2GIS (ruse 2ГИС, prononceblas ruse двагис[3]; antaŭ redezajnado de la varomarko: ruse ДубльГИС) estas la rusia mapa kompanio, kiu eldonas samnomajn elektronikajn informlibrojn kun urbomapoj. Ĝi estis fondita en 1999. Ĝia ĉefsidejo troviĝas en Novosibirsko (Rusio). La kompanio eldonis informlibrojn kun mapoj de pluraj rusiaj kaj eksterlandaj urboj, kies nombro daŭre kreskas. En oktobro 2019 haveblis informlibroj kun mapoj por Kazaĥio[4], Italio, Ĉeĥio, Ĉilio, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Kirgizio[5], Ukrainio, Uzbekio, Kipro. En julio 2018 haveblis mapoj kaj informlibroj por pli ol 350 urboj, ĉiumonata vizitantaro superis 40 milionojn, ĉiutage venis pli ol 2,2 milionoj da serĉopetoj[6].

2GIS
2GIS
kompanio • aplikaĵo vd
Dum 25-a de aprilo 1999 - nekonata/nuntempe
Jura formo SLR
Fondita en 1999
Fondintoj Alexander Sysoev • Marina Sysoeva vd
Sidejo Novosibirsko (Rusio)
Estr(ar)o Aleksandr Sisojev
Dungitoj 4500[1]
Spezosumo 3 046 012 000 rubloj (2017)[2]
Bilanco 261 286 000 rubloj (2017)[2]
Agokampo elektronikaj informlibroj kaj mapoj
referencverkokartografio • aplikaĵo
Posedata de Sberbank vd
TTT info.2gis.ru
vdr
Nomo de la firmao sur ĝia ĉefsidejo. Novosibirsko.

Ĉiuj mapoj-informlibroj kaj iliaj aktualigoj estas enpagaj por la uzantoj. La ĉefa enspezfonto estas vendado de reklamaj lokoj kaj servoj en la mapoj kaj informlibroj[7].

2GIS estas unu el 10 plej grandaj Interretaj firmaoj en Rusio, laŭ pritakso de Forbes. En 2018 la magazino taksis koston de la firmao je 211 milionoj da dolaroj[8]. En 2019 la firmao okupis la okan lokon en la rangolisto de Forbes "20 plej kostaj firmaoj de la rusia Interreto — 2019". Laŭ pritaksoj de ekspertoj, en 2019 la kompanio kostis 243 milionojn da dolaroj[9].

En 2015 la firmao estas konsiderata inter 10 plej bonaj dungantoj de Rusio, laŭ rangolisto de HeadHunter[10]

Historio redakti

Establo redakti

La projekto naskiĝis ene de la firmao "Teĥnograd plus" (ruse Техноград плюс; Novosibirsko), kiu produktis laŭmende profesiajn geografiajn informsistemojn (mallonge: GIS). En la amasa merkato ĝi vendis CD kun mapo de Novosibirsko kaj CD "Konstruaj firmaoj kaj organizaĵoj" kiel suplementon al gazeto Konstruado (ruse Стройка).

Post la ekonomia krizo, trafinta Rusion en 1998, multaj klientoj rezignis je ĝiaj servoj kadre de reduktado de elspezoj. Samtempe vendado de CD ŝrupmis, ĉar aperis pluraj pirataj kopioj. Do oni decidis eldoni senpagan version, kiu servos kiel montroversio de la profesia GIS kaj estos profita danke al reklamo. Oni nomis ĝin DublGIS (ruse ДубльГИС), kio malĉifreblis kiel ruse ГеоИнформационная Система плюс Городской Информационный Справочник[11].

Unuaj paŝoj redakti

La unua eldono aperis la 25-an de aprilo 1999. Printempe 2001 estis dezajnita la interfaco de 2GIS 2.0, iom poste aperis la retejo https://2gis.ru/ kaj ekfunkciis aktualigoj.

