Ekzistas alia longperioda kometo nomita West: C/1978_A1 (ankaŭ konata kiel 1977 IX, 1978a).


La kometo West, oficiale konata kiel C/1975 V1 estis spektinda kometo kiu fariĝis la Granda Kometo de 1976.

C/1975 V1 (West)
hiperbola kometo
Malkovro
Malkovrita de: Richard M. West
Dato de malkovro: 10a de aŭgusto 1975
Aliaj nomoj: 1976 VI, 1975n
Orbitaj karakterizojA
Epoko: 2442840.5 a
Afelio: 13560 AU
Perihelio: 0.58 AU
Granda duonakso: 6,780.20 AU
Discentreco: 0.99997
Orbita periodo: 558,306.4201 a
Klinangulo: 43.0664°
Lasta perihelio: 25a de februaro, 1976
vdr

Malkovro redakti

Ĝi estis malkovrita per fotado por Richard M. West, de European Southern Observatory, la 10a de aŭgusto 1975, kaj atingis sian plej grandan brilecon en marto 1976; atingis brilecon -3 en sia perihelio. Dum sia plej granda brileco, astronomoj eĉ kapablis studi ĝin dum tage.

Spite ĝia spektinda brileco, la kometo West ne atingis grandan reperkuton en la medioj. Parte tio ŝuldis al la seniluziigo kiu kaŭzis la kometo Kohoutek.

Oni kalkulis la orbita periodo de ĉi tiu kometo en 558.000 jaroj.

Rompiĝo redakti

Dum la flugado de la kometo tra la interna Sunsistemo, eble la unuan fojon dum 500.000 jaroj, ĝia kerno rompiĝis en kvar pecoj kiam ĝi flugis je malpli ol 30 milonoj de km de la Suno.

La unua raporto pri ĉi tiu rompiĝo aperis la 7a de marto 1976 je 12:30UT. Poste la astronomo Steven O'Meara, uzante la 9-cola Refraktoro Harvard, anoncis ke unu el tiuj fragmentoj rompiĝis je du novaj pecoj la 18a de marto.