Yandex (Jandeks, ruse Яндекс) estas rusa serĉilo kaj portalo, la plej uzata de rusaj parolantoj[2]. La serĉilo bazita en Moskvo estis kreita en 1997 fare de Arkadij Voloĵ.

Яндекс
Yandex

Yandex Logo 2021.png
Fondita en 1997
Sidejo Moskvo Flago-de-Rusio.svg Rusio
Estr(ar)o Arkadij Voloĵ
Dungitoj 1000-2000
Spezosumo $439,7 milionoj (2010)[1]
Agokampo Interreto
Serĉilo
TTT yandex.ru ruse
yandex.com angle
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Laŭ komuna studo de TNS, FOM (Instituto de rusaj studoj) kaj Comcon, Yandex estas la plej granda kaj plej uzita serĉilo en la ruslingva interreto. La stud- institucioj bazas sin ĉefe sur la indico de aŭdienco kaj la nombro de serĉoj en la serĉilo (penetrado).

La kompanio fariĝis profita nur ekde 2002 kaj en 2004 ĝi estis vendita por prezo de 17 milionoj da usonaj dolaroj, kio reprezentas dekoble la spezon de 2002. La neta profito de la kompanio supreniris al 7 milionoj da usonaj dolaroj.

En Rusio, en decembro 2013, Yandex, per 62% da priserĉoj, estas preferita al Google (27%)[3].

Sekvante interkonsentojn kun la Mozilla-Fondaĵo, Yandex estas la defaŭlta serĉilo de Mozilla Firefox en Rusio kaj Turkio[4].

La 13-an de oktobro 2015, Microsoft subskribis interkonsenton kun Yandex por ke ĝi fariĝu la defaŭlta serĉilo de Edge en Rusio kaj Turkio[4].

HistorioRedakti

En 2002 ekfunkciis la elektronika pagsistemo Yandex Mono.

En 2000 ekfunkciis la vendoplatformo Yandex Market (ruse Яндекс.Маркет) kaj retpoŝto Yandex Poŝto (ruse Яндекс.Почта).

En 2010 ekfunkciis la elsendoflua muzikservo Yandex Muziko (ruse Яндекс.Музыка).

En 2011 aperis la maŝintraduka servo Yandex Tradukilo (ruse Яндекс.Переводчик).

En 2012 ekfunkciis la retservo kaj nuba stokejo Yandex Disko (ruse Яндекс.Диск).

En 2014 aperis la poŝtelefona aplikaĵo por spuri publikan transporton Yandex Transporto (ruse Яндекс.Транспорт).

En 2015 ekfunkciis la elsendoflua muzikservo Yandex Radio (ruse Яндекс.Радио).

En 2018 aperis la manĝolivera servo Yandex Manĝaĵoj (ruse Яндекс.Еда). Servoj Yandex Muziko, Yandex Afiŝo, Yandex Televidprogramo kaj Kinopoisk estis kunigitaj je aparta grupo[5].

La 23-an de julio 2020 Yandex iĝis la sola posedanto de Yandex Market dum la sola posedanto de Yandex Money iĝis Sberbanko[6].

La 10-an de marto 2021 ekfunkciis servo Yandex Pay[7].

La 31-an de marto 2021 Yandex afiŝis la novan logotipon, kiu inkluzivas ankaŭ novan signon forme de litero Я en ruĝa cirklo. Tio okazis ĉar la kompanio grave transformiĝis je sistemo de servoj ne rekte rilataj al serĉado en Interreto. La serĉokampo en la retserĉilo ankaŭ estis modifita tiel ke ĝi ne plu ripetas la formon de sago-montrilo[8].

En julio 2021 Yandex aĉetis bankon Akropol, paginte 1,1 miliardojn da rubloj. Danke al tio la kompanio ricevis bankajn licencojn, do eblecon evoluigi proprajn financajn servojn. Antaŭe Yandex intertraktis kun Tinkoff Bank, sed lastmomente ĝia posedanto Oleg Tinkof publike nuligis ĉiujn interkonsentojn[9].

En aŭgusto 2021 Yandex anoncis kompletan elaĉeton de parto de Uber en Yandex Manĝaĵoj, Yandex Butiko kaj Yandex Liverado kaj en komercoj ligitaj al senŝoforaj aŭtoj kaj liverrobotoj; kunlaborado en Yandex Taksio daŭros[10].

Virtuala retumadoRedakti

Yandex estas stariganta grandan servon de "virtuala retumado" en la plej multaj landoj de Orienta Eŭropo[11].

Porinfana horloĝoRedakti

En 2018 rusia kompanio Elari kune kun Yandex prezentis porinfanan saĝhorloĝon Elari KidPhone 3G kun virtuala asistanto Alisa. La dezajnistoj konsideris specifaĵojn de la infana parolo. En la aparato funkcias filtrilo, kiu enlasas nur porinfanan enhavon. Danke al ena videokamerao KidPhone 3G eblos telefoni ne nur voĉe, sed ankaŭ kun bildoj. Haveblas ankaŭ bazaj funkcioj de la saĝhorloĝoj: GPS-spurilo, kiu ebligas al la gepatroj spuri trovlokon de la bebo, SOS-butono kaj reĝimo "Je lecionoj", kiu haltigas ĉiujn funkciojn krom SOS, GPS kaj horloĝo.

BildgalerioRedakti

ReferencojRedakti

  1. http://sec.gov/Archives/edgar/data/1513845/000104746911004772/a2203977zf-1a.htm#co46101_selected_consolidated_financial_data
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-14. Alirita 2017-05-31.
  3. http://www.liveinternet.ru/stat/ru/searches.html?slice=ru;period=month
  4. 4,0 4,1 Google ne sera plus le moteur par défaut de Firefox en Turquie. www.numerama.com. Alirita 2015-03-26.
  5. Евгений Калюков (2018-01-10) «Яндекс» выделил в отдельную компанию свои медиасервисы (ruse). RBC. Arkivita el la originalo je 2022-05-14. Alirita 2022-05-25.
  6. Яндекс и Сбербанк закрыли сделку по реструктуризации Яндекс.Маркета и Яндекс.Денег (ruse). Yandex (2020-07-23). Arkivita el la originalo je 2022-05-13. Alirita 2022-05-19.
  7. Яндекс запустил сервис для оплаты покупок Yandex Pay (ruse). Yandex (2021-03-10). Arkivita el la originalo je 2022-04-23. Alirita 2022-05-19.
  8. Яндекс поменял логотип. Yandex (2021-03-31). Arkivita el la originalo je 2021-06-08. Alirita 2022-05-19.
  9. Яндекс закрыл сделку по покупке банка (ruse). Yandex (2021-07-16). Arkivita el la originalo je 2021-07-22. Alirita 2022-05-19.
  10. Яндекс выкупает доли Uber в Яндекс.Еде, Лавке, Доставке и беспилотниках (ruse). Yandex (2021-08-31). Arkivita el la originalo je 2022-04-20. Alirita 2022-05-19.
  11. https://maps.yandex.com/213/moscow/?ll=37.616258%2C55.753233&z=14&rtext=&rtt=auto&l=stv%2Csta&panorama[point]=37.620959%2C55.759009&panorama[direction]=249.835625%2C5.219602&panorama[span]=130.000000%2C65.609375

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

FontoRedakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Yandex en la franca Vikipedio.