Malfermi la ĉefan menuon

Doĝo-palaco, (itale Palazzo Ducale), antaŭe estis nomata 'Palazzo Dogale' ĉar ĝi estis oficiala loĝejo de la elektita gvidanto de la Venecia respubliko, la Doĝo. Tiu ĉi konstruaĵo estas unu el la simboloj de la urbo Venecio kaj ĉefverko de venecia gotiko, kiu staras en la monumenta areo de Placo Sankta Marko, en la sesona kvartalo Sankta Marko, inter la homonima Placeto Sankta Marko kaj moleo de Palazzo Ducale, apud la Baziliko de Sankta Marko.

Doĝo-palaco
Wenecja Palac Dozow.JPG
'Palazzo ducale'
Lando: Italio
Regiono: Venetio
Urbo: Venecio
Adreso: Placo Sankta Marko
Koordinatoj: 45° 26′ 1″ N, 12° 20′ 23″ O (mapo)45.43369444444412.339861111111Koordinatoj: 45° 26′ 1″ N, 12° 20′ 23″ O (mapo)
Situo de Doĝo-palaco
Kolektoj: pentraĵoj de Tintoretto kaj Veronese
Jaraj vizitantoj: 1,333,000
Retpaĝo: Oficiala retejo
Information icon.svg
vdr

Distingita de stilo kiu, inspirita de bizanca arkitekturo kaj de la Oriento, bone ekzempligas la intensecon de la komercaj kaj kulturaj rilatoj inter la Serenissima kaj aliaj eŭropaj ŝtatoj, ĝia beleco baziĝas sur ruza paradokso. estetika kaj fizika, ligita al la fakto, ke la peza ŝvelaĵo de la ĉefa korpo estas subtenata de ŝajne sveltaj inkrustitaj kolonoj. La internoj, nun parte senigitaj de la verkoj, kiuj iam ornamis ilin, konservas ankoraŭ grandan artan galerion, kiu enhavas verkojn de la plej famaj veneciaj majstroj, inkluzive de Jacopo kaj Domenico Tintoretto , Tiziano Vecellio, Francesco Bassano, Paolo Veronese, Giambattista Zelotti, Jacopo Palma il Giovane, Andrea Vicentino kaj Antonio Vassilacchi. Incendio neniigis freskojn de Il Pisanello, pentraĵojn de la Bellini-familio kaj Tiziano. Por anstataŭi tiujn valoraĵojn, oni petis pentri Tintoretto kaj Paolo Veronese, kies pentraĵoj ankoraŭ hodiaŭ estas alrigardeblaj.


Antikva sidejo de la Doĝo kaj de la Respubliko de Venecio, fondita en la jaro 814, plurfoje trafita de brulegoj kaj rekonstruigita, post la aneksio de Venetio al Reĝolando de Italio ĝi iĝis urba muzeo, en 2012 visitita de 1 319 527 persone.[1]

Oni konstruis la unuan palacon en 814, sed ĝi bruliĝis en 976. ĝi rekonstruiĝis, sed nova incendio damaĝis ĝin. La hodiaŭa formo komencis formiĝi en komenco de la 14-a jarcento. Oni plilarĝigis en 1424 la venecian gotikstilan palacon kaj la du flugilojn, rigardantajn al la ŝtuparoj (moleo) kaj al la placeto de Sankta Marko (Piazzetta San Marco).

La Porta della Carta kaj la ĉefenirejo estis konstruita laŭ planoj de Giovanni kaj Bartolomeo Bon (Buon) (ekde 1438). Pro la oftaj incendioj en la konstruaĵo necesigis rekonstruo de partoj.

Vidu ankaŭRedakti

  • Annuario turismo 2012 - Comune di Venezia - Assessorato al Turismo.