Adine GEMBERG (naskiĝinta la 28-an de aprilo 1860 en Sankt-Peterburgo, mortinta la 10-an de aŭgusto 1902 en Wittenberg) estis germana verkistino.

Adine Gemberg
Persona informo
Naskiĝo 28-an de aprilo 1860 (1860-04-28)
en Sankt-Peterburgo
Morto 10-an de aŭgusto 1902 (1902-08-10) (42-jaraĝa)
en Wittenberg
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Filino de instruisto de la angla kaj de la germana lingvo ĉe la rusa cara kortego tuj post la frua morto de la patri iris al Karlsruhe, kie ŝi laboris kiel karitata evangelia misiistino en malsanulejo. Tie li verkis la unuan libron Die evangelische Diakonie. Ein Beitrag zur Lösung der Frauenfrage, kiu aperis en 1894 en Berlino. En la 1896-a jaro ŝi publikigis samloka la duan verkon, nome Aufzeichnungen einer Diakonissin.

Post edziniĝo al oficiro en 1886 ŝi provis perlabori unue kiel aŭtorino de humuraĵoj en la berlina gazeto "Berliner Volkszeitung". Antaŭ ĉio ŝi famiĝis per la novelo Morphium per kiu ŝi pledis kontraŭ la malfermita traktado de drogproblemoj en familiaj gazetoj. Poste ŝi verkis la en 1898 en Berlino aperintan romanon Der dritte Bruder im Schlaf – Tod - Wahnsinn, kiu servu por ankoraŭfoje substreki sian sintenon koncerne pridroga diskutado en la publiko.

Literaturo redakti

  • Eda Sagarra prie en: Walther Killys Literaturlexikon: Autoren und Werke deutscher Sprache. (15 Bände) Gütersloh; Münch en: Bertelsmann-Lexikon-Verl. 1988-1991 (kompaktdisko Berlin 1998 ISBN 3-932544-13-7) vol. 4 p. 107

Eksteraj ligiloj redakti