Romia Domo (Weimar)

La Romia Domo (germane: Römisches Haus) estas muzea domo en Vajmaro, supre de Ilm-parko.

Sudokcidenta fasado kun antikva portiko.
Interno antaŭ la restaŭradoj de 1999.
Fotite de oriento, el pli malsupra apudrivera herbejo.

PriskriboRedakti

Similante romian landvilaon troviĝas la domo, rifuĝejo somera de grandduko Carl August, sur elstaranta ronda areo de supre de la Ilm-parko preterkondukanta pado. Ĝi konstruitis inter 1791-97 sub la gvidado de Goeto laŭ la planoj de Johann August Arens. Modeloj estis romiaj-antivkaj kaj renesancaj konstruaĵoj, kion atestas la templa formo kiel ankaŭ la harmoniozaj proporcioj.

Ŝtupoj ĉe la norda kaj suda flankoj kondukas onin al trapasejo kun dorikaj kolonoj kiuj ŝajnigas konstruon sur restoj de antikvaj ruinoj. Tion substrekas ankoraŭ ĉirkaŭanta triglifa friso, la pentrado iluziganta stereoskopian vidon kaj la fresko de Heinrich Meyer pri Apolono kaj la naŭ muzoj (1798). La timpano de la ebena supra muraĵo montras reliefon faritan en 1819 fare de Johann Peter Kaufmann kun per flugiloj ekipita genio kaj alegoriaj prezentoj de agrikulturo kaj hortikulturo, de sciencoj kaj poezio.

KolektoRedakti

La interno estas antaŭ ĉio verko de la dresdena ĉefarkitekto Christian Friedrich Schuricht. En 1999 oni decidis rezigni pri ĉiu meblo ne menciita en la origina ekiparo. Tiel la vizitanto ĝuas neartefaritan impreson pri la aranĝo de la klasicismaj ĉambroj. Viziteblas la vestiblo (kiu servis ankaŭ kiel refektorio), la Blua salono (por festoj kaj akceptoj) kaj la Flava salono (studoĉambro grandduka). La apudaj ĉambroj uzitis pro dormado kaj sinvestado.

Eta daŭra ekspozicio informas pri la historio kaj la evoluo de la linda parka teritorio de laŭlonge la Ilm-riveron kaj prezentas ĝiajn multnombrajn vidindaĵojn.

LiteraturoRedakti

  • Andreas Beyer (eld.): Das Römische Haus in Weimar. Schriftenreihe des Goethe Nationalmuseums Weimar. Stiftung Weimarer Klassik. Hanser Verlag, München/Wien 2001, ISBN 978-3-446-19726-8.

Eksteraj ligilojRedakti

50.97111111111111.335555555556