Sanremo

komunumo de Italio

Sanremo estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la administra regiono Ligurio kaj al la provinco Imperio. Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 52 787 loĝantoj sur areo de 55,96 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 943 loĝantoj/km². Kristana patrono estas la sankta Romolo de Ĝenovo, kies memortago sekve estas la komunuma festotago.

Sanremo
komunumo de Italio • urbo
Ŝtato  Italio
Regiono Ligurio
Provinco IM Imperio
Geografia situo 43° 49′ N, 7° 47′ O (mapo)43.8166666666677.7833333333333Koordinatoj: 43° 49′ N, 7° 47′ O (mapo)
Alto super marnivelo 15 m
Areo 54 km²
Loĝantaro 52 787 (2023)
Loĝdenso 943 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj San Romolo, Poggio, Bussana, Bussana vecchia, Coldirodi, Verezzo, San Bartolomeo, Gozzo Superiore. Gozzo Inferiore, Verezzo San Donato, Verezzo San Antonio
Najbaraj komunumoj Apricale, Bajardo, Ceriana, Ospedaletti, Perinaldo, Seborga, Taggia kaj Vallebona
Patrono Romolo de Ĝenovo (4-a ĝis 5-a jarcento de nia erao)
Festa tago 13-a de oktobro
Nomo de loĝantoj matuziani
Poŝtkodo 18038
Imposta kodo I138
Kodo laŭ ISTAT 008055
Telefona prefikso 0184
Retpaĝo Oficiala retejo
Loko en mapo
vdr

Najbaraj komunumoj estas Apricale, Bajardo, Ceriana, Ospedaletti, Perinaldo, Seborga, Taggia kaj Vallebona.

De 1951 en la urbo ĉiujare okazas la Festivalo Sanremo, kanto-konkurso tre populara en Italio. Krome ankoraŭ iuj pliaj muzikaj festivaloj, multe malpli konataj, okazas en la urbo, interalie la nuna "konkurso Area", antaŭe "Accademia della canzone"(d:Q736993), ĉiujara festivalo pri ĵazo(d:Q15809584), kaj festivaleto pri kristana muziko de la kantisto Fabrizio Venturi.

Historio redakti

La Konferenco de San Remo estis kunveno okazigita en San Remo en Italio la 19-26 Aprilo 1920 inter la gvidantoj de la venkaj Aliancitaj Potencoj de la Unua Mondmilito cele al klarigo de kelkaj demandoj lasitaj malfermitaj post la milito kaj la konferenco de Parizo en 1919. Ĉi tie, antaŭtraktado estis donita al, inter aliaj aĵoj, la germana militkompensa demando, la dividado de la Otomana Imperio venkita en la milito kaj la konkludo de paco kun Turkio.

Famuloj redakti

Bildaro redakti

Esperanta agado redakti

Ĉe Sanremo okazis de la 3-a de aŭgusto ĝis la 10-a de aŭgusto 2013 la 80-a Itala kongreso de Esperanto.

Eksteraj ligiloj redakti