Mia Martini

itala kantistino

Domenica Bertè, (Bagnara Calabra, Reggio di Calabria, 20-a de septembro 1947 - Cardano al Campo, Varese, 12-a de majo 1995), plej ofte konata per sia artistnomo Mia Martini, estis itala kantistino. Ŝi estis fratino de la ankaŭ kantistino Loredana Bertè. Ili loĝis infanaĝe kaj adoleske ĉe la haveno de Recanati en centrorienta Italio.

Mia Martini
Persona informo
Naskonomo Domenica Rita Adriana Bertè
Aliaj nomoj Mia Martini • Mimì Bertè
Naskiĝo 20-an de septembro 1947 (1947-09-20)
en Bagnara Calabra
Morto 12-an de majo 1995 (1995-05-12) (47-jaraĝa)
en Cardano al Campo
Mortokialo kora malsufiĉo
Tombo cemetery of Cavaria con Premezzo
Lingvoj itala
Ŝtataneco Italio
Familio
Frat(in)o Loredana Bertè
Amkunulo Ivano Fossati
Okupo
Okupo kantistokomponisto • diskografa artisto
TTT
Retejo http://www.fondazionemiamartini.it/
vdr

Kariero redakti

Ŝi debutis kiel profesia kantistino en 1971, per sia unua disko, Oltre la collina (Trans la monteto), unu de la diskoj plej gravaj en sia arta kariero el kiu ŝi vendis milojn da ekzempleroj.

 
Mia Martini en 1973.

Ŝi partoprenis en 1972 en la Festivalo de Venecio per la kanto Donna sola (sola virino), kaj en 1973, kantante kun Marcella Bella, la kanton Io, domani (Mi, morgaŭ). En 1977 Mia reprezentis Italion en la Eŭrovido-Kantokonkurso en Wembley per la kanto Libera (Libera) finante en la dektria rango. Samjare ŝi partoprenis en la Festivalo Yamaha Music en Tokio per la kanto "Ritratto di Donna", atingante la 2an rangon en la Finalo. Ŝi revenis al Eŭrovido-Kantokonkurso en 1992, per Rapsodia en Malmö kaj finis en kvara rango. En 1982 ŝi ricevis en la Festivalo Sanremo la unuan Premion de la Kritiko (kiu jarojn post ŝia morto portos ŝian nomon ŝiamemore), per la kanto E non finisce mica il cielo (Kaj la ĉielo ne finos). En 1989 ŝi denove venkis en Sanremo per la kanto Almeno tu nell’universo (Almenaŭ vi en la universo), kaj ankaŭ ricevis la Premion de la Kritiko. Ŝi revenis en 1993 kun sia fratino Loredana Bertè kaj la kanto Stiamo come stiamo (Ni estas kiaj ni estas).

Post tio, ŝi suferis personajn problemojn, eblan konspiron kaj falo en dungoj, kio kondukis ŝin al deprimo kaj fine al morto pro troa drogodozo oni ne scias ĉu vole ĉu nevole en 1995 estante 47-jaraĝa. En 2019, oni premieris la biografian filmon Io sono Mia (Mi estas Mia) en la italaj kinejoj, reĝisorita de Riccardo Donna.

Diskaro redakti

  • 1971: Oltre la collina (RCA PSL 10516).
  • 1972: Nel mondo, una cosa (RICORDI SMRL 6101).
  • 1973: Il giorno dopo (RICORDI SMRL 6114).
  • 1974: È proprio come vivere (RICORDI SMRL 6126).
  • 1975: Sensi e controsensi (RICORDI SMRL 6154).
  • 1975: Un altro giorno con me (RICORDI SMRL 6174).
  • 1976: Che vuoi che sia... se t’ ho aspettato tanto (COME IL VENTO ZSCVE 55745).
  • 1977: Per amarti (COME IL VENTO ZPLC 34026).
  • 1978: Danza (WEA WARNER BROS R.T 56610).
  • 1981: Mimì (DDD ZPLDR 34139).
  • 1982: Quante volte... ho contato le stelle (DDD 25108).
  • 1983: Miei compagni di viaggio (DDD 25613).
  • 1989: Martini Mia (FONIT CETRA TLPX 219).
  • 1990: La mia razza (FONIT CETRA TLPX 248).
  • 1991: Mi basta solo che sia un amore (FONIT CETRA LPX 272).
  • 1991: Mia Martini in concerto (FONIT CETRA LPX 294).
  • 1992: Lácrime (FONIT CETRA TLPX 306).
  • 1992: Rapsodia «Il meglio di Mia Martini» (FONIT CETRA LPX 329).
  • 1994: La música che mi gira intorno (RTI MUSIC 1070 2 £35).

Eksteraj ligiloj redakti