Ilja Segaloviĉ

rusia matematikisto, entreprenisto, kunfondinto de Yandex

Ilja Valentinoviĉ Segaloviĉ (ruse Илья Валентинович Сегалович); naskiĝis la 13-an de septembro 1964, Gorkij, RSFSR, Sovetunio — mortis la 27-an de julio 2013, Londono, Anglio, Britio) estas sovetia, rusia inĝeniero, entreprenisto, kunfondinto de la teknologia kompanio Yandex. Omaĝe al ili estis nomita bonfara fonduso de Yandex, establita la 13-an de septembro 2021[1].

Ilja Segaloviĉ
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1964 (1964-09-13)
en Niĵnij Novgorod
Morto 27-an de julio 2013 (2013-07-27) (48-jaraĝa)
en Londono
Mortokialo stomaka kanceromeningito • cerba kancero
Tombo Trojekurov-tombejo
Lingvoj rusa
Loĝloko Moskvo
Ŝtataneco SovetunioRusio
Alma mater Rusia Ŝtata Prospektora Universitato • National School of Physics and Math
Okupo
Okupo entreprenisto • ĉefa teĥnologia oficisto • programistokomputosciencisto
TTT
Retejo https://iseg.ya.ru/
vdr

Biografio redakti

Lia patrino laboris en komputilejo kaj la patro estis geofizikisto, do la familio loĝis en vilaĝo de la Kazaĥa filio de la Tutlanda Instituto de Prospektora Geofiziko (ruse Всесоюзный институт разведочной геофизики). Tie li konatiĝis kun Arkadij Voloĵ, estonta kunfondinto de Yandex. En superaj klasoj li ankoraŭ pripensis iĝi aktoro aŭ reĝisoro, ĉar li ŝatis teatron kaj aranĝis kun sia fratino hejmajn spektaklojn[2].

Post fini mezlernejon la du amikoj vojaĝas al Moskvo kaj provas studentiĝi je la geologia fakultato de la Moskva Ŝtata Universitato, sed malsukcesas, laŭ ilia opinio, pro juda deveno. Post tio li studentiĝis je la Moskva Prospektora Instituto de Orĝonikidze (ruse Московский геологоразведочный институт им. Орджоникидзе). Tiun ĉi rompon de siaj planoj li poste konsideris bono[2].

 
 Я учился в сильной школе, потом я не попал в сильный институт, меня туда не взяли. Поступил не в самый сильный институт. И всю жизнь страдал из-за отсутствия такого хорошего математического образования. Страдания мои состояли в том, что я считал себя необразованным. И это очень помогает в жизни. Потому что есть куда стремиться. Ты всегда понимаешь, что есть люди, которые знают больше тебя и это стимулирует изучать все новое и новое.   Mi lernis en bona lernejo, poste mi maltrafis fortan instituton, oni malakceptis min tie. Mi trafis ne la plej bonan instituton. Kaj la tutan vivon mi estis suferanta pro manko de tia bona matematika edukado. Miaj suferoj konsistis je tio ke mi konsideris min subedukita. Kaj tio tre helpas en la vivo. Ĉar estas aspirinda celo. Oni ĉiam komprenas ke estas homoj, kiuj scias pli ol vi kaj tio stimulas esplori ĉion novan kaj novan. 
— Ilja Segaloviĉ

Post fini ĝin li laboris en la Tutlanda Instituto de Mineralaj Krudaĵoj (ruse Всесоюзный институт минерального сырья). Dum la Aŭgusta puĉo en Moskvo li partoprenis defendon de la Blanka Domo[2].

