Yandex Plus

abonservo de Yandex

Yandex Plus (ruse Яндекс.Плюс) estas abonservo de la rusia teknologia konzerno Yandex, ebliganta ricevi pliajn servojn, rabatojn kaj avantaĝojn kadre de la eko-sistemo de Yandex. Ĝi funkcias ekde la 29-a de majo 2018 kaj alireblas en pluraj landoj[1].

Yandex Plus
ruse Яндекс.Плюс
Subskripcio
Priskribo abonservo
Lando Rusio
Retadreso https://plus.yandex.ru
Lingvo(j) ruse, angle, armene, kartvele, kazaĥe, rumane, turke, uzbeke
Posedanto Yandex
Registriĝo jes
Fondiĝo la 29-an de majo 2018
Stato aktiva
vdr

Historio redakti

En aprilo 2019 Alfa-Bank kaj Tinkoff Bank komencis eldonadon de kunlaboraj kartoj Yandex Plus, kiuj havis pliajn avantaĝojn kaj estis senpagaj[2]. En septembro 2020 ambaŭ bankoj faris la kartojn pagendaj kaj nuligis multajn avantaĝojn[3]. En januaro 2022 Tinkoff Bank ĉesigis eldonadon de la kartoj Yandex Plus[4]. La 1-an de aprilo 2022 tion faris ankaŭ Alfa-Bank[5].

En majo 2019 aperis familia abono, do ebleco krei grupon de uzantoj, kiuj ĝuos la samajn avantaĝojn sen pagi ion[6].

En julio 2021 aperis ebleco ricevi ĉe Yandex Vojaĝoj 10% kompensojn forme de poentoj de Yandex Plus[7].

Statistiko redakti

En 2019 Yandex Plus havis 2 milionojn da abonantoj[8]. En oktobro 2020 nombro de la abonantoj superis 5 milionojn. La servo estis abonebla en alireblas en Rusio, Belorusio, Kazaĥio, Uzbekio kaj Israelo[9]. En oktobro 2021 nombro de la abonantoj superis 10 milionojn[8], fine de 2021 — 12 milionojn[10].

Funkciado redakti

 
Premio de la konkurso Wiki Tolmach forme de duonjara abono de Yandex Plus. 2019.

Abonanto de Yandex Plus povas[11]:

  • uzi ĉiujn funkciojn de Yandex Muziko, ekzemple elŝuti iujn ajn sontrakojn al sia telefono kaj aŭskulti muzikon je alta sonkvalito;
  • havi konstantan 10% rabaton ĉe Yandex Taksio laŭ tarifoj Komfort, Komfort+ kaj Business;
  • havi senpagan liveradon de la mendoj ĉe Yandex Market se ilia kosto superas 1499 rublojn;
  • spekti filmojn kaj televidseriojn sen reklamo en komputila versio de Kinopoisk;
  • pliaj 10 Gb ĉe Yandex Disko;
  • uzi respondilon de Alisa;
  • uzi specialajn proponojn.

Yandex Plus estas abonebla kontraŭ modesta pago por ĉiu uzanto de Yandex. Ĝi ebligas liberan aliron al la servoj de Yandex Muziko kaj Kinopoisk, kolektadon de premiaj poentoj ricevataj ene de la eko-sistemo Yandex kaj ilian uzadon, donas pliajn avantaĝojn kaj rabatojn. Ekzemple oni povas ricevi poentojn Yandex Plus pro la mendo en Yandex Manĝaĵoj kaj poste uzi ilin por pagi veturon per Yandex Taksio. La abonanto de familia abono (Multi Plus) rajtas konekti al sia grupo ĝis tri pliaj uzantoj de Yandex, kiuj ĝuos la samajn avantaĝojn sen pagi ion; ĉiu el ili havos propran konton kie kolektiĝos kaj uzeblos liaj premiaj poentoj kaj estos ricevanta personajn proponojn de Yandex[6].

En 2021 la estro de la servo Andrej Gevak konstatis ke la plej multaj abonantoj estas allogataj de ebleco spekti filmojn kaj televidseriojn ĉe Kinopoisk[12].

Yandex Plus alireblas en pluraj landoj. Se abonanto foriras al alia lando, kie la servo ankoraŭ ne funkcias, li plu havos poentojn de Yandex Muziko kaj Yandex Disko, sed ne la aliajn[1].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Подключить подписку Плюс (ruse). Yandex. Arkivita el la originalo je 2022-05-24. Alirita 2022-05-24.
  2. Карта с плюсами (ruse). Yandex (2019-04-23). Arkivita el la originalo je 2020-02-03. Alirita 2022-05-24.
  3. Галина Мубаракшина (2020-09-01) «Альфа-банк» следом за «Тинькофф» усложнил условия карты «Яндекс.Плюс» (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-04-27. Alirita 2022-05-24.
  4. Рустам Бегалиев (2021-12-24) Карта «Яндекс.Плюс» от Тинькофф Банка уходит в прошлое (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-24. Alirita 2022-05-24.
  5. Злюк Бессон (2022-03-23) Альфа–Банк и Яндекс Плюс всё (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-24. Alirita 2022-05-24.
  6. 6,0 6,1 Яндекс запустил семейную подписку Плюс (ruse). Yandex (2019-05-23). Arkivita el la originalo je 2022-04-26. Alirita 2022-05-24.
  7. Яндекс.Путешествия стали начислять кешбэк баллами Плюса (ruse). Yandex (2021-07-30). Arkivita el la originalo je 2021-08-19. Alirita 2022-05-24.
  8. 8,0 8,1 Маша Цепелева (2021-10-18) Количество подписчиков «Яндекс.Плюса» выросло за год в два раза — до 10 млн человек (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2022-05-16. Alirita 2022-05-24.
  9. Число подписчиков Яндекс.Плюса в России превысило 5 миллионов (ruse). Yandex (2020-10-23). Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-24.
  10. Яндекс объявляет финансовые результаты за IV квартал 2021 года и 2021 год (ruse). Yandex (2022-02-15). Arkivita el la originalo je 2022-05-17. Alirita 2022-05-24.
  11. Яндекс запускает подписку на свои сервисы — Яндекс.Плюс (ruse). Yandex (2018-05-29). Arkivita el la originalo je 2020-01-14. Alirita 2022-05-24.
  12. Валерия Лебедева (2021-10-18) «Все больше людей осознанно платит за контент» (ruse). Kommersant. Arkivita el la originalo je 2022-04-13. Alirita 2022-05-24.