara milito bremsis la realigon de artistaj novaranĝideoj. Ekde 1648 duko Vilhelmo ŝanĝis tiun sintenon de malŝato de pejzaĝarkitekturaj artoj. En 1685 oni aŭdis la unuan fojon la nomon Sterngarten (stela ĝardeno): jam ekzistante ĝi ne jam apartenis al la dukaj ĝardenoj. Sed ĝuste tiu stelo ludo gravegan rolon por la konstruo de Ilm-parko. Ankaŭ Schnecke (heliko) ankoraŭ gravis dum refaro Welscher Garten kio evidentiĝas sur bildo de la supra enirejo. Ekde 1739 la kronisto G.A. Wette menciis Stern-herbejon kun fiŝlagetoj proksime situantaj. Flosfoso kaj flosponto pluse ofte menciatas en la historiaj fontoj. Post ekfloro sub la regadoj de lia duka moŝto Vilhelmo Ernesto (1683-1728) kaj de Johano Ernesto (1728-1748) la ĝardenoarto denove deklinis. La plorenda stato daŭris ĝis 1775. Bremsis feliĉan evoluigan de la parkoj nova perforta konflikto, la Sepjara milito.

Definitiva reveko de la parkoj ekis ekde 1776 kun partopreno de Goethe kaj planitis faro de sentimentoza angla pejzaĝa parko. La barokaj restaĵoj plezurĝardenaj radike ŝanĝiĝis. La plej malnovaj partoj parkaj estas la roka ŝtuparo kun Nadelöhr (kudrila trueto) proksime de Floß-ponto kiu laŭ komisio goeta faritis memore al la memmortigo de grafino Christiane Henriette Sophie von Laßberg.[1] Ekster Felsentreppe (roka ŝtuparo) malnovas ankaŭ Borkenhäuschen (arboŝela dometo) kien kutimis retiriĝi duko Karlo Aŭgusto (Saksio-Vajmaro-Eisenach). Ĝi estas la unusola restinta parto de la t.n. Luizo-klostro kie iam estis troviĝinta la malnova pulvroturo kiu rolis kiel teatreja kuliso. Proksime de ĝi starigitis en 1784 artefarita ruino. kun parto de iama pafadmuro.[2] La nomon de Luizo kaŭzis la dukino Luizo (Hessen-Darmstadt) je kies nomtago, la 9-an de julio 1778, inaŭguritis la tuto. En printempo 1776 akiris Goeto dometon ĉe la eosta deklivo kiu antaŭe servis eble al vinberkultivisto; el ĝi iĝis la famega Goeta ĝardendomo. Post vitejoj troviĝis tie ankaŭ fruktujoj. Dum la novaranĝo parka ĉiam orientiĝo estis je la spertoj faritaj ĉe Parko de Wörlitz. Memore de bonaj rilatoj al la dessau-aj regantoj starigitis simbolo en 1782 ĉe la uesta riverbordo, la t.n. Dessauer Stein el travertino kun sabloŝtona tabulo kun latinlingva enskribitaĵo. Ĝi situas ĉe vojforko ĉe Kalte Küche, la lasta verko de Adam Friedrich Oeser por Vajmaro en kunlaboro kun Goeto.[3] Ĝenerale la vajmaraj parkoj apenaŭ imageblas sen la ofte komplike kunlaborado de la teamo Oeser/Goeto. Oeser gravis ankaŭ por Kastelo Tiefurt estante sub la servo de dukino Anna Amalia de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

La Goeta ĝardendomo kaj la riverborde kontraŭa Romia Domo (Weimar), gravegaj vidindaĵoj vajmaraj, formas ĉefpunktojn parkaranĝajn kun belaj vid-interdependaj detaloj ekz. monumentoj, figuroj, (pendaj) pontoj. En la parto nomita Dux-ĝardeno estas ekde 1904 ĉefverko de Otto Lessing farite laŭ komisio de la en 1864 en Vajmaro fondita Germana Ŝekspir-societo, nome la unua memorigilo sur la eŭropa kontinento je William Shakespeare. Aliaj poetoj honorigitaj per bustoj ilmparkaj estas Louis Fürnberg, Adam Mickiewicz, Sándor Petőfi kaj Aleksandro Puŝkin, kiuj troviĝas en la alia parto, la Goeto-parko. Krom bustoj multas aliaĵoj, ekz. Schlangenstein (serpenta ŝtono) de Martin Gottlieb KlauerLöwenkämpferportal (leonlukta portalo) de Johann Peter Kaufmann. Pere de multaj padoj kondukas traparke la granddistanca Ilmtal-biciklovojo inter Frauenwald kaj Großheringen. Subtere estas Parkkaverno (Weimar) kiu alireblas ĉe Liszt-domo (Weimar); tie vi havas belan Liszt-monumenton faritan en 1902 fare de Hermann Hahn. En 1803/04 la rajdejo apud Librejo Dukino Anna Amalia renovigitis fare de la arkitekto Heinrich Gentz. Menciindas ĉi-kuntekste kopio de 1912 de Eŭfrozino-monumento (por la aktorino Christiane Becker-Neumann) sur deklivo norde de la Goeta ĝardendomo en la najbareco de Pogwisch-domo.

