Karlskoga (komunumo)
komunumo de Svedio
komunumo Karlskoga | |
![]() |
![]() |
Bazaj informoj | |
---|---|
ŝtato: | Svedio |
provinco: | Örebro län |
historia provinco: | Värmland |
nombro de loĝantoj: | 30.012 (fine de septembro 2007) |
areo: | 471 km² |
internacia telefona prefikso: | (+46) 586 |
koordinatoj: | 59° 19' norde, 14° 31' oriente |
La komunumo Karlskoga situas en la sveda provinco Örebro län kaj la historia provinco Värmland. Centro de la komunumo estas la samnoma urbo Karlskoga, en kiu loĝas pli ol 90 procentoj de la komunumaj loĝantoj.
Rilato al EsperantoRedakti
Eble ĝuste por spiti al la urba renomo esti centro de armiloj, la komunumo kaj urbo dum somero 1991 gastigis la 47-an Internacian Junularan Kongreson de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo en Karlskoga.