Komence oni provis kunlaborigi aliajn firmaojn, aĉetante ilian datumbazojn kaj servojn, sed poste forlasis tiun ĉi vojon kiel senefikan kaj kreis proprajn sekciojn por ĉiu tasko. En 2002 la aplikaĵo 2GIS unuafoje estis liverita senpage forme de CD al 15 mil oficejoj en Novosibirsko.

Evoluo redakti

En 2004 por evoluigo de la projekto estis establita aparta firmao — DublGIS (ruse ООО «ДубльГИС»). Samjare aperis la unua filio (en Omsko), estis subskribitaj kunlaboraj kontraktoj kun partneroj el Tomsko, Barnaulo kaj Novokuznecko.

En 2006 aperis rete konsultebla versio de la informlibro kaj versio por poŝkomputiloj surbaze de Windows Mobile.

En 2007 aperis 2GIS 3.0 kun interfaco en la benda stilo simila al tiu de MS Office 2007[12][13].

En 2010 estis aranĝita la unua IT-konferenco CodeFest[14]

En 2011 okazis renovigo de la varomarko, sekve de kiu la produkto eknomiĝis 2GIS (ruse 2ГИС; prononceblas ruse ДваГИС)[15]. Aperas informlibro pri Moskvo[16]. Aperas aplikaĵoj por Android kaj iOS[17].

En 2012 aperas informlibroj kaj urbomapoj de Venecio kaj Padovo (Italio) — la unuaj ekster Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj[18].

En 2013 okazas plia refreŝigo de la varomarko[19]. 2GIS aperas en Ĉeĥio[20] kaj Kipro[21]. Ekhaveblis aplikaĵo por Windows Phone[22]. Oni anoncis koncepton kaj interfacon de la nova 2GIS[23].

En 2014 2GIS venis al pliaj landoj, inkluzive de Ĉilio[24]. En aŭgusto 2014 aperis la mapo de Dubajo[25]. En decembro 2014 la firmao vastigas sian ĉefsidejon en Novosibirsko, aĉetinte duonon de la 22-etaĝa nubskrapulo Sun City[26].

En oktobro 2015 la kompanio unuafoje uzis eksteran financadon. La fondusoj Baring Vostok Capital Partners kaj ru-Net donis 40 milionojn da dolaroj por kreado de novaj produktoj, promociadon en Moskvo, Sankt-Peterburgo kaj aliaj urboj, aliron al pliaj eksterlandaj merkatoj[27].

En novembro 2015 2GIS aperis en Kirgizio, komencinte de Biŝkeko[28].

En novembro 2016 reage al daŭra ekonomia stagnado en Rusio, la kompanio rezignis je nesukcesintaj projektoj kaj maldungis ĝis 5% de la personaro[29][30]. En la sama monato estis anoncita kunlaboro de 2GIS kaj Rambler, sekve de kiu aperis unuigita serĉado de la organizaĵoj tra ĉiuj urboj de Rusio en la retejoj de Rambler&Co[31].

En aprilo 2017 aperis navigado por piedirantoj kun ebleco konstrui sur la mapoj piedirajn itinerojn[32]. En julio 2017 aperis turismaj gvidlibroj pri la plej grandaj urboj el haveblaj en datumbazoj. Ili priskribis la ĉefajn vizitindaĵojn, manĝejojn kaj vendejojn[33]. En novembro 2017 estis subskribita kontrakto kun la korporacio Huawei, danke al kiu en la telefonoj Huawei kaj Honor, vendataj en Rusio, aperis defaŭlte instalita aplikaĵo 2GIS[34]. Pli frue 2GIS aperis en la telefonoj de LG, Fly, DEXP kaj Micromax, vendataj en la rusia merkato[8].

