EPUB estas datenaranĝo por bitlibroj. Ĝi baziĝas sur apertaj normoj kaj mem estas aperta.

EPUB
e-book file format vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo Open eBook
TTT Oficiala retejo
vdr

Libroj en aranĝo EPUB estas legeblaj per diversaj dediĉitaj legiloj, sed ankaŭ per programoj instaleblaj sur komputiloj, ekzemple:

La baza strukturo de EPUB-libro estas jena:

  • Pluraj dosieroj estas kunigitaj kiel ZIP-arĥivo.
  • Centra dosiero kun la finaĵo opf enhavas meta-informojn pri la libro.
  • Centra dosiero kun la finaĵo ncx enhavas enhavtabelon de la libro.
  • La enhavo de la libro estas en unu aŭ pluraj XHTML-1.1-dosieroj. Ĝi povas uzi
    • stilo-informojn laŭ CSS 2.1
    • bildojn en la aranĝoj GIF, JPEG, PNG, SVG; ne ĉiuj legiloj kapablas montri ilin ĉiujn

La normo estis evoluigita de International Digital Publishing Forum (IDPF) kaj aperis en septembro 2007, anstataŭante la antaŭan normon "Open eBook". Kiel interreta datena tipo de EPUB-dosieroj estas uzata "application/epub+zip", kiel dosiera finaĵo ".epub".

Kvankam la daten-aranĝo estas libera, lego-programoj uzantaj ĝin ne nepre estas.

Ĉar diversaj EPUB-legiloj estas malsame toleremaj al devioj de la normo, estas konsilinde strikte obei la normon. Al tio helpas kontrolaj programoj, kiuj atentigas pri eraroj. Tiaj programoj estas ekzemple FlightCrew kaj epubchk.