Marie VERSINI, filino de profesoro de literaturo, kiu devenis el Korsiko, naskiĝis la 10-an de aŭgusto 1940 en Parizo kaj mortis la 22-an de novembro 2021. Jam baldaŭ ŝi komencis lerni dancon kaj aktoradon kaj en teatro ŝi unuafoje debutis en siaj 17 jaroj, kie ŝi rolis sur flanko de Jean-Louis Trintignant.

Marie Versini
Persona informo
Naskonomo Marie Claude Versini
Naskiĝo 10-an de aŭgusto 1939 (1939-08-10)
en 16-a arondismento de Parizo
Morto 22-an de novembro 2021 (2021-11-22) (82-jaraĝa)
en Pabu
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo verkisto • filmaktoro • aktoro
vdr

Ŝi komencis sian internacian filman karieron en 1957 en angla filmo "A Tale of two Cities", en itala "Il Peccato degli Anni Verde", en franca "Junge, mach dein Testament" kun Eddie Constantin, en usona "Paris Blues" kaj en germana filmo "Das schwarz-weiß-rote Himmelbett". En 1963 ŝi ricevis rolon de Nŝo-ĉi (fratino de Winnetou) en germana-jugoslava filmo Winnetou I. Preskaŭ dum la nokto fariĝis el ŝi stelo. Sekvis pluaj filmoj de May kiel Ĵut (1964), Tra sovaĝa Kurdistano (1965), En regno de arĝenta leono (1965) kaj Old Firehand (1966). Ekde tiu tempo ŝi apartenas en Germanio al la plej ŝatataj aktorinoj kaj indianinoj. Fine de la sesdekaj jaroj de la lasta jarcento ŝi laboris precipe por televido.

Marie Versini vivas alterne sur insulo en Atlantiko, alterne en Parizo. Ŝi eldonis sian biografion sub nomo "Ich war Winnetous Schwester" (Mi estis fratino de Winnetou).