Alexander Gode

Germana usona iniciatinto de Interlingvao, (1906 - 1970)

Alexander Gottfried Friedrich Gode-von Aesch (naskiĝis la 30-an de oktobro 1906 en Bremen, mortis la 10-an de aŭgusto 1970 63-jaraĝa) estis la ĉefa inventinto de la planlingvo Interlingua kiam li laboris por IALA.

Alexander Gode
Persona informo
Naskiĝo 30-an de oktobro 1906 (1906-10-30)
en Bremeno
Morto 10-an de aŭgusto 1970 (1970-08-10) (63-jaraĝa)
en Mount Kisco
Lingvoj Interlingvao
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato KolumbioUniversitato de VienoUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo lingvistotradukisto
vdr

Li instruis la latinan kaj la germanan lingvojn en la universitatoj Columbia kaj Ĉikago kaj laboris pro IALA ekde 1934. Li ankaŭ verkis lernolibrojn, inkluzive la serion "unuavide" kun E. Clark Stillman 19431946: Spanish at Sight, French at Sight, Portuguese at Sight kaj fine Interlingua a prime vista. Tradukis multajn artikolojn kaj kelkajn librojn el diversaj lingvoj en la anglan. Publikigis en 1941 la 300-paĝan verkon "Natural Science in German Romanticism". Li fondis en 1946 la eldonejon Storm Publishers. Li estis la lasta direktoro de serĉado de IALA ekde 1946, kaj redaktis la "Interlingvaan-anglan vortaron" (Interlingua-English Dictionary) (1951) kaj estis kunverkisto de "Interlingua Grammar" kun Hugh E. Blair (1951). Poste li estis estro de "Interlingua Division of Science Service" (19531967).

Li aŭtoris multajn verkojn en Interlingvao, la angla kaj en la germana. Kunfondinto kaj unua prezidanto de l' Usona Asocio de Tradukistoj. Je lia honoro, ĝi ĉiujare premias unu individuon aŭ institucion per la prestiĝa Alexander-Gode-Medalo "pro elstaraj servoj en la tradukista kaj interpretista profesioj". [1] Dum siaj lastaj jaroj, li tradukis sciencajn verkojn por sia eldonejo "Interlingvaaj tradukoj" (Interlingua Translations). Li estis premiita interalie per Harald Swanberg Distinguished Service Award de l' "Asocio de usonaj medicinaj verkistoj" (American Medical Writers' Association) pro kontribuoj al medicinaj revuoj kaj resumoj en interlingvao. Ankaŭ premiita de la "Internacia federacio de tradukistoj" (Fédération Internationale des Traducteurs) pro laboro en sciencaj kaj metiaj tradukoj.

Referencoj redakti

  1. Alexander Gode Medal Retejo de la Usona Asocio de Tradukistoj

Eksteraj ligiloj redakti

  Trovu « Alexander Gode » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»