Telefoncentralo estas tiu centrejo, kie oni faras interligojn inter telefonoj aŭ telefonaj splisaĵoj ŝaltitaj al la telefoncentralo. Oni ne tuj venis al la ideo de telefoncentralo: dekomence posedanto de la telefono farigis interligon al po unu konatulo. La telefondratoj aranerete plektis la gravajn usonajn urbojn.

Moderna malaŭtomata telefoncentralo, kiu havas anstataŭ lampoj lum-eligantajn diodojn. Antaŭe la ruĝoj estas ŝtopiloj, kiujn oni enmetas en difinitan ŝtopilingon. Super la ŝtopilingoj estas po unu lumdiodo (flavoj).

Historio redakti

En 1877 E.T. Holmes faris centralon kun 5 telefonoj, sed li mem ne rekonis tion inventaĵo, ne disvastigis tion. En Eŭropo hungaro Tivadar Puskás volis fari telegrafcentralon, sed li fiaskis. Precipe la borsistoj kontraŭstaris, laŭ ili la datumoj malkaŝiĝus. Poste li aŭdis pri la telefono, tial li aliĝis al kolegaro de T.A. Edison, kie la ideo etendiĝis. Post komuna laboro Charles Scribner ricevis patenton pri telefoncentralo, la unua ekfunkciis en 1878 en New Haven (Konektikuto). En la sekva jaro en Parizo Puskás faris telefoncentralon.

Malaŭtomata centralo redakti

 
Malaŭtomata centralo

La telefonado rapide etendiĝis, ĉar oni uzis ankaŭ la telegraflineojn. Laŭ la pretendoj oni interligis ankaŭ la centralojn, tial oni povis telefoni ankaŭ al aliaj urboj. Ili estis manaj lignopupitraj centraloj. La telefonistino povas fari interligon helpe de ĵakoj. Du ĵakoj estas konektitaj per konduktiloj. Klaprelajso anoncis, se iu vokis. La telefonistino ŝtopis liberan ŝtopilon en la laŭan ŝtopilingon, demandis la vokiton, baldaŭ ŝi ŝtopis la alian ŝtopilon en la ŝtopilingon de la vokito. Tio estas la loka bateria sistemo (LB). Foto prezentas tion sube ĉe la hejma centralo.

La centra bateria sistemo (CB) estas pli moderna, anstataŭ klaprelajso sufiĉis lampo, vidrelajso aŭ lumdiodo. La CB pupitro estas pli malgranda, ja la klaprelajso bezonis pli da loko. Ĝenerale manipulist(in)o povis manipuli kelkcent da abonuloj. Se la pretendo estis pli granda, oni metis laŭvice pupitrojn, kiuj jam havis alvokilajn lineojn inter la telefonistoj. Formiĝis grandegaj centraloj, ekzemple en Budapeŝto dum la 1-a mondmilito la centralo "Teréz" havis 18mil da abonuloj! La manipula laboro estis laca kaj ofte okazis eraroj.

Iom poste oni uzis ankaŭ baskulŝaltilajn centralojn, kies manipulado estis pli facila. La baskulŝaltiloj funkciigis aron da kontaktoj. Adekvataj ŝaltiloj faris kunligon inter 2 telefonantoj.

 
Perfektigita maŝino de Strowger.

Parte aŭtomata centralo redakti

La evolua direkto de la telefoncentraloj estis fari pli bone manipuleblajn centralojn. Oni uzis tiajn centralojn, kie la telefonisto faris la kontakton inter vokanto kaj vokato, sed poste ŝi ne faris sonoriladon, ŝia laboro finiĝis ĝis fino de la parolado. Relajsoj faris la aŭtomatan sonoriladon, poste ankaŭ eblecon de la parolado.

Aŭtomata centralo redakti

En 1888 Almon Strowger [stroĝer], usona sepultisto ĉagrenis, kiam legis sepulton de konatulo. Li supozis, ke la familio volis telefoni al li, sed la manipulistino verŝajne interligis kun alia sepultisto. La solvo estus aŭtomata telefoncentralo. Li kune kun fakuloj faris funkcipovan centralon, kiu tutmonde disvastiĝis, la sistemo ricevis la nomon „strowger”. Strowger funkciigis la maŝinojn per 4 butonoj sur la telefono. Estis ankaŭ aliaj metodoj, sed la plej sukcesa estis la disko. Ĝi laŭ la cifero donas impulsojn, kiujn la relajsoj en la centralo imputas, aŭ rekte maŝinoj movas. Dume en Svedio L.M. Ericsson faris alian centralon.

Senperaj kaj peraj maŝinoj redakti

 
Pera maŝino de (Ericsson-tipa) AGF centralo, kiu movas en kvarona cirkloarko

La unuaj centraloj konsistis el senperaj aŭ peraj maŝinoj. La senperaj estis elektromagnetoj, la funkcianta ankro puŝis dentoradon aŭ io similan laŭ la diskumitaj ciferoj. Kun la dentorado movis turnanta maŝinparto, kiu faris kontakton al direkto de la difinita telefono. La peraj maŝinoj uzas aksojn turniĝantajn konstante. Dum funkciado la ankroj puŝis al la girado la turneblan maŝinparton. Dum la rondiro la maŝino havas eblon fari kontakton al la difinita telefono aŭ centralo. Ne nur la maŝinoj, sed ankaŭ la centraloj estas senperaj aŭ peraj. En la unua kazo diskoimpulsoj senpere funkciigas la maŝinojn. En la alia centralo ofte relajsoj komputas la impulsojn kaj post logika manovro okazas funkciado.

