La Telegrafa Agentejo de Sovetunio (ruse Телеграфное агентство Советского Союза, Telegrafnoje agentstvo Sovetskovo Sojuza; mallongigo TASS), estis la centra agentejo por kolekto kaj disdonado de internaj kaj internaciaj novaĵoj por ĉiuj sovetuniaj gazetoj, radiofoniaj kaj televidaj stacioj. Ĝi havis monopolon pri oficialaj ŝtataj informoj, kiuj estis transdonitaj en la formo de TASS-Raportoj (ruse Сообщение ТАСС, Soobŝĉenije TASS).

TASS
novaĵagentejo
Komenco 1925 vd
Fino 1992 vd
Poste TASS vd
Lando(j) Sovetunio vd
vdr
enirejo de la TASS-konstruaĵo,
... nun pluuzata kiel centra oficejo de ITAR-TASS

La agentejo estis fondita la 25-an de julio 1925 per dekreto de la Prezidio de la Supera Soveto de Sovetunio. Tass estis kreita de la Rusa Telegrafo Agentejo (ROSTA), la unua ŝtata novaĵagentejo en Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko. La agentejo estis forte infiltrita de la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio, la NKVD kaj la armea agentejo GRU. Multaj el la oficistoj ankaŭ sekrete servis kiel informfontoj al la NKVD (kaj poste, al la KGB).

Post la jaro 1971, TASS estis levita al la statuso de Ŝtata Komitato ĉe la registaro de Sovetunio.

Filioj redakti

Tass havis filiojn en ĉiuj 14 aliaj uniaj respublikoj krom Rusio - Rusia Soveta Federacia Socialisma Respubliko estis kovrita de la centra agentejo:

Tra la historio pliaj filioj ekzistis, ektemple KarelfinTAG (КарелфинТАГ), la Telegrafa Agentejo de la Karelo-Finna SSR.

Agado redakti

TASS havis oficejojn kaj raportistojn en 110 landoj, kun ĉiutaga produkto egala al 750 ĵurnalaj paĝoj, tradukita en ok ne-sovetuniajn lingvojn. Ĝi havis preskaŭ 5000 oficistojn, el kiuj ĉirkaŭ kvinono estis ĵurnalistoj.

TASS havis la sekvajn Ĉefajn Eldonajn Estrarojn: Ĉefa Eldona Komitato de Unia Informo, de Informo al Eksterlando, Informado al Socialistaj Landoj, de Informado pri Eksterlando, de Fotoinformado kaj Ĉefa Direktorejo de Komunikado.

En 1992, post la disfalo de Sovetunio, la sovetunia agentejo estis transformata al Informa Telegrafa Agentejo de Rusio, mallongigata ITAR-TASS.