Ludoviko la 2-a (Francio)
![]() |
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ludoviko la 2-a |
Ludoviko la 2-a (naskiĝis en 846 - mortis en 879), kromnomita Ludoviko la Balbutulo (france Louis II le Bègue) estis la filo de Karlo la 2-a la Senhara kaj de Ermentruda de Orleano. Li unue fariĝis reĝo de Akvitanio en 867, kaj sekve iĝis reĝo de Frankio en 877 (sed sen Provenco, kiun lia patro antaŭe cedis al Bosono de Provenco). Li edziĝis kun Ansgarda de Burgonjo, kiu naskis la du fratojn Ludovikon la 3-a kaj Karlomanon la 2-a. Ludoviko la 2-a sekve edziĝis kun la reĝino Adelajda de Friulo: el tiu edziĝo naskiĝis la estonta Karlo la 3-a post la morto de Ludoviko.
Ludoviko la 2-a Ludoviko la Balbutulo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Reĝo de Okcidenta Frankio | |||||
![]() | |||||
Regado | 877–879 | ||||
Antaŭulo | Karlo la 2-a | ||||
Sekvanto | Ludoviko la 3-a kaj Karlomano la 2-a kune | ||||
Persona informo | |||||
Louis II le Bègue | |||||
Naskiĝo | 846 en nekonata valoro | ||||
Morto | 10-an de aprilo 879 en Compiègne | ||||
Tombo | Compiègne vd | ||||
Lingvoj | franca vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Karolidoj vd | ||||
Patro | Karlo la Kalva vd | ||||
Patrino | Ermentruda de Orleano vd | ||||
Gefratoj | Lothar the Lame • Charles the Child • Carloman • Drogo • Pippin • Charles • Rothilde • Judita de Flandrio • Ermentrude • Hildegard • Gisela • Rotrude vd | ||||
Edz(in)o | Ansgarda de Burgonjo • Adelajdo de Parizo vd | ||||
Infanoj | Ludoviko la 3-a • Karlomano la 2-a • Karlo la 3-a • Ermentrude of France • Gisela der Franken vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monarko vd | ||||
| |||||
Reĝo de Akvitanio | |||||
Dum | 867– | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel montras lia kromnomo, Ludoviko la 2-a emis balbuti. Tio laŭdire malhelpis lin paroladi antaŭ publiko, kaj malutilis lian aŭtoritaton. Kvankam konsekrita duafoje de la papo Johano la 8-a dum la koncilio de Troyes en septembro 878, Ludoviko restis senpotenca reĝo, kiu dependis de la aristokratoj. Li tamen estis sufiĉe saĝa por traktadi kun sia kuzo Ludoviko de Saksio akordon, kiu konfirmis la dividon de Loreno fare de ilia patro en 870.