Traktato de Verduno
843 traktato dividanta la Frankan Imperion inter la nepoj de Karlo la Granda
(Alidirektita el Traktato de Verdun)
La traktato de Verduno estas internacia jura akto redaktita la 11-an de aŭgusto 843. Ĝi asertis la dividon de la iama Karolida Imperio en tri partojn inter la tri filoj de Ludoviko la Pia (kiuj estis ankaŭ la nepoj de Karlo la Granda). Pri ĝi interkonsentis en 843 la 110 delegitoj de la tri reĝoj en la baziliko Sankta Kastoro, en Koblenz. La interkonsento ne postrestis en skribita formo aŭ ne estis notita.
- Karlo la Kalva ricevis la Okcidentfrankan imperion, Francia occidentalis, kiu fariĝos Francio.
- Lotaro, kiu ankaŭ heredas la imperian kronon, ricevis la plej mezajn teritoriojn, kiuj fariĝos la nedaŭra "Lotaringio" (posta Loreno).
- Ludoviko la Germano ricevis la Orientfrankan imperion, Francia orientalis, kiu fariĝos Germanio kaj la kerno de estonta Sankta Romia Imperio.
Karlo kaj Ludoviko krome plifortigis sian fratan aliancon per la Ĵuroj de Strasburgo (842).