En marto 2018 Apple enigis informojn pri la kompanioj el la datumbazo de 2GIS en siajn mapojn de Rusio[35]. En aprilo 2018 en la mapoj aperis informoj pri survojaj eventoj: gvatkameraoj, kolizioj, kavoj ktp. La nova servo ebligis al la uzantoj publikigi ne nur informojn pri la incidentoj, sed ankaŭ rilatajn fotojn[36]. En julio 2018 aperis aplikaĵo por Apple Watch[37]. En decembro 2018 2GIS ekfunkciis en CarPlay (navigilo de CarPlay por la aŭtoj)[38]. En oktobro 2018 aperis monredona aplikaĵo Ĉek (ruse Чек; Kvintanco), ebliganta ricevi reen parton de mono, pagita por certaj aĉetaĵoj[39].

Ekde junio 2019 sur la mapoj spureblas trafiko de publika transporto[40]. En aŭgusto 2019 2GIS aperis en Uzbekio, unue en Taŝkento[41].

Varomarko redakti

Antaŭ redezajnado de la varomarko produkto de la firmao nomiĝis DublGIS (Duobla GIS), aludante al du ĝiaj komponantoj: la mapo kaj informlibro. Ekde 2011 ĝi nomiĝas 2GIS (Du GIS), kio grandparte estis kaŭzita de ekspansio al eksterlandaj merkatoj, kie la novan nomon ĉiu povos legi en sia propra lingvo. Samtempe nomo de la firmao samiĝis al tiu de ĝia retejo[15].

Produktoj redakti

API 2GIS redakti

Instrumentaro por prilaborado de mapoj kaj informlibroj. Krom la servoj de 2GIS ĝi subtenas ankaŭ tiujn de partneroj.

Reta versio redakti

Ĝi konsulteblas laŭ adreso http://2gis.ru. Per ĝi oni povas rigardi mapon, serĉi informojn pri organizaĵoj (nomo, adreso, telefonoj, retejo, laborhoroj, akceptataj pagmanieroj, situo de enirejo ktp), esplori itinerojn de publika transporto kaj aŭtomate formi plej oportunajn kombinojn de ili, mezuri distancon inter elektitaj punktoj, kalkuli piediran aŭ veturan distancojn (per aŭto, buso, taksio aŭ piede), vidi staton de trafiko (inkluzive riparatajn lokojn, trafikŝtopiĝojn ktp). Oni povas tuj klaki la telefonnumeron aŭ retadreson por fari telefonvokon aŭ transiri al retejo. Eblas lasi recenzon pri la firmao, surbaze de kiu formiĝas ĝia pritakso fare de konsumantoj. Ĝi funkcias surbaze de API 2GIS.

Poŝtelefona versio redakti

Ĝi funkcias surbaze de iOS, Android, Windows Phone, Symbian, Windows Mobile. La Android-versio aplikeblas ankaŭ en BlackBerry OS kaj MeeGo. En telefonoj de multaj brandoj, vendataj en la rusia merkato, ĝi haveblas defaŭlte.

Komputila versio redakti

Ĝi funkcias sen retkonekto, datumbazoj aktualiĝas ĉiumonate aŭ pli ofte. Krom la normala dudimensia mapo uzeblas ankaŭ tiu tridimensia.

2GIS Dialer redakti

La vokilo por Android, funkcianta surbaze de API 2GIS. Ĝi montras el kiu organizaĵo venis voko kaj helpas trovi necesajn telefonnumerojn en la katalogo[42].

2GIS por retumiloj redakti

Tio estas kromaĵo por popularaj retumilo, liveranta aldonajn informojn pri organizaĵo, kies retejon oni vizitas. Ĝi funkcias surbaze de API 2GIS[43].

Apotekoj 2GIS redakti

La poŝtelefona aplikaĵo, ebliganta serĉadon de kuraciloj kaj komparanta iliajn prezojn en proksimaj apotekoj[44].

Navigilo redakti

En aŭgusto 2016 aperis aŭtomobila navigilo, kiu sugestas itineron kaj donas voĉajn konsilojn[45].

Specialaj projektoj redakti

De tempo al tempo 2GIS lanĉas specialajn projektojn, dediĉitajn al iuj eventoj.

2GIS Soĉio. Vintra versio redakti

Tio estis speciala eldono de la poŝtelefona versio de 2GIS kaze de la Vintra Olimpiko 2014 en tiu ĉi rusia urbo[46]. Ĝia specifaĵo estis, ke la datumbazo pri Soĉio haveblis en la aplikaĵo defaŭlte, la mapo kaj informlibro estis en la angla, kaj la ĉefa menuo estis adaptigita al la plej popularaj gastoservoj[47].

Aktualeco de informoj redakti

La kompanio asertas, ke sekvas normon pri 95% ĝusteco[48]. Kvarfoje jare la informoj estas reviziataj de la firmaaj kunlaborantoj[49]. Oni povas konsulti statistikon pri la urboj en speciala retejo http://stat.2gis.ru. Surbaze de kolektitaj datumoj okazas esploradoj: pri kvalito de publika transporto[50], averaĝaj elspezoj en sportbaroj dum futbala mondpokalo[51], rangolisto de urboj surbaze de sportaj lernejoj[52], etnaj restoracioj en Moskvo[53], nomoj de organizaĵoj[54], populareco de pagsistemoj[55], vintra purigado de la urboj[56] ktp.

La serĉilo subtenas serĉadon en la rusa kaj lingvoj de landoj, en kiuj troviĝas rilataj urboj. Krome ĝi akceptas uzadon de plej popularaj popolaj nomformoj, kiuj ofte estas pli vaste konataj ol oficialaj nomoj de organizaĵoj.

La mapoj estas kreataj surbaze de satelitaj fotoj kaj poste reviziataj surloke. 3D-modeloj de konstruaĵoj kreiĝas surbaze de iliaj fotoj de sur kelkaj punktoj.

2GIS iĝis la unua rusia firmao, kiu kolektas kaj prezentas informojn pri situo de enirejoj en ĉiu konstruaĵo[57]. Ekde 2014 haveblas la funkcio Etaĝoj, montranta detalajn skemojn de aĉetcentroj[58].

Aranĝoj redakti

Ekde 2010 2GIS organizas IT-konferencon CodeFest, la plej grandan en la orienta parto de Rusio[59]. Krome okazas renkontiĝoj de informadikistoj DevDay[60]

Referencoj redakti

  1. Основатель «2ГИС» Александр Сысоев: «Мы научили мир делать локальные сервисы, а "Яндекс" многие вещи у нас перенял» (ruse). vc.ru (2019-09-27). Alirita 2019-09-27.
  2. 2,0 2,1 ООО "ДубльГИС" (ruse). Kartoteka.ru.
  3. Директор 2ГИС в Благовещенске: «Без конкуренции мы бы стояли на месте» (ruse). Амурская правда (2013-06-26). “ruse Правильно говорить „двагис“”.
  4. Электронный справочник Алматы выпустила российская компания (ruse). Новости Казахстана (2012-04-09).
  5. 2ГИС в Бишкеке (ruse). info.2gis.ru. Alirita 2015-11-14.
  6. Всё о компании 2ГИС: новости, продукты, возможности (ruse). info.2gis.ru. Alirita 2018-07-16.
  7. Юлиана Петрова (2011-8-3) Карты, деньги, «ДубльГИС». Kommersant.
  8. 8,0 8,1 20 самых дорогих компаний Рунета — 2018. Рейтинг Forbes (ruse). Forbes. Alirita 2018-07-16.
  9. 20 самых дорогих компаний Рунета — 2019. Рейтинг Forbes (ruse). Forbes (2019-02-21). Alirita 2019-02-25.
  10. Рейтинг работодателей 2015 (ruse). HeadHunter. Arkivita el la originalo je 2016-03-12. Alirita 2016-02-20.
  11. История успеха Александра Сысоева (ruse). Радио Столица (2011-05-20). Arkivita el la originalo je 2021-07-09. Alirita 2019-08-30.
  12. ДубльГИС 3.0 (ruse). info.2gis.ru (2008-03-26). Alirita 2019-08-30.
  13. В ДубльГИС запустили версию 3.0 (ruse). НГС.Новости (2008-04-01). Alirita 2019-08-30.
  14. CodeFest № 5 — снова торт! (ruse). Habrahabr (2014-02-20). Alirita 2019-08-30.
  15. 15,0 15,1 ДубльГИС обновляет фирменный стиль (ruse). Sib.adme.ru. Arkivita el la originalo je 2014-08-13. Alirita 2014-08-13.
  16. 2gis пойдёт на Запад и сделает автонавигацию (ruse). РОЕМ (2011-09-07).
  17. Рекламные возможности 2ГИС. Eĥo de Moskvo (2012-11-28). Alirita 2019-10-16.
  18. Справочник 2ГИС появился в Венеции и Падуе (ruse) (2012-05-12). Alirita 2019-10-16.
  19. Графика и типографика нового 2ГИС (ruse) (2013-11-28). Alirita 2019-10-16.
  20. Карта 2ГИС доступна для Праги (ruse) (2013-11-05). Arkivita el la originalo je 2017-07-04. Alirita 2019-10-16.
  21. 2ГИС начал работать на Кипре (ruse). Ferra.ru (2013-07-11). Arkivita el la originalo je 2017-12-01. Alirita 2019-10-16.
  22. Андрей Крупин (2013-04-04) «ДубльГИС» представила WP-версию электронного справочника 2ГИС (ruse). 3Dnews. Alirita 2019-10-16.
  23. Новый 2ГИС (ruse). Arkivita el la originalo je 2019-01-23.
  24. Татьяна Елистратова (2014-04-08) 2 ГИС выпустил карту Сантьяго (ruse). Alirita 2019-10-16.
  25. «2ГИС» нанес на карту небоскребы Дубая (ruse) (2014-08-04). Alirita 2019-10-16.
  26. Екатерина Бурлакова (2014-12-19) 2ГИС купила половину бизнес-центра "Сан сити" за 1 млрд рублей (ruse). Vedomosti. Alirita 2019-10-16.
  27. Картографический сервис 2ГИС привлек $40 млн инвестиций (ruse). RBK (2015-10-27). Alirita 2019-10-16.
  28. 2ГИС в Бишкеке (ruse). info.2gis.ru (2015-11-03). Alirita 2019-10-16.
  29. Юлия Рузманова (2016-11-22) Проект 2ГИС «Сквер» закрылся (ruse). The Village. Alirita 2019-10-16.
  30. Оксана Павлова (2016-11-21) Компания «2ГИС» расстанется с 5% персонала (ruse). Kommersant. Alirita 2019-10-16.
  31. «Рамблер» запустил поиск организаций по городам России из базы «2ГИС» (ruse). vc.ru (2016-11-23). Arkivita el la originalo je 2018-07-16. Alirita 2019-10-16.
  32. «2ГИС» запустил пешеходные маршруты (ruse). info.2gis.ru (2017-04-25). Alirita 2019-10-16.
