Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la internacia alarmsignalo. Por informoj pri la aliaj signifoj de SOS, vidu la artikolon SOS (apartigilo).

SOS estas la internacia alarmsignalo por telegrafia komunikado. En morsa kodo ĝi sonas jene: (· · · – – – · · · ) (Pri tiu ĉi sono aŭskultu). Sen paŭzoj inter la literoj. Por atentigi pri krizo-situacio oni elsendas ne nur unufoje SOS, sed dum iom da tempo ripetas SOSOSOSOS…, do ne duobligas la "S".

La antaŭaĵo de SOS estis CQD. Ĝi deriviĝas de la ĝenerale uzata voko CQ kaj la aldono D (por la angla danger = danĝero aŭ distress (mizero, krizo), aŭ de la angla frazo come quickly danger (venu rapide danĝero).

La unua SOS, kiu estas kaptita de instalaĵo muntita de Alexander Popov surŝipe de la rusia krozoŝipo "Afrika" en 1897, datiĝas de 1900. Oni akceptis la signalon en la Internacia Funk-konferenco en Berlino, la 3-an de oktobro 1906. La SOS (tri mallongaj, tri longaj, tri mallongaj: · · · − − − · · ·. elparolante: titititatatatititi) estis internacie akceptita kaj enkondukita la 1-an de julio 1908.

En 1909 la SOS unuafoje estis uzata de usonanoj (ŝipo Slavonia proksime de Acoroj). Post la pereo de Titanic, kies SOS-vokon la plej proksima ŝipo ne aŭdis, oni enkondukis unuecan frekvencon por SOS-vokoj kaj ordonis, ke almenaŭ ĉiun duonan horon oni aŭskultu tiun frekvencon; iom grandaj ŝipoj instalis radioricevilon dediĉitan nur al tiu frekvenco.

Origine estis elektita SOE (· · · – – – · ), sed oni ŝanĝis la lastan E (unu punkto) al S, ĉar unu punkto facile povas malaperi. Cetere la (· · · – – – · · · ) (di-di-di-da-da-da-di-di-di) estas pli facile rekonebla de nebone trejnitaj telegrafiistoj.

La signifo "Save our ship." (Savu nian ŝipon.) kaj "Save our souls" (Savu niajn animojn.) estas pliposte elpensitaj. (La Esperanta versio estas: "Savu nin oni sinkas" aŭ "Savu Onin Savu", kaj SOSOSOSOS estus "Savu onin, savu onin, savu onin, savu onin, savu".)

La speciala signifo de SOS estas, ke laŭ internaciaj kontraktoj ĉiu ŝipo, kiu ricevas SOS-vokon kaj povas helpi, devas tion fari sen pridemandi la aferon. Aliflanke tiu, kiu elsendas SOS-vokon, devas kompensi ĉiujn kostojn kaj perdojn, kiujn kaŭzas la sav-klopodoj. Pro tio ŝipestroj hezitas SOS-voki kaj en malpli gravaj okazoj elsendas la vokon TTT (kiu morse konsistas nur el strekoj). Ankaŭ al tiu voko necesas reagi, sed helpi nur post interkonsento de la vokinto.

En la radiotelefonio SOS ne estas uzata, ĉi tie oni uzas kiel alarmsignalon "Mayday" [mejdej] (el la franca Venez m'aider (Venu helpi min)) kaj por malpli gravaj akcidentoj aliajn (kiel PAN, derivita de la vorto Paneo).

La nuna sistemo por alarmsituacioj surmare estas konata kiel GMDSS (Global Maritime Distress and Safety System) (Globa Mara Alarma kaj Sekureca Sistemo).

Eble iom konfuze, multe aŭdiĝas nuntempe la iom simila morsa kodo por SMS (· · · – – · · · ) por indiki alvenon de tekstaj mesaĝoj en iuj mobiltelefonaparatoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti