Oktobro de 2015
(Alidirektita el Oktobro 2015)
oktobro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | |
7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 |
14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 |
21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 |
28 | 29 | 30 | 31 | |||
aranĝo de 2024 tagoj |
Jen listo de okazaĵoj en oktobro 2015:
- Terlavango okazigis 162 mortojn kaj ĉirkaŭ 300 hom-malaperojn en Gvatemalo.
- Pafado en Altlernejo de Oregono rezultas en 10 mortintoj.
- Bombardado fare de la Usona Armeo sur hospitalo de MSF en Kunduz okazigas 22 mortojn kaj multaj vunditojn.
- Ĝenerala balotado en Portugalio kaj venko de dekstraj kandidatoj.
- Inundoj en sudorienta Francio lasas almenaŭ 20 mortojn kaj grandan detruon.
- La Nobel-premio pri literaturo estas atribuita al la belorusa verkistino Svjatlana Aljeksijeviĉ.
- La Nobel-premio pri paco estis atribuita al Tunizia Kvaropo de Nacia Dialogo (arabe: رباعية الحوار الوطنى التونسى ).
- Atenco kontraŭ manifestacio por paco kun kurdoj en Ankaro okazigas 120 mortojn kaj preskaŭ 200 vunditojn.
- Jimmy Wales nome de Wikipedia ricevas en Oviedo, Hispanio, la Premion Princino de Asturio pro Internacia Kunlaborado.
- Akcidento de buso okazigas pli ol 40 mortojn ĉe Bordozo, Francio.
- Torentaj pluvoj detruegas la rifuĝejajn setlejojn de saharanoj de Tindufo.
- Tertremo okazigas tricent mortojn en nordorienta Afganio kaj Pakistano.
- Trovitaj surstrande en Libio 45 kadavroj de elmigrintoj.
- La konservativa humuristo Jimmy Morales iĝas nova prezidanto de Gvatemalo.
- Ĉina Popola Respubliko finis unuinfanan politikon aplikatan ekde 1979. Ĉiu familio rajtos havi du infanojn.
- Kiel la historie unua ina prezidento de Nepalo estis elektita Bidhya Devi Bhandari.
- Kosmosondilo Rosetta malkovris ekziston de memstaraj molekuloj de oksigeno sur kometo Ĉurjumov-Gerasimenko.
- Kelkaj centoj da homoj denuncis ĉefministron de Germanio Angela Merkel pro tio, ke ŝi "endanĝerigas sekurecon de la lando" rilate al konduto de ŝia kabineto al rifuĝintoj. Laŭ juristoj la denuncoj havas malgrandan ŝancon sukcesi.
- Incendio en nokta dancejo okazigas 32 mortojn en Bukareŝto.
- Airbus A321 de Rusia flugkompanio kun 224 pasaĝeroj kraŝis post sia starto el egipta urbo Ŝarm el Ŝeiĥ.
- En pluraj landoj oni festas anglosaksan feston Halloween.