Gmail

retpoŝta servo de Google
(Alidirektita el GMail)

Gmail estas enreta retpoŝtilo de Google. Kiam la firmao lanĉis la servon je la 1-a de aprilo 2004, unue oni pensis ke temis pri ŝerco. Finfine oferti 1 Gbitokon da senpaga retspaco siatempe estis vere nekutima. Sed poste iĝis klara ke tute ne temis pri ŝerco. Aliaj provizantoj de senpagaj retkestoj kiel Hotmail kaj Yahoo estis devigataj serioze plibonigi ilian servon por povi konkurenci.

Gmail
Gmail
Gmail
provizanto de retpoŝta servo • email system • interreta servo • enreta retpoŝto
Retadreso gmail.com, mail.google.com
Kategorio retpoŝtilo
Lingvo(j) multaj
Posedanto Google
Registriĝo necesa
Fondiĝo 1-a de aprilo 2004
Stato aktiva
vdr

En januaro 2007 Gmail ofertas jam 2800 Mbajtoj da senpaga retspaco por retmesaĝoj.

Momente la servo ankoraŭ estas en beta-fazo. De mallonge nun ankaŭ eblas rekte aliĝi. Antaŭe oni devis esti invitata de iu kiu jam uzis la servon.

La esperanta versio ankoraŭ ne disponeblas, kvankam ĝi estas jam delonge tradukita.

Privateco redakti

La Gmail-projekto estas financita pere de celitaj reklamaj mesaĝoj kiuj aperas flanke de la retpoŝta mesaĝo. Ĝi uzas la saman metodon kiun aplikas ankaŭ la reteja serĉilo. Retmesaĝoj estas skanitaj per robotoj kaj aperas reklamaj tekstmesaĝoj kiuj enhave similas al la retpoŝta mesaĝo mem. Tiel eblas aperigi anoncojn kiuj vere povus interesi homojn. Retmesaĝo kun la teksto Ĉu vi konas bonan hotelon en Parizo? povus tiel esti akompanataj de anoncoj por hoteloj en Parizo. Google ĵuras respekti la privatecon de la uzantoj, sed venas multe da kritiko je tiu ĉi sistemo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti