Karlo la 2-a (Francio)
Karlo la 2-a (naskiĝis la 13-an de junio 823 en Frankfurto ĉe Majno - mortis la 6-an de oktobro 877 en Avrieux, Savojo), pli konata kiel Karlo la Senhara aŭ Karlo la Kalva (franclingve Charles II aŭ Charles le Chauve) estis franka reĝo de la 9-a jarcento, kiu apartenis al la karolida dinastio. Li estis la nepo de Karolo la Granda, kaj la filo de la imperiestro Ludoviko la Pia kaj de lia dua edzino Judit de Bavario.
Li estis kromnomita "la Senhara" ne pro senhareco, sed ĉar li la 5-an de majo 877 razis sian kranion okaze de la konsekrado de abatejo en Compiègne, kvankam reĝo devas laŭ franka kutimo havi longan hararon.
Pro konfliktoj kontraŭ siaj fratoj pri la divido de la vasta imperio de ilia avo, Karlo devis atendi la finon de sia vivo por akiri la imperian kronon. Li estis reĝo de Okcidenta Frankio ekde 840 ĝis 877, kaj imperiestro ekde 875 ĝis 877.