Karlomano la 2-a
Karlomano la 2-a (naskiĝis en 867, mortis en 884) estis la reĝo de Okcidenta Frankio ekde 879 ĝis 884. Li estis la filo de Ludoviko la 2-a la Balbutulo kaj de Ansgarda de Burgonjo.
Karlomano la 2-a | ||
---|---|---|
Reĝo de Okcidenta Frankio | ||
![]() | ||
Regado | 879 - 882 kune kun frato Ludoviko la 3-a, 882 - 884 sole | |
Antaŭulo | Ludoviko la 2-a | |
Sekvanto | Karlo la 3-a la Dika | |
Persona informo | ||
Carloman II | ||
Naskiĝo | 867 | |
Morto | 6-an de decembro 884 en Les Andelys | |
Mortis pro | ĉasakcidento [#] | |
Tombo | Baziliko de Saint-Denis [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Karolidoj [#] | |
Patro | Ludoviko la 2-a [#] | |
Patrino | Ansgarda de Burgonjo [#] | |
Gefratoj | Gisela der Franken • Ermentrude of France • Ludoviko la 3-a • Karlo la 3-a [#] | |
Profesio | ||
Okupo | politikisto [#] | |
Reĝo de Akvitanio | ||
Dum | 880-882 | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Lia guvernisto nomiĝis Théodoric de Vergy. En 879, Karlomano fariĝis reĝo kune kun sia frato Ludoviko la 3-a, kun kiu li dividis la reĝlandon en 880 : Karlomano akiris Akvitanion kaj Burgonjon. Post la morto de Ludoviko en 882, li restis la sola reganta reĝo.
Karlomano mortis la 12-an de decembro 884 pro senintenca vundo fare de akompananto dum ĉasado en la forsto de Bézu (hodiaŭ la forsto Lyons-la-Forêt, inter Rouen kaj Gournay-en-Bray). Ĉar li estis nur 17-jarojn aĝa, Karlomano ne jam havis heredanton. Li estis entombigita en la baziliko de Saint-Denis.
Ĉar la lasta filo de Ludoviko la 2-a, Karlo la 3-a, estis ankoraŭ tro juna, la nobeloj de la reĝlando alvokis la imperiestron Karlon la 3-an la Dikan por plenumi la regentadon.