  33. Владимир Бахур (2017-07-11) В 2ГИС появились путеводители по городам (ruse). CNews.ru. Alirita 2019-10-16.
  34. 2ГИС появится на новых смартфонах Huawei и Honor. info.2gis.ru (2017-11-30). Alirita 2019-10-16.
  35. Лера Михайлова (2018-04-16) Apple встроила в свои карты данные из «2ГИС» о компаниях в России (ruse). vc.ru. Alirita 2019-10-16.
  36. 2ГИС запустил дорожные события (ruse). Roem.ru (2018-04-11). Alirita 2019-10-16.
  37. 2ГИС на Apple Watch (ruse). 2GIS (2018-07-17). Alirita 2019-10-16.
  38. 2ГИС появился в Apple CarPlay (ruse). 2GIS (2018-12-10). Alirita 2019-10-16.
  39. 2ГИС запустил кэшбэк за покупку продуктов в магазинах (ruse). 2GIS (2018-10-04). Alirita 2019-10-16.
  40. В приложении 2ГИС теперь можно отслеживать транспорт в режиме онлайн (ruse). Inde.io (2019-06-27). Alirita 2019-10-16.
  41. 2GIS запустился в Узбекистане (ruse). Spot.uz (2019-08-30). Alirita 2019-10-16.
  42. Егор Монахов (2014-02-10) 2GIS Dialer — достойная замена стандартного приложения «Телефон» (ruse). Androidinsider. Alirita 2019-10-16.
  43. Мария Морсина (2014-05-14) «2ГИС» выпустил собственное расширение для браузеров (ruse). NGS. Alirita 2019-10-16.
  44. Приложения в Google Play – Аптеки 2ГИС (ruse). Alirita 2018-07-16.
  45. Andrey Frolov (2016-08-17) Картографический сервис «2ГИС» запустил навигатор в своём приложении (ruse). vc.ru. Arkivita el la originalo je 2018-07-16. Alirita 2018-07-16.
  46. 2ГИС Сочи. Зимняя версия (ruse) (2014-01-17). Arkivita el la originalo je 2019-10-16. Alirita 2019-10-16.
  47. Соня Калашникова (2014-02-10) 6 iOS-приложений, которые помогут вам следить за Олимпиадой в Сочи (ruse). macradar. Arkivita el la originalo je 2014-09-05. Alirita 2014-08-13.
  48. Nastya Chernikova (2014-03-06) 2ГИС: зачем лидер рынка геоинформации в России продаёт франшизы по всему миру (ruse). The Village. Alirita 2019-10-16.
  49. Сайт 2ГИС (ruse). 2GIS.
  50. 2ГИС узнал, какие города лучше обеспечены общественным автотранспортом (ruse). 2GIS (2014-07-09). Alirita 2019-10-16.
  51. Чемпионат мира за 600 рублей: 2ГИС подсчитал средний чек в барах с трансляциями (ruse). 2GIS (2014-06-18). Alirita 2019-10-16.
  52. Мария Соловиченко (2014-02-19) В Тольятти оказалось больше всего спортивных школ среди крупнейших городов России (ruse). Vedomosti. Alirita 2019-10-16.
  53. Специалисты выяснили, сколько москвичи тратят на рестораны (ruse). Kommersant (2014-05-21). Alirita 2019-10-16.
  54. Усатый-полосатый: кошки обогнали по популярности собак, рыбок и хомячков (ruse). RBC (2014-04-04). Alirita 2019-10-16.
  55. Злата Онуфриева (2014-05-21) Альтернативно одарённые: какие платёжные системы могут заменить VISA (ruse). The Village.
  56. По прогнозу, Новосибирск будет «самым чистым» городом этой зимой (ruse). Bfm.ru (2013-11-11). Alirita 2019-10-16.
  57. Никита Лихачёв (2013-11-20) Новые карты 2ГИС покажут вход в здание (ruse). Arkivita el la originalo je 2014-09-05. Alirita 2019-10-16.
  58. 2GIS запустили расширение для браузера и карты этажей торговых центров (ruse). Roem.ru (2014-05-14). Alirita 2019-10-16.
  59. Максим Бугаев, Наталья Рыжкова (2012-03-15) В Новосибирске Пройдёт Крупнейшая Региональная It-Конференция Codefest-2012 (ruse). Arkivita el la originalo je 2015-05-10.
  60. Артём Кудзев (2014-03-11) Жажда движения (ruse). Sib.fm. Alirita 2019-10-16.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 2ГИС en la rusa Vikipedio.