Post konstruo de la Templanejo en 1823 la arkitektura evoluo finiĝis (krom penda ponto aldonite en 1833). En 1808 respektive 1811 malkonstruitis Schnecke kaj Gotischer Salon. Sub la kortega ĝardenisto Eduard Petzold la plantado inter 1848 kaj 1852 intence aranĝitis por substreki vidaksojn inter diversaj ĉefaj parkopunktoj. Menciindas ankaŭ la norde inter 1883 kaj 1885 starigita Ĉefa ŝtata arkivejo fare de Carl Heinrich Ferdinand Streichhan sur Beethoven-placo sur la grundo de la antaŭa Welscher Garten. Tie estas ekde 2000 la de UNESKO donacita Goeto-Hafizo-monumento kiun inaŭguris la persa prezidanto Mohammad Ĥatami kaj la germana prezidanto Johannes Rau.[4] Menciindas ankaŭ Domo Ithaka konstruite en 1907 por la poeto Ernst von Wildenbruch fare de Paul Schultze-Naumburg sur altebenaĵo ĉe la eosta parkdeklivo de kie oni havas belan belvidejon sur la parkan komplekson. Post la Dua mondmilito dum kiu damaĝitis ankaŭ eroj de la parko la sovetiaj okupantoj aranĝis heroan tombejon por falintaj soldatoj de Ruĝa Armeo en la uesta parkero. En areo iomete separita estas la Parkbad-naĝejo. Interesas krome ankaŭ la Pompeja benko.

Referencoj

redakti
  1. La suicido de Christiane okazis en la 16.1.1778 per sinĵeto en la Ilm-riveron disde la najbarega Floß-ponto; laŭdire ŝi portis ĉe si ekzempleron de la goeta furorromano La suferoj de la juna Werther. Motivo memmortiga estis ŝajne nerespondita amsento fare de la livlanda barono von Wrangel. Komparu Florian Kühnel: Kranke Ehre?: Adelige Selbsttötung im Übergang zur Moderne. Oldenbourg Verlag, München 2013, p. 30.]
  2. La ofte en societoj organizitaj pafemuloj baldaŭ ricevis novan pafejon apud Webicht.
  3. Timo John: Adam Friedrich Oeser 1717-1799: Studie über einen Künstler der Empfindsamkeit, Beucha 2001, S. 160 f. ISBN 978-3-934544-17-8
  4. https://www.weimar-lese.de/index.php?article_id=396

Literaturo

redakti
  • Carl August Hugo Burkhardt: Die Entstehung des Parks in Weimar, Weimar 1907.
  • Wolfgang Huschke: Die Geschichte des Parkes von Weimar. (= Thüringische Archivstudien, Bd. 2) Hrsg. von Willy Flach, Weimar 1951
  • Wolfgang Huschke, Wolfgang Vulpius: Park um Weimar. Ein Buch von Dichtung und Gartenkunst. Weimar 1955.
  • Wolfgang Vulpius: Der Goethepark in Weimar. Weimar 1962.
  • Ina Mittelstädt: Carl August von Sachsen-Weimar-Eisenach und sein Park an der Ilm. In: dies. Wörlitz – Weimar – Muskau. Der Landschaftsgarten als Medium des Hochadels (1760–1840). Böhlau Verlag, Köln/Weimar/Wien 2015, ISBN 978-3-412-22481-3, p. 193–277
  • Susanne Müller-Wolff: Ein Landschaftsgarten im Ilmpark: Die Geschichte des herzoglichen Gartens in Weimar. Köln/Weimar/Wien 2007, ISBN 978-3-412-20057-2.
  • Georg Melchior Kraus: Aussichten und Parthien des Herzogl. Parks bey Weimar. Hrsg. von Ernst-Gerhard Güse und Margarete Oppel. Weimar 2006, ISBN 3-7443-0137-0.

Eksteraj ligiloj

redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Park an der Ilm en la germana Vikipedio.