Yandex Disko

nuba servo de Yandex

Yandex Disko (ruse Яндекс.Диск) estas la nuba stokejo posedata de la rusia firmao Yandex. Ĝi ebligas al la uzantoj stoki siajn datumojn en nubo kja transdoni ilin al aliaj uzantoj en Interreto. La registriĝo estas libera kaj senpaga. La servo funkcias ekde aprilo 2012.

Yandex Disko
(ruse Яндекс.Диск)
Yandex Disko (ruse Яндекс.Диск)
Yandex Disko
(ruse Яндекс.Диск)
nuba konservado • retservonuba komputado
Priskribo nuba stokejo, retservo
Lando Rusio
Retadreso disk.yandex.ru/ ruse
disk.yandex.com ruse
disk.yandex.com/? angle
disk.yandex.com/? ukraine
disk.yandex.com/? turke
Lingvo(j) ruse, angle, ukraine, turke
Posedanto Yandex
Registriĝo aprilo 2012
Stato aktiva
vdr

Antaŭ lanĉo de la servo similan funkcion plenumis la servo Yandex Popolo (ruse Яндекс.Народ). La ĉefaj konkurantoj estas Nubo Mail.ru[1], Google Drive kaj Dropbox.

Historio redakti

2012 redakti

2013 redakti

  • La 17-an de januaro estis fermita la dosiergastiga servo Yandex Popolo. Ekde tiu momento Yandex Disko iĝis la sola ilo por stokado kaj interŝanĝado de la dosieroj ĉe Yandex.
  • La 28-an de januaro aperis la versio 0.7.0, en kiu aperis elektebla sinkronigado de dosierujoj[8].
  • La 8-an de februaro posedantoj de tabulkomputiloj Sony Xperia Tablet S, aĉetitaj en Rusio, ricevis eblecon grandigi sian diskospacon ĉe Yandex Disko ĝis 50 Gb. Por tio necesis nur instali la aplikaĵon sur tabulkomputilon, lanĉi ĝin kaj eniri sub sia nomo[9].
  • La 1-an de marto aperis ebleco ekde la versio 0.9.0 uzi Yandex Disko kiel nuban servon, integrante ĝin en la oficejan pakaĵon Microsoft Office 2013[10].
  • La 21-an de marto aperis sciigoj de Yandex Disko pri invitoj al komunaj dosierujoj.
  • La 18-an de aprilo en la versio 0.10 ekfunkciis ebleco aŭtomate alŝuti fotojn kaj filmetojn el ciferecaj kameraoj kaj eksteraj informoportiloj. La uzanto ricevas por tio kromajn 32 Gb por duonjaro[11].
  • La 22-an de aprilo aperis ebleco interŝanĝi la dosierujojn kun aliaj uzantoj.
  • La 23-an de majo en Web-interfaco aperis ebleco elŝuti dosierujon forme de arkivo[12].
  • La 27-an de majo en la nova versio de la kliento por iOS ekfunkciis fotofoliumilo kaj plenekrana rigardado de dosieroj ĉe iPad[13].
  • La 28-an de majo aperis kliento por Windows Phone 7 kaj Windows Phone 8[14].
  • La 13-an de junio en klientoj por iOS kaj Android aperis funkcio de aŭtomata alŝutado de la fotoj kaj filmetoj.
  • La 17-an de junio aperis integriĝo kun la rusia servo Handy Backup, ebligante aŭtomate plenumi rezervan kopiadon de la dosieroj al la nubo.
  • La 3-an de julio pliboniĝis funkciado de la Tiru kaj Ĵetu-funckioen: por alŝuti dosieron al Yandex Disko sufiĉas malfermi la ĉefpaĝon de Yandex kaj tiri la dosieron tien.
  • La 5-an de julio aperis ebleco trarigardi en la Web-interfaco de Yandex Disko arkivojn kaj dosierojn, sekurigitajn per pasvortoj.
  • La 30-an de julio aperis ebleco aĉeti plian diskan spacon.
  • La 13-an de aŭgusto aperis ebleco foliumi bitlibrojn de la formatoj .fb2 kaj .epub[15].
  • La 14-an de aŭgusto en poŝtelefonaj klientoj de la servo aperis ebleco transloki kaj alinomi la dosierojn kaj dosierujojn[16].
  • La 27-an de aŭgusto aperis la unua versio por Linux[17].
  • La 7-an de oktobro Yandex donis liberan aliron por web-fakuloj al komponanto de interfaco, kiu ebligas interŝanĝi dosierojn pere de Yandex[18].
  • La 15-an de oktobro okazas renovigo de la interfaca dezajno de dosierujoj, kundividataj kun aliaj uzantoj.
  • La 14-an de novembro aperis ebleco kundividi la dosierojn ne nur pere de ligilo, sed ankaŭ per QR-kodo. Avantaĝo estas ke QR-kodo ne dependas de la dosieruja enhavo kaj post ĝia renovigo ne bezonas korektadon.
  • La 15-an de novembro ekfunkciis serĉado tra alŝutitaj dosieroj.
  • La 18-an de novembro aperis aktualigo de la kliento por la Unix-similaj sistemojen. Krom forigo de pluraj eraroj, eblas labori per prokurilo, instalita en sistemo[19].
  • La 30-an de novembro aperis la versio 1.1.5, kiu enhavis kritike gravan cimon. Dum aktualigo la instalilo provis forigi sisteman sekcion de la komputilo, kio kaŭzis malsukcesajn lanĉojn de aliaj instalitaj programoj kaj malvalidigon de Windows. La 2-an de decembro la cimo estis forigita kaj aperis la versio 1.1.8. Ĉiuj uzantoj, lanĉintaj la eventuale danĝeran version, ricevis rekompence po 200 Gb da plia spaco por eterne, senkonsidere ĉu koncerna uzanto vere spertis iujn damaĝojn aŭ ne[20].
  • La 12-an de decembro en Web-interfaco aperis ebleco spekti videaĵojn[21].

