Ilse-Sibylle Stapff

Ilse-Sibylle STAPFF (naskiĝinta la 10-an de junio 1911 en Vajmaro, mortinta samloke la 28-an de marto 2007) estis germana kronikistino kaj muzeologino. Ŝi laboris tre fruktodone en Vajmaro, Germanujo.

Ilse-Sibylle Stapff
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1911 (1911-06-10)
en Vajmaro
Morto 28-an de marto 2007 (2007-03-28) (95-jaraĝa)
Ŝtataneco Germana Demokratia Respubliko
Okupo
Okupo kronikisto
vdr

Vivo redakti

Ilse-Sibylle Stapff taksitis viva memoro de la urbo Vajmara fare de ministroprezidantino Christine Lieberknecht en la antaŭparoloj por la libro Streifzüge durch die Stadt Weimar. Multaj aferoj kiujn notis ĉi tie Hannelore Henze baziĝis sur memoroj de Ilse-Sibylle Stapff.[1] Stapff skribis i.a pri la ĉasado en Saksio-Vajmaro[2][3] kaj pri la tombejoj vajmaraj.[4] En 1962 ŝi listigis tombojn konservotajn kvankam ŝiaj proponoj ne centprocente obeitis.[5] Kune kun Hannelore Henze ŝi publikigis la menciitan libron pri historia Vajmaro.

Stapff verkis multajn eseojn i.a. por "Rudolstädter Heimathefte".[6] Ŝi ankaŭ postlasis siajn memorojn pri la Nacia Asembleo en Vajmaro[7][8] Krome ĝi pli ol kvaronan jarcenton science kunlaboris ĉe Akademio de Sciencoj de Berlino kaj Brandenburgio[9] Tamen ĝi dum la tuta vivo restis intime ligita al la urbo Vajmaro. Tion atestas ankaŭ per ŝia testamenta donaco de du altvaloraj pentraĵoj al Klassik Stiftung Weimar, de Christian Rohlfs kaj de Carl Arp. Ambaŭ admireblas ĉe Muzeo de la urba kastelo.[10]

Honoroj redakti

En 1999 Stapff iĝis honora membro de la Amikaro de la Urbomuzeo de Vajmaro.

Referencoj redakti

  1. Christine Lieberknecht: Grußwort, ĉe: Hannelore Henze, Ilse-Sibylle Stapff: Streifzüge durch das alte Weimar. Weimar 2004, p. 5.
  2. Stefanie Freyer: Der Weimarer Hof um 1800: Eine Sozialgeschichte jenseits des Mythos, Oldenbourg Verlag München 2013, S. 163.
  3. Ilse Sibylle Stapff: Jagd im Weimarer Land. Vom Mittelalter bis ins 19. Jahrhundert (=Weimarer Schriften, 47), Weimar 1992
  4. Ilse-Sibylle Stapff: Historische Grabstätten in Weimar. Jakobskirche Jakobsfriedhof und historischer Friedhof. Wartburg Verlag, Weimar 2004, ISBN 978-3-86160-157-9.
  5. Roland Bärwinkel: Wie das Fliegenfischen nach Weimar kam, ĉe Bücher sind nur dickere Briefe an Freunde - Festgabe für Michael Knoche, eldonis Christa Jansohn k.a. (=Studien zur englischen Literatur und Wissenschaftsgeschichte, 29), Berlin 2016, ISBN 9783643136169, p. 153. - La artikolo de Bärwinkel temas pri John Horrocks.
  6. Literaturo de Stapff ĉe OPAC de la Landa kaj universitata biblioteko de Jena
  7. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2021-08-31. Alirita 2021-08-31.
  8. https://www.focus.de/wissen/videos/1919-gruendung-der-ersten-republik-weimar-die-geburtsstunde-der-demokratie-und-ihre-gegner_id_5220698.html
  9. Chronik der Stadt Weimar 2007. Arkivita el la originalo je 2021-08-31. Alirita 2021-08-31.
  10. "Das Gedächtnis der Stadt",, TA 10.6.2011

Eksteraj ligiloj redakti