Relajsecaj centraloj redakti

 
Koordinata maŝino kun 6 horizontalaj kaj 5 vertikalaj elektromagnetoj (komprenu: relajsoj). La ankroj estas longaj, ili funkciigas la kontaktan reton.

La sekva, pli rapida tipo estis tia centralo, kie ne okazas girado. Specialaj relajsoj (ofte ankaŭ koordinataj maŝinoj) formas koordinatan sistemon. Horizontala kaj vertikala relajsoj determinas koordinaton, tie la kontaktoj faras interligon al la difinita telefono aŭ centralo. La relajsoj funkcias tuj, kompare girado konsumas sekundojn. Estas alia novaĵo, ke oni aranĝis centran parton (=cerbon), kiu anstataŭ individuaj seriaj funkcioj faris kunordigitajn planigitajn funkciadojn.

Jam antaŭ la 2-a mondmilito oni komencis uzi elektrontubojn, baldaŭe diodojn kaj transistorojn. Ili iom post iom transprenis funkciojn de la relajsoj, ekzemle konservadon de la impulsoj. Forsendo de impulsoserio konsumas tempon. Se difinita frekvencoparo akordas al difinita impulsoserio, la interligo de abonuloj estas pli rapida. Imagu: iu vokas foran abonulon, kies telefonnumero estas 06-37-28-12345. Anstataŭ longa impulsado sufiĉas frekvencoparoj tre mallongaj.

Ciferecaj centraloj redakti

 
Konsistaĵo de cifereca centralo.

La nuntempaj telefoncentraloj estas ciferecaj. Ili servas ne nur la fiksajn (kablajn), sed ankaŭ la mobilajn telefonojn. Tiuj centraloj ne transdonas tutan spektron de la voĉo, sufiĉas inter 300-3400 Hercoj. La elektronikaĵo samplas el la voĉo sekunde po 8000. Inter 2 samploj la centralo havas sufiĉe da tempo okupiĝi pri aliaj paroladoj tiel same. Samploj de certa parolado estas kolektitaj kaj enpakitaj. Fine la pakaĵoj atingas la celon. Antaŭ ol fari laboron, la centralo faras almenaŭ 2 apartajn planojn. Se tio samas, la manovro fariĝos. Se inter la planoj estas diferenco, la centralo ekzamenas ilin per erarserĉa programo. La bona plano fariĝos, la malbona cirkvito donas alarmon. La cifereca centralo konsistas el komputilaj konsistaĵoj. Ankaŭ la funkciado tre similas al la komputiloj.

 
Hejma mana telefoncentralo kun loka baterio por 6 lineoj. La nigreco estas 6 klaprelajsoj, sube estas unusola interligilo, kies finaĵoj estas ĵakoj. La ne enŝovitan ĵakon uzis la manipulist(in)o.
 
Memserva telefoncentralo por du urbaj kaj 3 hejmaj lineoj.


Specoj de telefoncentraloj redakti

  1. Hejma centralo: ne estas interligo kun alia centralo. Oni telefonadas nur inter si.
  2. Subcentralo: oni telefonas inter difinita grupo (kolegaro) SENPAGE, krome estas ebleco telefoni eksteren POR MONO, aŭ la vokanto, aŭ posedanto de la subcentralo pagas. La subcentraloj forprenas ŝarĝon de la loka trafiko de la ĉefcentralo.
  3. Ĉefcentralo: kontrasto de subcentralo. Tio estas publika reto por abonuloj. En pli granda urbo ne unusola, sed kelkaj unurangaj centraloj funkcias. La ĉefcentralo havas interligojn al aliaj ĉefcentraloj, subcentraloj, interurbaj centraloj.
  4. Apudcentralo: en pli granda urbo ne unusola, sed kelkaj NE unurangaj centraloj funkcias. La apudcentralo estas ĉiam pli malgranda, ĝi ne povas fari difinitajn taskojn, nur helpe de ĉefcentraloj.
  5. Fincentralo: en pli malgranda urbo sufiĉas unusola centralo, ĝi havas interligon al interurba centralo.
  6. Interurba centralo: (centralo de centraloj) estas interligoj kun aliaj centraloj, rektaj telefonoj ne aliĝas al la centralo.
  7. Memserva centralo: estas tiu senmanipulistina subcentralo, kiu havas nur kelkajn telefonojn metitajn proksime. La kolegoj mem manipulas la vokojn. La telefonoj estas kompletigitaj per butonoj. Tiu centralo funciis en tiu epoko, kiam en la subcentraloj la interna kaj alurba trafikoj estis aŭtomataj, la elurbaj vokoj estis malaŭtomataj.

Vidu ankaŭ redakti