La 16-an de decembro ekfunkciis montrado de miniaturoj de ankoraŭ ne malfermitaj dosieroj[22].

2014 redakti

La 23-an de januaro ekfunkciis la servo Yandex Translokilo (ruse Яндекс.Переезд) por transigi kontaktojn inter iPhone, iPad kaj telefonoj kaj komputiloj surbaze de Android[23].

2015 redakti

La 16-an de novembro aperis ebleco redakti kaj krei en Web-interfaco dosierojn de Microsoft Office[27].

2016 redakti

La 15-an de januaro aperis sekcio Historio (ruse История) en Web-interfaco[30].

  • La 30-an de marto la Ekrankopiilo (ruse Скриншотер) estis aktualigita ĝis la versio 2.0[31].
  • La 18-an de aprilo aperis sekcio Lastaj dosieroj (ruse Последние файлы)[32].
  • La 12-an de majo ŝanĝiĝis la sekcio Ĉiuj fotoj (ruse Все фото) por iOS. La fotoj grupiĝas laŭ lokoj kaj tempoj de fotado en Momentoj (ruse Моменты) kaj prezentiĝas je kronologia ordo. Oni povas nomi Momentojn kaj interŝanĝi ilin kun geamikoj forme de albumoj[33].
  • La 17-an de majo aperis la sekcio Lastaj dosieroj (ruse Последние файлы) por Android[34].
  • La 15-an de julio en la nova versio de Yandex Disko aperis la enmuntita muzikludilo[35].
  • La 16-an de aŭgusto ekfunkciis komentoj kaj ŝatoklakoj por publikaj dosieroj[36].
  • La 24-an de novembro ekfunkciis la beta-versio de Bendo (ruse Лента), en kiu aperas kronologie ordigitaj eventoj kun rilataj dosieroj, dosierujoj kaj ligiloj[37].
  • La 14-an de decembro ekfunkciis la beta-versio de Yandex Disko 2.0, kies ĉefa specifaĵo estas ke ĝi stokas la dosierojn sole en nubo[38].

