Festivalo Sanremo

La oficiala nomo estas Festivalo de la itala kanto (Festival della canzone italiana). Ĝi okazas ĉiujare ekde la jaro 1951 en la banloka urbo Sanremo en Ligurio. La unuajn jarojn aranĝis ĝin radio, ekde la jaro 1955 jam televido. La festivalo estis inspiraĵo por la konkurso Eŭrovido.

La Teatro Ariston en Sanremo dum la 2013-a Festivalo