Yandex Fotoj (ruse Яндекс.Фотки) estis la fotogastiga servo de la rusia teknologia korporacio Yandex. Ĝi unuafoje aperis en 2000[1], sed estis relanĉita la 16-an de aprilo 2007[2] kaj likvidita en 2018.

Yandex Fotoj
ruse Яндекс.Фотки
bildodiskonigo
Lando  Rusio
Retadreso fotki.yandex.ru
Kategorio fotogastigado
Lingvo(j) rusa
Posedanto Yandex
vdr

Historio redakti

La 27-an de junio 2000 Yandex anoncis aperon de Yandex Fotoj kiel servo ebliginta mendi en fotejoj Kodak Express ciferecigon de siaj fotobendoj, ricevi ilin per ligilo en Interreto kaj konservi je fotoalbumo en Narod.ru[1].

La 16-an de aprilo 2007 la servo estis relanĉita[2] kaj la 20-an de decembro aperis movtelefona aplikaĵo por Yandex Fotoj, kiu funkciis surbaze de Symbian kaj Windows Mobile kaj ebligis rapidan alŝutadon de la fotoj[3].

La 20-an de novembro 2008 la uzantoj ricevis eblecon krei propran fotomapon, indikante lokojn kie estis faritaj respektivaj fotoj per API de Yandex Mapoj, lanĉita la 13-an de novembro. Tiutempe en la retejo estis stokitaj pli ol 26 milionoj da fotoj, ĉiumonate ĝin vizitadis po ĉirkaŭ 3 milionoj da uzantoj[4].

En novembro 2011 la retejon vizitis 10,7 milionoj da homoj, ĉiutage aldoniĝis po pli ol 260 mil fotoj[5].

La 24-an de januaro 2012 en la retejo ekfunkciis teknologio de vizaĝrekonado Face.com. Necesas kelkfoje indiki personojn sur fotoj post kio la sistemo aŭtomate rekonos ilin sur la novaj bildoj kaj petos konfirmi tion. La teknologio jam estis uzata en kelkaj sociaj retoj. Aŭtune 2010 Yandex iĝis minoritata akciulo de Face.com[5].

La 14-an de majo 2014 ekfunkciis fotoredaktilo, proponanta diversajn efektojn, glumarkojn, tranĉadon ks[6].

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Яндекс.Фотки - оцифровка пленок (ruse). Yandex (2000-06-27). Arkivita el la originalo je 2018-01-29. Alirita 2023-04-11.
  2. 2,0 2,1 Новые сервисы общения на Яндексе! (ruse). Yandex (2007-04-16). Arkivita el la originalo je 2022-04-27. Alirita 2023-04-12.
  3. Яндекс.Фотки стали мобильными (ruse). Yandex (2007-12-20). Arkivita el la originalo je 2023-02-21. Alirita 2023-04-12.
  4. Персональные фотокарты на Яндексе (ruse). Yandex (2008-11-20). Arkivita el la originalo je 2023-04-18. Alirita 2023-04-18.
  5. 5,0 5,1 Яндекс.Фотки стали находить на снимках лица (ruse). Yandex (2012-01-24). Arkivita el la originalo je 2022-12-08. Alirita 2023-04-26.
  6. На сервисах Яндекса появился редактор фотографий (ruse). Yandex (2014-05-14). Arkivita el la originalo je 2023-04-28. Alirita 2023-04-28.