2017 redakti

  • De la 3-a de aprilo ĝis la 3-a de julio Yandex Disko donacis po 32 Gb al ĉiu agordinta sian poŝtelefonon por aŭtomata alŝutado de la dosieroj[39].
  • La 26-an de aprilo ekfunkciis komentoj al komunaj dosierujoj[40].
  • De la 1-a de septembro ĝis la 1-a de decembro Yandex Disko donacis po 32 Gb al ĉiuj studentoj kaj instruistoj, por kio necesis nur sendi al la firmao foton de sia malfermita studenta libreto aŭ instruista paspermesilo[41].
  • La 7-an de decembro malaperis limigoj por stokado de la fotoj kaj filmetoj, alŝutitaj per poŝtelefono[42].

2018 redakti

2019 redakti

  • La 26-an de marto Noticoj (ruse Заметки) ekfunkciis en la beta-versio por Android[47].
  • La 11-an de junio aperis ebleco redakti Noticoj en iu ajn loko — poŝtelefona kliento por Android, tiu komputila en Vindozo aŭ rekte en retumilo. Noticoj estas sinkronigataj, do oni povas daŭrigi laboron en iu ajn aparato sen perdi la antaŭajn enskribojn[48].
  • La 26-an de septembro ekfunkciis "saĝaj albumoj", kiuj aŭtomate formiĝas klasifikante fotojn. La plej belaj trafas la albumon Bela (ruse Красивое, dum la dubindaj kolektiĝas en la albumo Klasifiki (ruse Разобрать). Aperis la albumoj Kamerao (ruse Камера), Ekrankopioj (ruse Скриншоты) kaj Video (ruse Видео)[49].

Funkciado redakti

La servo estas senpaga[50], sed eblas grandigi diskospacon kio estas pagenda[51]. Defaŭlte oni ricevas 10 Gb, kiujn eblas grandigi ĝis 20 Gb kaj pli, profitante diversajn promociojn[52].

Oni povas alŝuti dosierojn per la kliento aŭ rekte en retumilo. Trarigardi publikajn ligilojn povas ankaŭ neregistritaj uzantoj[53]. Eblas krei komunajn dosierujojn kaj doni al uzantoj rajtojn pri rigardado aŭ redaktado. Komunaj dosierujoj ne okupas diskospacon de aliaj uzantoj, konsumante nur tiun de la posedanto, kiu donis al ili aliron al la dosierujoj[54].

Kliento Yandex Disko redakti

Yandex Disk
ruse Яндекс.Диск
 
Aŭtoro Yandex
Lasta stabila versio Microsoft Windows: 3.0.5.2312
(la 5-a de septembro 2018)
Operaciumo plursistema (iOS, Android, Linux, Windows ktp)
Lingvo(j) ruse, angle, ukraine, turke
Evoluigstato en evoluo
Permesilo senpaga programaro
Retejo disk.yandex.ru/,%20https://disk.yandex.com/?ncrnd=3852%2C+https%3A%2F%2Fdisk.yandex.com%2F%3Fncrnd%3D1159%2C+https%3A%2F%2Fdisk.yandex.com%2F%3Fncrnd%3D7414%2C+https%3A%2F%2Fdisk.yandex.com%2F%3Fncrnd%3D7591
 
 
vdr

Eblecoj redakti

  • Alŝuti dosierojn ĝis 50 Gb grandajn (pli ol 10 Gb grandajn oni prefere alŝutu per la kliento)[55].
  • Stokado de dosieroj sen tempolimigoj.
  • Transsendado de la dosieroj laŭ ĉifrita konekto.
  • Kontrolado de la dosieroj per kontraŭvirusilo.
  • Sinkronigado de la dosieroj inter ĉiuj aparatoj de uzanto.
  • Ricevado de publikaj hiperligiloj al alŝutitaj dosieroj (ili kondukas ne al dosiero mem, sed al paĝo kie eblas anticipe rigardi ĝin kaj se necese elŝuti).
  • Enmuntita en Web-versio flash-ludilo por muziko kaj video.
  • Trarigardo de dokumentoj, inkluzive de tiuj grafikaj.
  • Stokado de fotoj el la servo Yandex Fotoj en nelimigita nombro (ili ne konsumas la diskospacon)[56].
  • Kreado de albumoj el fotoj, stokataj en malsamaj dosierujoj[57].
  • Redaktado de alŝutitaj dosieroj per enmuntita grafika redaktilo.
  • Administrado de dosieroj, stokitaj de uzantoj en la servoj Yandex Poŝto kaj Yandex Popolo.
  • Serĉado de senditaj kaj ricevitaj sendaĵoj[58].
  • Malfermo de aliro ebliganta al kelkaj uzantoj rigardadon aŭ redaktadon de dosieroj[59].
  • Restarigado de malnovaj versioj de la dosieroj, konservataj ĝis 90 tagojn[60].

