Altenburg (Vajmaro)

Altenburg estas trietaĝa tradiciriĉa domo en Vajmaro, Germanujo en Jenaer-strato 3. Franz Liszt vivis tie ekde 1848 antaŭ transloĝiĝo je Liszt-domo. Nuntempe uzas multajn ĉambrojn la Liszt-muzikaltlernejo vajmara.

Altenburg en Vajmaro
50.98250211.335319

Historio redakti

La nomo doma devenas el la iama grunda nomo Die Alte Burg. Starigis la domon submarŝalo Friedrich von Seebach en 1811; li estis akompaninta en 1792 dum kampanjo en Franclando lian dukan moŝton Karlo Aŭgusto kaj Goeton. Ekde 1848 loĝis tie ĉi por la daŭro de 13 jaroj Franz Liszt kun sia partnerino Carolyne zu Sayn-Wittgenstein.

Multaj elstaruloj gastis, ekz. Goeto, Bettina von Arnim, Richard Wagner, Hector Berlioz, Friedrich Hebbel, Hoffmann von Fallersleben, Peter Cornelius, Joseph Joachim kaj Hans von Bülow.

Gravaj kunlaborantoj de la tuj kontraŭe troviĝanta Arĥivo goeta-ŝilera kiel Bernhard Suphan kaj ekde 1936 Max Hecker ankaŭ estis tie ĉi loĝantoj. Nek forgesindas ĉi-kuntekste la verkistino Jutta Hecker.[1] En la ĝardeno iam estis la tomboŝtono de Henriette Sophie Wilhelmine von Seebach.

Hodiaŭa utiligo redakti

La Muzikaltlernejo vajmara uzas la domon nuntenpe. Tie ĉi lokas jenaj ĉambroj kaj sekcioj:

  • Franz-Liszt-Zentrum (gvidado: Detlef Altenburg)
  • katedro pri juda muziko
  • DFG-esplorprojektoj "Stimme und Gesang in der populären Musik der USA (1900-1960)" kaj "Melodisch-rhythmische Gestaltung von Jazzimprovisationen. Rechnerbasierte Musikanalyse einstimmiger Jazzsoli"[2]
  • Liszt-Salon
  • dokumentado "Liszt, die Altenburg und Europa".[3]

Referencoj redakti

  1. Informo ĉe kovrilpaĝo de la libro: Jutta Hecker: Die Altenburg – Geschichte eines Hauses. Berlin 1983. ISBN 3-373-00216-8
  2. The Jazzomat Research Project
  3. "Die Altenburg"

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti