Webicht estas pejzaĝo arbara ene de Vajmaro, Germanujo. Ĝi etendiĝas nordoriente de la urbo inter la kvartalo Tiefurt kaj taluso fervoja (de la linio inter Halle-Bebra) proksime de Webicht-aleo ĝis la komunum-elirejo ĉe Jenaer-strato. Tie troviĝas ankaŭ la forstistejo.

Webicht
Geografia regiono
arbaro [+]

LandoGermanio
- koordinatoj50° 58′ 56″ N, 11° 21′ 21″ O (mapo)50.982311.3557Koordinatoj: 50° 58′ 56″ N, 11° 21′ 21″ O (mapo)


Webicht (Turingio)
Webicht (Turingio)
DEC
Webicht
Webicht
Lokigo de Turingio en Germanio

Map
Webicht
Vikimedia Komunejo:  Webicht [+]
vdr
Karl Buchholz, Webicht (ĉ. 1885)

Priskribo redakti

Ĝin konsistigas plejparte foliarboj (ĉefe fraksinoj, aceroj kaj ulmoj). El la faŭno menciindas Arum maculatum, Corydalis cava kaj Aconitum lycoctonum. La areo nomiĝis en 1378 WebitWepet, kio signifas koton.[1] Ĝi ankaŭ forstekonomie ne malgravas kion atestas i.a. la tiea troviĝo de la vajmara forstadministradejo. Parto arbara proksime al la pafejo nomiĝas Schießhaushölzchen, alia Fuchsleite al kiu tuj apudas Schießhaushölzchen. Troviĝas Fuchsleite kontraŭe al Webiĉt ĉe la strato Tiefurter Allee.

Historio redakti

Dum barokaj tempoj Webicht estis tre ŝatata ĉasadejo kie multaj dukaj ĉasadkampanjoj okazis.[2] En 1778 la kartografo Franz Ludwig Güssefeld faris planon de Webicht.[3]

Krome Webicht ofte aliritis fare de pentremuloj kaj pentrado-studentoj. Arbaran pejzaĝon Waldlandschaft (Webicht bei Weimar) pentris ekz. en 1875 la artisto Karl Buchholz kiun kromnomis Lovis Corinth geniulo de la vajmara pentradoskolo. Ĝi admireblas ĉe Muzeo Lindenau (Altenburg). Ankaŭ Christian Rohlfs ĉerpis de ĝi inspiradon ne malmultan.

Krom klasika Vajmaro (pro la proksimeco de Kastelo Tiefurt), iam meze starinta fazanejo (malkonstruita en 2011) aŭ Kastelo Kromsdorf estas koneksoj ankaŭ al krimoj naziaj. Ĉar en la 5.4.1945 anoj de Gestapo sub la gvidado de SS-ano Hans Helmut Wolff mortpafis tie ĉi 149 kaptitojn tuj antaŭ la enmarŝado de la Usona Armeo kaj sinekstradicio al la amerikanoj. La murdoj faritis kelkajn cent metrojn for de la nuna situo de la memorŝtono. Ĝi metitis en la 3.8.1963 kaj alilokigitis pli malfrue al Tiefurter-aleo apud enirejŝildo komunuma por pli bona atentigo. Tamen la ŝtono ne facile troveblas pro verdo superkreskinta. Dum eltombigo en julio 43 uloj laŭnome povis identiĝi. La viktimoj kremaciitis kaj entombigitis en aŭgusto 1946 ĉe parcelaro de la ĉeftombejo vajmara.

Referencoj redakti

  1. Gitta Günther, Wolfram Huschke, Walter Steiner (eld.): Weimar. Lexikon zur Stadtgeschichte. Hermann Böhlaus Nachfolger, Weimar 1998, p. 483.
  2. Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, ISBN 3-86160-156-7, p. 101-102 - Rilate al la rolo de Goethe koncerne ĉasadojn kp. Maria Wagner: Goethe und die Forstwirtschaft, Verlag Kessel, Remagen 2011. ISBN 3-935638-86-8; Ilse-Sibylle Stapff: Jagd im weimarischen Land: vom Mittelalter bis ins neunzehnte Jahrhundert (Weimarer Schriften Heft 47), Verlag Stadtmuseum Weimar 1992. ISBN 978-3-910053-23-6
  3. https://www.klassik-stiftung.de/service/fotothek/digitalisat/default-d65e79f48a/[rompita ligilo]

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Webicht en la germana Vikipedio.