Örebro län

moderna provinco de Svedio

Örebro län estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo kovras partojn de la historiaj provincoj Neriko, Vestmanio, Vestrogotio kaj Vermlando. Administra centro de la provinco estas la samnoma urbo Örebro. Fine de 2023 en la provinco vivis 308 116 loĝantoj sur areo de 8 545,6 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 loĝantoj/km².

Örebro län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero T
Provinca kodo 18
Historia(j) provinco(j) partoj de Neriko, Vestmanio,
Vestrogotio kaj Vermlando
Ĉefurbo Örebro
Komunumoj 12
Provincestro Maria Larsson vd
Areo (suma) 8 545,6 km²
Loĝantoj 308 116 (stato de 2023)
Ekestodato 1779
Retejo Oficiala retejo
vdr

Komunumoj redakti

La provinco konsistas el la sekvaj dek du komunumoj (svede: kommuner).

Eksteraj ligiloj redakti