Lotaro la 1-a (Franka Regno)
Lotaro la 1-a (nederlande kaj en mezepoka latino: Lotharius; germane: Lothar; france: Lothaire; itale: Lotario) (795 – 29a de Septembro 855) estis imperiestro (817–855, kunreganta kun sia patro ĝis 840), kaj subreĝo de Bavario (815–817), Reĝo de Italio (818–855) kaj de Meza Frankio (840–855).
Lotaro la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
imperiestro | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Lothar Lothaire | |||||
Naskiĝo | 795 en nekonata loko | ||||
Morto | 29-an de septembro 855 en Prüm | ||||
Tombo | Abatejo de Prüm [#] | ||||
Lingvoj | latina [#] | ||||
Ŝtataneco | Karolida Imperio [#] | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Karolidoj [#] | ||||
Patro | Ludoviko la Pia [#] | ||||
Patrino | Irmingard [#] | ||||
Gefratoj | Ludoviko la Germano • Pipino la 1-a de Akvitanio • Karlo la Kalva • Arnulf of Sens • Gisela • Rotrude • Bertha • Hildegard, princess of Francia [#] | ||||
Edz(in)o | Ermengarde of Tours [#] | ||||
Amkunulo | Doda [#] | ||||
Infanoj | Ludoviko la 2-a de Italio • Lotaro la 2-a de Lotaringio • Karlo de Provenco • Rotrude • Hiltrude • Bertha • Ermengard • Gisela • Carloman [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko • verkisto [#] | ||||
| |||||
Romgermana imperiestro | |||||
Dum | 817–855 (kun sia patro ĝis 840) | ||||
Karolida subreĝo de Bavario | |||||
Dum | 815–817 | ||||
Reĝo de Italio | |||||
Dum | 818–855 | ||||
Reĝo de Meza Frankio | |||||
Dum | 840–855 | ||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Lotaro estis la plej aĝa filo de la Karolida imperiestro Ludoviko la 1-a kaj de lia edzino Irmingard,[1] filino de Ingerman, la duko de Haspinga govo. Kelkajn fojojn, Lotaro kondukis siajn fratojn Pipino de Akvitanio kaj Ludoviko al ribelo kontraŭ ilia patro por protesti kontraŭ klopodoj fari ilian duon-fraton Karlo la 2-a kun-heredanto de la Frankaj teritorioj. Post la morto de sia patro, Karlo kaj Ludoviko kunigis fortojn kontraŭ Lotaro en trijara enlanda milito (840–843). La luktoj inter la fratoj kondukis rekte al la rompo de la Franka Imperio arigita fare de ilia avo Karolo la Granda, kaj metis la fundamenton por la disvolvigo de la modernaj Francio kaj Germanio.[2]
ReferencojRedakti
- ↑ Chisholm, Hugh, eld. (1911). "Lothair I.". Encyclopædia Britannica (11a eld.). Cambridge University Press.
- ↑ William W. Kibler; Grover A. Zinn (1995). Medieval France: An Encyclopedia. Psychology Press. pp. 1065–. ISBN 978-0-8240-4444-2.