Georg HAAR (naskiĝinta la 17-an de novembro 1887 en Vajmaro, mortinta la 22-an de julio 1945 samloke) estis mecenato kaj notaro germana.

Georg Haar
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1887 (1887-11-17)
en Vajmaro
Morto 22-an de julio 1945 (1945-07-22) (57-jaraĝa)
en Vajmaro
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo notarioadvokato
vdr

Vivo kaj agado redakti

 
Georg-Haar-strato en la vajmara uesto (leterkesto)

Estante filo de komerca konsilisto Otto Haar, vajmara komercisto pri tekstiloj, kortega liveranto kaj fondinto de la en 1868 plej granda vendejo en Vajmaro (Damen- und Kindergarderobe/Modehaus Max Haar, en la hodiaŭa Schiller-strato 5a) li frekventis inter 1897 kaj 1906 la Vilhelmo-Ernesto-gimnazion vajmaran. Poste li studis dum unu semestro jursciencojn en Lozano. Inter 1906 kaj 1907 Haar soldatis en Hanau antaŭ kontinuigo studa en Bonn. La 7-an de novembro 1910 oni doktorigis lin. En 1914 li iĝis kortuma asesoro antaŭ deĵoro advokata en Vajmaro kaj Brunsvigo. En 1920 li eknotaris en Vajmaro. Edzinigis li en 1933 la brunsviganinon Anna Karola Felicitas von Holtum, la eksan edzon de la studkolego Roderich Huch, kiu estis nevo de la poetino Ricarda Huch. La du infanoj, kiujn la edzino jam estis havinta ĉe si malpost la unua edzineco, falis ambaŭ dum la Dua mondmilito. Haar posedis grandan bibliotekon kaj ampleksan kolekton de ruslinvaĵoj.

 
Vilao Haar en Ilm-parko

Testamente (de la 6.6.1945) Haar heredigis pri ĉiajn propraĵojn la urbon Vajmaro por la kazo se la edzino mortus antaŭ li aŭ kune kun li. Ĉi-testamento konis la antaŭkondiĉon ke oni instalu en Vilao Haar en Ilm-parko hejmon por infanoj orfigitaj pro milito. La elspezoj de la vendejo en Schiller-strato kaj ĉiuj lukroj el nemoveblaĵoj estu prenota por la orfej-projekto.

Vilao Haar redakti

La vilaon en Ilm-parko planis en la stilo de novrenesanco kaj laŭ la modelo de Vilao d'Este en Tivoli en 1885 la arkitekto Otto Minkert laŭ komisio de la juristo Werner Voigt. Akiro fare de la Haar-oj fariĝis en 1905; lia familio posedis ĝin ĝis la ŝtatanigo en 1945. En la 22.7.1945 memmortigis sin la geedzecparo pro nescio pri la estonto sub sovetia okupado. Fondaĵon laŭ ties volo instalis la urbo Vajmaro en 1947; ĝi tamen neniiĝis jam en 1952. Kontraŭ la testamenta volo de la donacintoj la hejmo nomiĝis por Rosa Thälmann. La firmao ĉesigitis kaj iĝis popolentrepreno, la nevomeblaĵoj transiris en posedan ŝtatan. Memorigtabulo ĉe la iama Haar-vendejo informas pri la sorto de la mecenato kaj de la edzino. En 1999, kiam Vajmaro estis Eŭropa kulturĉefurbo, la terasoj malsupraj ĉevilaaj rolludis ene de la projekto KünstlerGärten Weimar.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Georg Haar en la germana Vikipedio.