Västernorrlands län

Västernorrlands län, en Esperanto proksimume "provinco okcidenta Nordlando", estas unu el la 20 modernaj provincoj de Svedio. Ĝia areo ampleksas tiun de la historia provinco Medelpado, la plej grandan parton de Angermanio kaj malpligrandajn partojn de Helsinglando kaj Jemtlando. Administra centro de la provinco estas la urbo Härnösand. Fine de 2024 en la provinco vivis 241 841 loĝantoj sur areo de 21 683,8 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 11 loĝantoj/km².

Västernorrlands län
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Blazono de la provinco Situo en Svedio
Ŝtato  Svedio
Provinca litero Y
Provinca kodo 22
Historia(j) provinco(j) Medelpado, granda parto de Angermanio,
partoj de Helsinglando kaj Jemtlando
Ĉefurbo Härnösand
Komunumoj 7
Provincestro Gunnar Holmgren
Areo (suma) 21 683,8 km²
Loĝantoj 241 841 (stato de 2024)
Ekestodato 1762
Retejo Oficiala retejo
vdr

Geografio

redakti

La provinco konsistas el tiuj sep komunumoj (svede: kommuner), orditaj laŭ loĝantoj:

# Komunumo Loĝantoj
1 Sundsvalls kommun 96 977
2 Örnsköldsviks kommun 54 993
3 Härnösands kommun 24 468
4 Sollefteå kommun 19 576
5 Kramfors kommun 18 389
6 Timrå kommun 18 067
7 Ånge kommun 9 582

Laŭ oficiala statistiko la plej grandaj urboj de la provinco estas:[1]

# Urbo Loĝantoj
1 Sundsvall 50 712
2 Örnsköldsvik 28 991
3 Härnösand 17 556
4 Timrå 10 443
5 Sollefteå 8 562

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti