Permjo
Permjo (ruse Пермь; aliaj eblaj esperantigoj: Perm, Permj) estas rusia urbo en meza Uralo situanta ĉe la rivero Kama; ĉefurbo de Permja regiono.
Permjo | |||
---|---|---|---|
![]() ![]() | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 614000–614999 [+] | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 048 005 (2017) [+] | ||
Loĝdenso | 1 311 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 58° 1′ N, 56° 15′ O (mapo)58.01388888888956.248888888889Koordinatoj: 58° 1′ N, 56° 15′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 171 m [+] | ||
Areo | 799,68 km² (79 968 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Historio Redakti
Unu el la plej antikvaj loĝlokoj sur la loko de moderna Permjo estis la vilaĝo Jagoŝiĥa aŭ Brjuĥanovo ĉe la rivero Jagoŝiĥa (Jegoŝiĥa (rivero)). Ĝi estis unue menciita en la censa libro de vojevodo Prokopij Jelizarov en la jaro 1647. Laŭ censo de jaro 1687 en Jagoŝiĥa estis sep domoj kaj "28 personoj maskla, precipe de familioj Brjuĥanov, Verĥolancev kaj Fedotov".
En 1723 tie estis fondita Jagoŝiĥa kuprofandanta uzino de Vasilij Tatiŝĉev. Poste, en 1781, vilaĝo Jagoŝiĥa iĝis urbo Permjo. En Permjo troviĝis la ĉefadministrado de uralaj fabrikoj. Komence de la 19-a jarcento Permjo fariĝis ĉefa riverhaveno.
La urbo antaŭe estis nomita kiel:
Vidindaĵoj Redakti
Moskeo de Permjo. En la soveta tempo multe da laboroj estis farita de punlaboristoj tra la 170 gulago-koncentrejoj. Nur unu el tiuj (Perm-36) estis konservita kaj servis kiel ekzilejo por disidentoj ĝis la 1980-aj jaroj kaj nun estas vizitebla[1].
Komuniko Redakti
La interurba telefona kodo estas 342, la enurbaj telefonnumeroj estas sepciferaj (en jaro 2006).
Ekonomio Redakti
Ekonomio de la urbo baziĝas sur la grandindustrio, brulindustrio kaj ĥemia industrio. Fabrikoj de Permjo produktadas aviadan teĥnikon, raketan kaj kosman teĥnikon.
Arbo-reciklada industrio estas ankaŭ disvolvigita. En la urbo estas fervoja stacio kaj flughaveno.
Esperanto en Permjo Redakti
Nun (12.2010) en Perm mankas oficiala Esperanto-klubo, sed funkcias neregistrita kaj sennoma grupo de geesperantistoj. Tamen dum multaj jaroj en la urbo ekzistis Perma Esperanto-klubo.
Eksteraj ligiloj Redakti
- Urba retejo esperantlingva Arkivigite je 2013-05-20 per la retarkivo Wayback Machine
- Paĝo de urba esperantistaro[rompita ligilo]
Referencoj Redakti
- ↑ (nederlanda) Herman Vuijsje, Survoje al Vladivostok (Op weg naar Vladivostok), p. 55, eld. Lubberhuizen, 2012.ISBN 978 90 5937 300 6
Ĉefurbo: Permjo
Aleksandrovsk | Berezniki | Ĉajkovskij | Ĉerdinj | Ĉermoz | Ĉernuŝka | Ĉusovoj | Dobrjanka | Gornozavodsk | Gremjaĉinsk | Gubaĥa | Kizel | Krasnokamsk | Krasnoviŝersk | Kudimkar Kungur | Lisva | Nitva | Oĉjor | Oĥansk | Osa | Solikamsk Usolje | Vereŝĉagino