Karlo Aleksandro (Saksio-Vajmaro-Eisenach)
Karlo Aleksandro aŭ Karl (Carl) Alexander August Johann (naskiĝis la 24-an de junio 1818 en Vajmaro; mortis la 5-an de januaro 1901 samloke) estis la reganto de Saksio-Vajmaro-Eisenach ekde 1853 ĝis sia morto.
Biografio
redaktiLi estis la dua sed pli aĝa postvivanta filo de Karlo Frederiko de Saksio-Vajmaro-Eisenach kaj de la Granddukino Maria Pavlovna Romanova de Rusio. Lia patrino dungis kiel tutoro por Karl la svisan fakulon Frédéric Soret kiu iĝis proksima konatulo de Johann Wolfgang von Goethe.
Kiam li estis la Hereda Grandduko, Karl Alexander establis fortan amikecon kun Fanny Lewald kaj Hans Christian Andersen, sed tiu proksima rilato haltis en 1849 pro la milito kontraŭ Danio pro la duklandoj de Ŝlesvigo-Holstinio (nome Unua German-Dana Milito). La 8-an de julio 1853 lia patro mortis, kaj Karl Alexander iĝis Granda Duko; sed li prokrastis sian konstitucian enoficiĝon ĝis la naskiĝtago de Goethe, la 28-an de aŭgusto 1853.
La dana aŭtoro kaj poeto Hans Christian Andersen estis registrite enamiĝinta de Karl Alexander,[1] kaj verkis "Mi multe amas la junan dukon, li estas la unua el ĉiuj princoj kiun mi trovas reale alloga".[2]
Referencoj
redakti- ↑ Aldrich. (2001) Who's who in Gay and Lesbian History: From Antiquity to World War II, Volume 1 (angle). Psychology Press, p. 80. ISBN 9780415159821.
- ↑ His dark materials, arkivita versio The Independent, 27a de Marto 2005.