Otto LESSING (naskiĝinta la 24-an de februaro 1846 en Düsseldorf, mortinta la 22-an de novembro 1912 en Berlino) estis eminenta germana (historiaĵ)skulptisto. Lia laboro ja formis la aspekton de Berlino en la malfruaj 19-a kaj fruaj 20-a jarcentoj. Li estis la filo de la historiisto kaj pejzaĝisto Carl Friedrich Lessing kaj la granda pranevo de poeto Gotthold Ephraim Lessing.

Otto Lessing
Persona informo
Naskiĝo 24-an de februaro 1846 (1846-02-24)
en Duseldorfo
Morto 22-an de novembro 1912 (1912-11-22) (66-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Grunewald Cemetery
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Familio
Patro Karl Friedrich Lessing
Frat(in)o Konrad Lessing
Okupo
Okupo skulptisto • pentristo
vdr
Shakespeare-monumento en la vajmara Ilm-parko, tre konata verko de Lessing

Vivo redakti

Lessing kreis skulptaĵon kaj dekoraciajn arkitekturajn erojn sur la fasadoj kaj internoj de multaj gravaj konstruaĵoj en Germanio, kiel ekzemple ĉe Reichstag, Berliner Dom kaj la Reichsgericht (kasacia kortumo) en Leipzig. Aldone al grandaj publikaj kontraktoj, li ankaŭ dizajnis komercajn konstruaĵojn kaj loĝvilaojn. Ĉe la kulmino de lia kariero en 1911, Lessing estis nomumita senatano de Akademie der Künste kaj ricevis la plej altan ordenon meritan pri sciencoj kaj artoj.

Lia arta eduko komenciĝis pere de la patro, kiu instrukciis lin en pentraĵo. Li poste studis skulptaĵon de 1863-1865 sub Carl Steinhäuser ĉe la artlernejo de Karlsruhe antaŭ iri Berlinon por trejniĝi inter 1865-68 de Albert Wolff. Post tiuj jaroj da trejnado Lessing revenis al Karlsruhe laboronte en la ateliero de Steinhäuser ĝis 1872.

Ĉe la fondo de la Germana Imperiestra Regno kaj post la elekto de Berlino kiel imperia ĉefurbo, Lessing esperis je rapida kariero kaj en la aŭtuno de 1872 li translokiĝis al Berlino. Tie li malfermis laborejon pri dekoracia skulptaĵo ĉe Wartburg-strato en la urbokvartalo Schöneberg (Berlino). La tiame nekonata skulptisto profitis de rekomendoj de sia onklo Robert Carl Lessing, ĉefposedanto de la gazeto Vossische Zeitung kun kontaktoj al influaj politikistoj kaj artistoj. Krome la patro de Lessing ankaŭ ekloĝis en Berlino en 1880 aĉetinte por si prestiĝan loĝejon en la Tiergarten-kvartalo.

La reputacio kaj sukceso de Lessing kreskis ade en la malfrua 19-a jarcento. En 1890, li estis akceptita en la Societo de berlinaj arkitektoj kaj iĝis ilia preferita skulptisto. De tiuj rondoj li ricevis komisionojn por skulptaĵoj kaj reliefoj sur la fasadoj de multaj elstaraj konstruaĵoj, kiel ekzemple la Reichstag, la Berlina urba palaco kaj Berliner Dom. Aldone al grandaj publikaj komisionoj, Lessing ankaŭ dizajnis skulptaĵojn por komercaj konstruaĵoj kaj multaj vilaoj de la nova meza klaso.

Lessing ankaŭ dizajnis monumentajn memstarajn skulptaĵojn. Inter 1886 kaj 1890 li kreis monumenton por sia prapra onklo, Gotthold Ephraim Lessing, sur la Lenné-strato en Tiergarten. Dum ĝia inaŭguro la 14-an de oktobro 1890, al Lessing estis premiita la titolo de profesoro kaj mallongna tempon poste li akceptis instrupozicion en la Instituto de la Muzeo de dekoracia arto en Berlino. Li moviĝis al Wangenheim-strato 10 apud Berlino-Grunewald, kie li konstruis grandan atelieron.

Lia tombo memdizajnita troviĝas sur la tombejo Halensee-Grunewald.

Graveco redakti

La skulptaĵo kaj arkitektura ornamadoj de Otto Lessing ornamas multajn historiajn registarkonstruaĵojn en Germanio, kiel ekzemple la Prusan lordĉambro), Reichstag (germana Imperia Parlamento), Neuer Marstall (nova ĉevalejo), kaj Reichsgericht (kasacia kortumo) en Leipzig. Lia priinterna laboro inkludas la bronzajn pordojn en la Halo de honoro ĉe Zeughaus kaj frapajn vitromozaikojn ene de la Martin-Gropius-domo.

La religiaj verkoj de Lessing inkludas la tri ĉefajn pordojn kaj reliefojn ĉe la Katedralo de Berlino, portaloj kaj internoj de Deutscher Dom, la eniro de Imperiestro-Vilhelmo-Memor-Preĝejo kaj la interno de la Ĉefpreĝejo Sankta Mikaelo (Hamburgo). La Borsig-palaco estas ekzemplo de lia laboro por privataj loĝejoj. Staatsbibliothek (Berlin) kaj Koncertejo de Berlino ankaŭ estas ornamitaj fare de Lessing.

Inter liaj plej gravaj subĉielaj monumentoj menciindas la Lessing-monumento (1890) en Tiergarten, la Herakla-fono sur Lützow-placo (1910), kaj statuoj sur Venko-aleo. Lia statuo de Shakespeare en Vajmaro estas germana ikono de la verkinto; laŭ kritikisto ĝi estus de sidiĝanto fiksrigardanta en la distancon kun konfuzita kaj pripensema rigardo.

Multaj konstruaĵoj kun liaj verkoj estis grave difektitaj en Dua mondmilito kaj pluraj poste disfalis, ekzemple ĉe la iama britia ambasado en Palaco Strousberg, Regna kancelierejo, Urba kastelo de Berlino.

Skribaĵoj redakti

La publikigitaj skribaĵoj de Lessing inkludas:

  • Ausgefuehrte Bauornamente der Neuzeit. Sammlung hervorragender Ornamentausfuehrungen. Berlin: Wasmuth, 1880.
  • Bauornamente Berlins. 100 Tafeln. (2-a eldono) Berlino: Wasmuth, 1890.
  • Schloss Ansbach: Barock- und Roccoco-Dekorationen aus dem XVIII. Jahrhundert Berlin: Wasmuth, 1892.

Literaturo redakti

  • Jörg Kuhn: Otto Lessing (1846–1912). Bildhauer, Kunstgewerbler, Maler. Leben und Werk eines Bildhauers des Späthistorismus, unter besonderer Berücksichtigung seiner Tätigkeit als Bauplastiker. Dissertation, Freie Universität Berlin 1994.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Otto Lessing (sculptor) en la angla Vikipedio.