Yandex Transporto (ruse Яндекс.Транспорт) estas la spurilo de publika transporto posedata de la rusia firmao Yandex. Ĝi ebligas al la uzantoj spuri movadon de publikaj veturiloj laŭ mapo, konstrui itinerojn kaj prognozi alvenon de necesa veturilo al haltejo[1]. La servo funkcias ekde 2014[2].

Yandex Transporto
ruse Яндекс.Транспорт
Яндекс.Транспорт.png
Aŭtoro Yandex
Operaciumo iOS, Android
Lingvo(j) plurlingva
Evoluigstato en evoluo
Programtipo poŝtelefona aplikaĵo
Permesilo mallibera programaro
Retejo mobile.yandex.ru/transport/
Information icon.svg
vdr

HistorioRedakti

Moviĝantaj markiloj de publikaj veturiloj aperis sur Yandex Mapoj en 2012[3]. Sed enketo aranĝita post unu jaro montris, ke tiun funkcion uzis nur 0,01% de uzantoj. Do la kompanio decidis krei tiucele apartan servon[4].

En 2014 aperis la aplikaĵo Yandex Transporto[5]. Komence ĝi funkciis nur en Kazano, Omsko, Niĵnij Novgorod, Permjo, Moskva provinco kaj Novosibirsko, ĉar la firmao disponis datumojn nur pri tiuj ĉi urboj[6][5]. En julio 2014 aldoniĝis Sankt-Peterburgo, en 2015Moskvo[7][5]. En 2019 la servo funkciis en pli ol 80 urboj kaj regionoj de Rusio kaj en kelkaj urboj de Kanado, Usono, Finnlando[8], Kazaĥio, Uzbekio, Estonio, Litovio kaj Belorusio.

FunkciadoRedakti

La aplikaĵo estas libere kaj senpage elŝutebla. Ĝi montras sur mapo efektivan situon de la veturiloj de publika transporto (busojn, trolebusojn, itinerajn taksiojn, tramojn) kaj iliajn itinerojn. Oni povas elekti tipon de transporto, forigante de sur mapo ĉiujn aliajn veturilojn. Videblas prognozo de alventempo. Oni povas trovi ankaŭ itineron kun informoj pri ĉiuj koncernaj haltejoj. Oni povas elekti haltejon kaj vidi ĉiujn koncernajn itinerojn kaj veturilojn kun prognozita alventempo. Krome videblas metrostacioj kaj informoj pri apudaj haltejoj.

Eblas konstrui propran itineron kaj la sistemo mem sugestos lokojn de ŝanĝo al alia transporto; eblas ankaŭ ekskludi certajn tipojn de transporto. Oni povas kundividi itineron per Yandex Mapoj, same kiel ligilojn al haltejoj kun geografiaj koordinatoj. Oni povas sendi informojn al Yandex Mapoj pri eraroj. Eblas aldoni haltejon aŭ itineron al Elektitaj por rapida reveno al ili. Sur mapo haveblas informoj pri adresoj kaj organizaĵoj[9]. La sistemo ricevas informojn pri situo de la veturiloj pere de signaloj, kiujn ili sendas post ĉiuj 30 sekundoj[10][11].

