Eŭgeno la 1-a
papo de la katolika eklezio
Sankta Eŭgeno la 1-a, latine Eugenius (naskiĝdato nekonata iam komence de la 7-a jarcento; mortinta la 1-an de junio 657) estis papo de la 10-a de aŭgusto 654 ĝis sia morto. Eŭgeno estis filo de Ruffinus. Post la eksigo de papo Marteno la 1-a, Eŭgeno, kiu estis papa ambasadoro en Konstantinopolo, estis elektita papo de bizanca imperiestro Konstanto la 2-a. Kvankam ĝenerale tre obeema al la bizanca imperiestro, li ne akceptis la monotelismon, defendita de la konstantinopola kortego, kaj kondamnis la patriarkon de Konstantinopolo pro herezo. Li kreis la celibaton al katolika pastraro.
Eŭgeno la 1-a | ||
---|---|---|
75-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de la 10-a de aŭgusto 654 | |
ĝis la 1-a de junio 657 | ||
Antaŭulo | Marteno la 1-a | |
Sekvanto | Vitaliano | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | komence de la 7-a jarcento en Romo | |
Morto | 4-an de junio 657 en Romo | |
Tombo | Baziliko de Sankta Petro en Romo [#] | |
Lingvoj | latina | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |