Liszt-domo (Weimar)

muzeo en Germanio

La Liszt-domo (germane: Liszt-Haus) estas muzeo troviĝanta en Vajmaro, Marienstraße nr 17. Kunlaboro okazas kun la Liszt-muzikaltlernejo vajmara. Planojn de la domoj faris la arĥitekto Rudolf Steiner.

La dua loĝejo de Liszt en Weimar, nuntempe muzeo.
Interno, kun busto de la geniulo.

PriskriboRedakti

Franz Liszt vivis de 1869 ĝis 1886 en pavilonsimila domo de la eksa kortega ĝardenisto kiu estis konstruita en 1798/99. Dum tiuj jaroj li restadis dumvintre en Romo, dumprintempe en Budapeŝto kaj dum la resto de la jaro en Vajmaro. Ĝi estis lia dua restado surloke, post kiam li unuafoje troviĝis en Vajmaro de 1848-61: tiam li kune kun dukino Caolynde von Sayn-Wittgenstein loĝis en la Altenburg-domo. Tiam komisiis lin granddukino Maria Pavlovna Romanova reformi la teatran kaj la muzikan vivojn en la urbo Vajmaro. La tiam famege kaj internacie ovaciita pianisto tamen ne konsideris sin posteŭlo de la kortega orkestrestro Johann Nepomuk Hummel, kies postenon li ekplenumis ekde 1842.

Alia granda lia paŝo de tiuj jaroj estis la en 1851 presita koncepto "De la Fondation-Goethe à Weimar" (tradukite: Pri la Goeto-fondaĵo de Weimar) , per kiu li kopiis kaj daŭrigis la kulturorganiz-tradiciojn de Goeto kaj Ŝilero. Tie Liszt formulis siajn ideojn pri nacia artofesto kiu prezentu egalrange ĉiujn artajn ĝenrojn kaj ĝiajn avangardistojn. La filo de la granddukino Karlo Aleksandro ĉi-tie ankaŭ havis grandajn meritojn. En la 1880-aj jaroj li - kun la helpo de la lasta nepo de Goeto Walter Wolfgang - ne nur ordigis la postlasaĵojn de Goeto sed ordonis ankaŭ lasi la loĝejon en la de Liszt postlasita stato. Ties heredantoj konsentis kaj la en Weimar restintaj aĵoj de Liszt tiel feliĉe iĝis la fundamento por belega muzeo.

KolektojRedakti

La impreson, kiun la nobla unua etaĝo faris al la gastoj kaj disĉiploj de Liszt, sentas la vizitanto ankoraŭ hodiaŭ. En ĝi dominas Bechstein-pianego, la Ibach-piano kaj septo ruĝa-blanka-verda, kolorita eble laŭ la hungara flago. Sed en letero verkita en la franca fare de Liszt kaj adresita al la iama amikino la dukino Wittgentein li parolis pri "vandtapiŝeto en alĝeraj ruĝo kaj verdo". Tie ĉi li plurajn fojajn posemajne instruis la sekretojn de pianoregado al grandega aro da lernantoj el al tuta mondo. Dum la ankaŭ tie ĉi faritaj dimanĉaj koncertoj antaŭtagmeze rajtis ludi nur la plej talentitaj instruotuloj kiel ekz. Vera Timanova aŭ Eugen d'Albert.

Liszt ege interesiĝis pri la komponistoj de la t.n. Moderna rusa skolo, al kiu apartenis ankaŭ Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin kaj Nikolaj Rimskij-Korsakov.

En 1954 oni reproduktis la dormoĉambron laŭ inventarlisto de 1887. La nuna meblaro konsistas el mebloj kiuj laŭdire iam troviĝis en la unua vajmara loĝejo (Altenburg-domo). En la apuda mallarĝa ĉambreto, kie loĝis i.a. ankaŭ la servisto Fortunato, elmontratas nun kelkaj muzeaj objektoj, kiel muta klaviaro kun ses oktoj, kiun prenis Liszt kun si dum vojaĝoj.

LiteraturoRedakti

  • Isolde Bacher, Hans-Wilm Schütte: Weimar. Oka eldonon. Baedeker, Ostfildern 2013, ISBN 978-3-8297-1486-0, p. 185–187.
  • Christine Ganß: Liszt-Museum. Klassik Stiftung Weimar, Weimar 2006.
  • Michael Schwalb: Franz Liszt in Weimar. Die Jahre von 1869–1886 in der Hofgärtnerei. Edition A.B. Fischer, Berlin 2012, ISBN 978-3-937434-44-5.
  • Hedwig Weilguny: Das Liszthaus in Weimar. Naŭa eldono. Nationale Forschungs- und Gedenkstätten der Klassischen deutschen Literatur, Weimar 1978.
  • Adolf Mirus: Das Liszt-Museum zu Weimar und seine Erinnerungen. Breitkopf & Härtel, Leipzig 1902.

Eksteraj ligilojRedakti