Denunco
Denunco estas ago de denuncanto, do sciigo al estro, policano, juĝisto, aŭ al la publiko, pri ies kulpon aŭ krimon.

Venecio: anonimaj denunciantoj povis meti siajn (fi-)denuncojn tra la „leonbuŝoj“ (Bocca di Leone, ĉi-bildo de doĝo-palaco).
La denunco povas esti deklarita al juĝisto, al aŭtoritato aŭ ĝenerale al la publiko, ekzemple dum intervjuo aŭ pere de letero al gazeto.
FidenuncoRedakti
La fi-denunco estas denunco farita de homo, mem restante kaŝita, kun la celo damaĝi la denuncitan personon en la senco: kalumnii, diskrediti, misfamigi. Ju pli totalisma la ŝtato, des pli granda la risko / damaĝo al la denuncito.
VortkomparoRedakti
La vortkomparo montras, ke denunco havas neŭtralan valoron en latinidaj lingvoj (fr, it), dum en ekzemple la hodiaŭa germana denunco nur havas negativan signifon de fi-denunco, kalumnio, perfido, ĝi do apartenas al la falsaj amikoj.
lingvo | denunco | fi-denunco |
de - germana | de:Strafanzeige | de:Denunziation |
en - angla | en:criminal complaint | en:Denunciation |
es - hispana | es:Denuncia | es:Denuncia |
et - estona | et:Denonsseerimine | |
fr - franca | fr:Dénonciation | fr:Délation |
it - itala | it:Denuncia | |
ru - rusa | ru:Донос | ru:Денонсация |
scn - sicilia | scn:Dinunzia |