Karlskoga

urbo en Svedio


Karlskoga estas urbo en la sveda provinco Örebro län kaj la historia provinco Värmland.

Karlskoga
urba areo de Svedio
Administrado
Ŝtato Svedio
Provinco Örebro län
Historia provinco Värmland
Komunumo Karlskoga
Urborajto ekde 1940
Telefonkodo (+46) 586
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 27 360  (2020) [+]
Loĝdenso 1 350 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 19′ N, 14° 30′ O (mapo)59.31509881801514.491743935098Koordinatoj: 59° 19′ N, 14° 30′ O (mapo) [+]
Areo 20,26 km² (2 026 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Karlskoga (Örebro)
Karlskoga (Örebro)
DEC
Karlskoga
Karlskoga
Situo de Karlskoga
Karlskoga (Svedio)
Karlskoga (Svedio)
DEC
Karlskoga
Karlskoga
Situo de Karlskoga

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Karlskoga [+]
vdr

La urbo estas la centro de samnoma komunumo kaj laŭ la areo estas la dua plej granda urbo de la historia provinco Värmland: Tion tamen ne kaŭzas aparte multaj loĝantoj, sed domoj konstruitaj aparte dise. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 27 360 loĝantoj.

Ekonomio redakti

La plej granda ekonomia branĉo ekde la fondiĝo de la loĝloko estas la produktado de armiloj. Elektinte la lokon de la armiloproduktejoj oni atentis preni lokon aparte for de la marbordoj kaj protektite de vastaj arbaroj, por ke eventualaj malamikaj armeoj havu laŭeble multe da problemoj per aviadiloj kaj bomboj trafi ĝin. Meze de la 20-a jarcento la loĝloko ricevis urbajn rajtojn.

La fino de la Malvarma Milito dum la jaroj 1989 ĝis 1991 kaj la sekva malpligraviĝo de la armiloprodukta industrio kaŭzis, ke la enloĝantaro malkreskis de proksimume 40.000 dum la jaro 1970 ĝis malpli ol 30.000 nun.

Alfred Nobel redakti

 
la preĝejo de Karlskoga

La plej fama posedinto de la armila fabriko "Bofors" de Karlskoga de la jaro 1894 ĝis sia morto dum 1896 estis Alfred Nobel, kiu tiam vivis en la vilao "Björkborn" en la urbo. Kvankam li mortis en sia vilao en Sanremo, Italio kaj krome ankaŭ havis domon en Parizo, Francio, lia ĉefa loĝloko konsideriĝis la vilao en Karlskoga. Tial oni ĉi-tie leĝe registris lian faman testamenton, kiun li skribis en Parizo dum 1895 kaj kiu poste ebligis la kreon de la Nobel-premio.

Rilato al Esperanto redakti

Inter 14.6.1947-1.7.1947 Karlskoga Esperanto-Societo "La Aglo" okazigis aranĝon "Verdaj Semajnoj en Karlskoga" kun rondvojaĝoj kaj festo de Sankta Johano.

Eble ĝuste por spiti al la urba renomo esti centro de armiloj, Tutmonda Esperantista Junulara Organizo dum somero 1991 organizis sian 47-an Internacian Junularan Kongreson en la urbo.

Partneraj urboj redakti

Pri la partneraj urboj de Karlskoga vidu la paĝon pri la samnoma komunumo.

Eksteraj ligiloj redakti

Fontoj redakti

  • En la postlasaĵo de la ĉeĥa esperantisto Zdeněk Hršel estis trovitaj dokumentoj pri lia partopreno en "Verdaj Semajnoj de Karlskoga" (invitletero, vizo, programo)