Ĉefaj platformoj redakti

Akcepteblaj formatoj de dosieroj redakti

Yandex Disko subtenas retan rigardadon kaj ludadon de jenaj dosierformatoj:

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Антон Благовещенский (2013-08-26) Mail.ru запустил конкурента "Яндекс.Диску" и Google Drive (ruse). Rosijskaja gazeta. Alirita 2019-10-21.
  2. Яндекс.Диск — полетели! (ruse). Yandex (2012-04-05). Arkivita el la originalo je 2012-06-26. Alirita 2019-10-21.
  3. Яндекс.Диск открывает API (ruse). Yandex (2012-05-03). Alirita 2019-10-21.
  4. Бортовой журнал Яндекс.Диска, день 48-й (ruse). Yandex (2012-05-24). Alirita 2019-10-21.
  5. Яндекс.Диск: вход свободный (ruse). Yandex (2012-09-06). Alirita 2019-10-21.
  6. Общие папки для совместной работы и обмена файлами (ruse). Yandex (2012-11-22). Alirita 2019-10-21.
  7. Яндекс.Диск поможет переехать из Symbian на Android (ruse). Yandex (2012-12-06). Alirita 2019-10-21.
  8. Выборочная синхронизация папок на Яндекс.Диске (ruse). Yandex (2013-01-28). Alirita 2019-10-21.
  9. 50 ГБ Яндекс.Диска с Sony Xperia Tablet S (ruse). Yandex (2013-02-08). Alirita 2019-10-21.
  10. Работайте в MS Office 2013 с файлами из Диска (ruse). Yandex (2013-03-05). Alirita 2019-10-21.
  11. Яндекс.Диск для компьютера сохранит ваши фото и видео (ruse). Yandex (2013-04-18). Arkivita el la originalo je 2013-12-29. Alirita 2019-10-21.
  12. Скачивание папки архивом (ruse). Yandex (2013-05-23). Alirita 2019-10-21.
  13. Всё для удобного просмотра в новом Диске для iOS (ruse). Yandex (2013-05-27). Alirita 2019-10-21.
  14. Диск для Windows Phone 7 и 8 (ruse). Yandex (2013-05-28). Alirita 2019-10-21.
  15. Откройте книгу в Диске (ruse). Yandex (2013-08-13). Alirita 2019-10-21.
  16. Перемещение и переименование файлов в Диске для iOS и Android (ruse). Yandex (2013-08-14). Alirita 2019-10-21.
  17. Клиент Яндекс.Диска для Linux. Консольный (ruse). Yandex (2013-08-27). Alirita 2019-10-21.
  18. Веб-виджет «Сохранить на Яндекс.Диск» (ruse). Yandex (2013-10-07). Alirita 2019-10-21.
  19. Обновление Яндекс.Диска для Linux (версия 0.1.2) (ruse). Yandex (2013-11-18). Alirita 2019-10-21.
  20. Обновление Яндекс Диска привело к неработоспособности Windows и программ (ruse). Habr.com (2013-12-02). Alirita 2019-10-21.
  21. Смотрите видео в Яндекс.Диске (ruse). Yandex (2013-12-12). Alirita 2019-10-21.
  22. Я милого узнаю по превьюшке (ruse). Yandex (2013-12-16). Alirita 2019-10-21.
  23. Переезды любой сложности с Яндекс.Диском (ruse). Yandex (2014-01-23). Alirita 2019-10-21.
  24. В Яндекс.Диске появился редактор скриншотов (ruse). Yandex (2014-02-24). Alirita 2019-10-21.
  25. Обновленный Яндекс.Диск под Android теперь и для планшетов (ruse). Yandex (2014-12-10). Alirita 2019-10-21.
  26. Офлайн-режим для WindowsPhone (ruse). Yandex (2014-12-29). Alirita 2019-10-21.
  27. Яндекс редактирует файлы. И создает (ruse). Yandex (2015-11-16). Alirita 2019-10-21.
  28. Все личные файлы в безопасности (ruse). Yandex (2015-12-03). Alirita 2019-10-21.