LokojRedakti

RusioRedakti

  1. Aleksejevka
  2. Aluŝto
  3. Anĵero-Sudĵensk
  4. Arzamaso
  5. Balakovo
  6. Barnaulo
  7. Belgorodo
  8. Belovo
  9. Bor
  10. Brjansko
  11. Ĉeljabinsko
  12. Ĉerepoveco
  13. Ĉistopolo
  14. Dzerĵinsk
  15. Ekaterinburgo
  16. Engelso
  17. Eŭpatorio
  18. Gorno-Altajsko
  19. Gubkin
  20. Ĥabarovsko
  21. Ĥanti-Mansijsko
  22. Jalto
  23. Jarcevo
  24. Jaroslavlo
  25. Jaroslavla provinco
  26. Joŝkar-Ola
  27. Jurga
  28. Kaliningrado
  29. Kalugo
  30. Kamensk-Uralskij
  31. Kazano
  32. Kemerovo
  33. Kerĉo
  34. Kiselovsk
  35. Kizil
  36. Kostromo
  37. Krasnojarsko
  38. Kursko
  39. Leninsk-Kuzneckij
  40. Lipecko
  41. Magnitogorsk
  42. Moskvo
  43. Moskva provinco
  44. Meĵdureĉensk
  45. Nabereĵnije Ĉelni
  46. Niĵnekamsko
  47. Niĵnij Novgorod
  48. Novij Oskol
  49. Novokuznecko
  50. Novomoskovsk
  51. Novosibirska provinco
  52. Novosibirsko
  53. Obninsk
  54. Omsko
  55. Osinniki
  56. Permjo
  57. Prokopjevsk
  58. Pskovo
  59. Ribinsko
  60. Rjazano
  61. Rostov-na-Donu
  62. Saleĥardo
  63. Samaro
  64. Sankt-Peterburgo
  65. Saratovo
  66. Sebastopolo
  67. Simferopolo
  68. Sizranj
  69. Smolensko
  70. Ŝebekino
  71. Tjumeno
  72. Toljatti
  73. Tomsko
  74. Topki
  75. Tulo
  76. Ufa
  77. Velikij Novgorod
  78. Vladimir
  79. Vladivostoko
  80. Volgogrado
  81. Volĵsko
  82. Vologdo
  83. Voroneĵ

BelorusioRedakti

  1. Asipoviĉi
  2. Babrujsk
  3. Baranaviĉi
  4. Barisaŭ
  5. Grodno
  6. Ĵodzina
  7. Kobrin
  8. Lida
  9. Mahiljoŭ
  10. Maladzeĉna
  11. Minsko
  12. Mjadzel
  13. Navapolack
  14. Pinsko
  15. Pruĵani
  16. Sluck
  17. Vitebsko

EstonioRedakti

  1. Talino

FinnlandoRedakti

  1. Tampere

KanadoRedakti

  1. Edmontono

KazaĥioRedakti

  1. Nursultano
  2. Ŝimkento

LitovioRedakti

  1. Vilno

UsonoRedakti

  1. Novjorko

UzbekioRedakti

  1. Taŝkento

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti

ReferencojRedakti

  1. Что такое Яндекс.Транспорт — Яндекс.Транспорт. Помощь (ruse). Yandex. Alirita 2019-10-24.
  2. Артем Михайлов (2014-03-14)«Яндекс» найдет ближайший автобус (ruse). Vedomosti. Alirita 2019-10-24.
  3. Новые Яндекс.Карты для iOS — c маршрутами общественного транспорта (ruse). Yandex (2012-06-26). Alirita 2019-10-24.
  4. Лиза Семяновская (2017-11-07)Школа менеджмента — Как мы делали Яндекс.Транспорт (ruse). YouTube. Alirita 2019-10-24.
  5. 5,0 5,1 5,2 В Московской области запустили приложение "Яндекс.Транспорт" (ruse) (2014-03-12). Alirita 2019-10-24.
  6. Павел Федоров (2014-03-12)«Яндекс.Транспорт» покажет реальное положение автобусов на карте города (ruse). Alirita 2019-10-24.
  7. Дарья Вениславичева (2015-01-29)Следить за автобусами теперь можно через приложение "Яндекс.Транспорт" (ruse). Alirita 2019-10-24.
  8. Альберт Хабибрахимов (2016-07-26)«Яндекс.Транспорт» запустился в Финляндии (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-24.
  9. Денис Мельник (2017-12-09)Передвигаемся на общественном транспорте с помощью android-устройств: Яндекс.Транспорт и EasyWay (ruse). Alirita 2019-10-24.
  10. Что такое Яндекс.Транспорт (ruse). Alirita 2019-10-24.
  11. Филипп Колесник (2015-02-17)Как это делается Как работает приложение «Яндекс.Транспорт» (ruse). Alirita 2019-10-24.