En 1991 Arkadij Voloĵ proponis al li okupi lokon de Arkadij Borovskij, elmigrinta al Usono, en la la sovetia-usona kompanio CompTek International, kiu okupiĝis pri vendado de komputiloj. Ilja akceptis sed dum plua jaro plu laboris en scienca instituto. Ili kreis serĉilon tra la Biblio, kaj tra klasifikilo de la varoj kaj servoj, kaj plu komercis pri komputiloj kadre de sia kompanio CompTek. Kune ili elpensis la nomon de sia retserĉilo, kombininte la anglajn vortojn search kaj index tiel ke kreiĝis "yet another indexer" (unu plia indeksilo), mallongigita ĝis Yandex, en kiu Voloĵ proponis anstataŭigi la unuajn du anglajn literojn Ya per la rusa litero Я tiel ke aperis Яndex[2].

En 1997 ili unuafoje prezentis retserĉilon Yandex.ru en ekspozicio Softool en Moskvo. En 2000 li kaj Voloĵ trovis investontojn. En 2001 ili kreis sistemon Yandex Direct kiu okupiĝis pri kunteksta reklamo kaj iĝis la ĉefa enspezfonto. En 2003 Google proponis aĉeti Yandex kontraŭ 130 milionoj da dolaroj, sed post unu jaron longaj intertraktoj la kunfondintoj komprenis ke temas ne pri partnereco, sed pri englutado kaj rifuzis[2].

Aŭtune 2012 Ilja eksciis ke li havas kanceron. La 27-an de julio 2013 li mortis en kliniko en Londono.

En majo 2013 li estis posedanto de 2,6% de la akcioj de Yandex, kiuj kostis proksimume 220 milionojn da dolaroj[3].

Nekomerca agado redakti

Li okupiĝis pri organizado de turneoj de hospitalaj klaŭnoj de Patch Adams en Rusio kaj partoprenis tion kiel volontulo. Lia edzino Maria Jelisejeva fondis rehabilitan centron "Idoj de Maria" (ruse Дети Марии). Ili prizorgis 5 georfojn[2].

Li aktive plendis por honestaj kaj travideblaj balotaj proceduroj, proponinte en 2011 "protektitan voĉdonilon". Dum prezidenta baloto en Rusio en 2012 li volontulis kiel observanto (ruse защищенный бюллетень)[3].

Persona vivo redakti

Lia patrino laboris en komputilejo kaj la patro estis geofizikisto, do la familio loĝis en vilaĝo de la Kazaĥa filio de la Tutlanda Instituto de Prospektora Geofiziko (ruse Всесоюзный институт разведочной геофизики)[2].

Li edziĝis kiam li havis 18 jarojn, sed divorcis en 1991. Lia dua edzino estis Maria Jelisejeva (ruse Мария Елисеева) kaj ili kune prizorgis 5 georfojn[2].

Oni priskribas lin kiel homon energiplenan, kiu traktis ĉiujn egale kaj neniam montris orgojlon malgraŭ siaj altaj postenoj kaj riĉeco. Dum laborkunsidoj li estis foje severa kaj eĉ altigis la voĉon, postulante senkompromise altan kvaliton de la fina produkto[4].

Memoro redakti

La 13-an de septembro 2021 estis anoncita establo de la fonduso de Ilja Segaloviĉ, kiu kunigos nekomercajn projektojn de Yandex kaj subtenos organizojn kaj iniciatojn celantajn evoluigon de alirebla kaj kvalita edukado je matematiko kaj informadiko[1].

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Яндекс запускает Фонд Сегаловича (ruse). Yandex (2021-09-13). Arkivita el la originalo je 2021-09-13. Alirita 2023-05-12.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 2,7 Анастасия Степанова (2017-09-21) Поисковая конкуренция: как Google не смог купить "Яндекс" (ruse). TASS. Arkivita el la originalo je 2017-09-24. Alirita 2023-05-24.
  3. 3,0 3,1 Светлана Витковская (2013-05-16) Илья Сегалович про «Яндекс»: «Раньше мы давали ответы. Теперь решаем задачи» (ruse). Forbes. Arkivita el la originalo je 2013-06-07. Alirita 2023-05-24.
  4. Илья Сегалович (ruse). Yandex. Arkivita el la originalo je 2023-10-10. Alirita 2023-05-24.