  29. В Диске для Windows и Mac заработала выборочная синхронизация папок на любом уровне вложенности (ruse). Yandex (2015-12-17). Alirita 2019-10-21.
  30. История операций (ruse). Yandex (2016-01-15). Alirita 2019-10-21.
  31. Скриншотилка в Яндекс.Диске. Версия 2.0 (ruse). Yandex (2016-03-30). Alirita 2019-10-21.
  32. Раздел Последние файлы (ruse). Yandex (2016-04-18). Alirita 2019-10-21.
  33. Весь фотоархив в Диске для iOS (ruse). Yandex (2016-05-12). Alirita 2019-10-21.
  34. Последние файлы в Диске для Android (ruse). Yandex (2016-05-17). Alirita 2019-10-21.
  35. Аудиоплеер в Диске для Android (ruse). Yandex (2016-07-15). Alirita 2019-10-21.
  36. Комментарии и «лайки» в Диске (ruse). Yandex (2016-08-16). Alirita 2019-10-21.
  37. Лента в Диске. Бета-версия (ruse). Yandex (2016-11-24). Alirita 2019-10-21.
  38. Экспериментальная программа Яндекс.Диск, в которой файлы не занимают место на компьютере (ruse). Yandex (2016-12-14). Alirita 2019-10-21.
  39. 32 Гб навсегда за мобильную автозагрузку фото (ruse). Yandex (2017-04-03). Arkivita el la originalo je 2019-10-22. Alirita 2019-10-22.
  40. Комментарии к общим папкам (ruse). Yandex (2017-04-26). Alirita 2019-10-22.
  41. Подарок для студентов и преподавателей к 1 сентября (ruse). Yandex (2017-09-01). Alirita 2019-10-22.
  42. Безлимит для фото и видео с телефона (ruse). Yandex (2017-12-07). Alirita 2019-10-22.
  43. Новое приложение «Диск 3.0 для компьютера» (ruse). Yandex (2018-02-28). Alirita 2019-10-22.
  44. Новое приложение «Диск 3.0 для компьютера» (ruse). Yandex (2018-03-27). Alirita 2019-10-22.
  45. Автоматическая очистка локальной галереи (ruse). Yandex (2018-03-29). Alirita 2019-10-22.
  46. В Диске появилась история изменений загруженных файлов (ruse). Yandex (2018-05-22). Alirita 2019-10-22.
  47. Яндекс.Заметки в Диске (ruse). Yandex (2019-03-26). Alirita 2019-10-22.
  48. Яндекс.Заметки теперь и в веб-версии Диска (ruse). Yandex (2019-06-11). Alirita 2019-10-22.
  49. В Диске появились новые умные альбомы и тематические фотоподборки (ruse). Yandex (2019-09-26). Alirita 2019-10-22.
  50. "Яндекс" запустил облачное файлохранилище (ruse). Lenta.ru (2012-04-05). Alirita 2019-10-22.
  51. Терабайты облачного места для ваших файлов (ruse). Yandex (2013-07-30). Alirita 2019-10-22.
  52. Гигабайты и призы за участие в акциях (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  53. Совместный доступ к файлам и папкам (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  54. Настроить общий доступ к папке (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  55. Загрузка файлов и папок на Диск (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  56. Снимки с Яндекс.Фоток (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  57. Альбомы (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  58. Поиск по Диску (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  59. Настроить общий доступ к папке (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.
  60. История изменений файлов (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-22.